Tuesday, December 31, 2013

D-ro Federico Gobbo aŭdiĝas en la 3-a  kaj la lasta parto de sia prelego “Instrui interlingvistikon hodiaŭ: spertoj kaj konsideroj”, kiun li prezentis dum la novembra Malferma Tago de la CO.  En la informa parto de la 295-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni parolas sumige pri la nombro de pasaĝeroj en la polaj flughavenoj en 2013; la temo el la pola gazetaro konfirmas, ke mizero ne malhelpas feliĉo­senton. La baldaŭa poŝtelefona Gardanĝelo kaj ĉiel rekomendinda ĉokolado jen temoj baze de sciencistaj esploroj. En nia  lasta E-elsendo en 2013 kantas Ralph Glomp kaj JoMo (lia kanto devenas el la KD eldonita de Vinilkosmo). Eĉ tri tekstoj estas paralele legeblaj kaj aŭskult­eblaj en koncernaj rubrikoj de nia paĝo.  http://pola-retradio.org/

Friday, December 27, 2013

Kruszwica – urbo de legendoj estas la laŭvica koninda loko, kiun ni prezentas en la 294-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Komence ni prezentas kulturajn informojn – jen pri nova signalo anonconta la semajnfinojn en Varsovio, jen pri ekspozicio dediĉita al fama klasika pentraĵo „Knabino kun perlo” en Szczecin. En E-informo ni prezentas novajn korespondantoj de Akademio de Esperanto. Fine aŭdiĝas Leterkesto. Novaĵoj kaj la felietono estas legeblaj kaj aŭskulteblaj paralele en koncernaj rubrikoj. Daŭras tempo de kristnaskaj kantoj, ni prezentas du en la E-versioj. Malnovan polan kantas Remigiusz Kossakowski, la alia estas tute nova kaj originala. Muzikon komponis kaj kantas SoNori, la vortojn verkis Aleksandra Wanatuki. http://pola-retradio.org/

Thursday, December 26, 2013

Kristnaskaj rakontoj el franca Kanado” de Louis Fréchette en la traduko de Francisko Lorrain konsistigas la ĉefan parton de nia 293-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Komence aŭdiĝas mallonga informa parto, el kiu informo pri la pola kontribuo al la restaŭra fonduso de la Baziliko en Bet Leĥem estas paralele aŭdebla kaj aŭskultebla en la rubriko novaĵoj. La elsendon akompanas fragmente hungara, pola kaj kanada kristnaskaj kantoj, la du unuaj en la E-versio. http://pola-retradio.org/

 

Friday, December 20, 2013

Tuesday, December 17, 2013

La 2-a son-dokumenta parto de la prelego de d-ro Federico Gobbo “Instrui  interlingvistikon hodiaŭ: spertoj kaj konsideroj” estas la ĉefa programero en la  291-a E-elsendo de Pola Retradio ĉe la adreso: www.pola-retradio.org. En la komenca parto de la Varsovia E-elsendo ni parolas pri la elspezemo de poloj en la kunteksto de Kristnasko, pri la traktadoj kun rusoj rilate la eksportadon de ovoj fone de la krizo de ovovendado en la Unio. En nia scienca rubriko ni eksplikas la misterojn de la reala kaj de la perceptata, sentata temperaturo. Elektitaj temoj el nia hodiaŭa E-elsendo estas paralele aŭskulteblaj kaj legeblaj en koncernaj rubrikoj de nia paĝo.  http://pola-retradio.org/

Friday, December 13, 2013

La 154-an naskiĝdatrevenon de Ludoviko Zamenhof pasontan nur post du tagoj la Pola Retradio omaĝas per aparta elsendo. Nia finna aŭskultanto Jorma Ahomäki felietonas pri Zamenhof-biografioj sur sia bretaro. Barbara prezentas specimenon el la biografia libro de Marjorie Boulton “Zamenhof – aŭtoro de Esperanto”. La fragmento rilatas al la UK-1912 en Krakovo dum kiu la kreinto de Eperanto prezentis sian lastan paroladon en la rolo de la “majstro”. Komence de la 290-a elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas aktualaĵo pri la loko de polaj gejunuloj  en la lastaj esploroj de OECD rilate la poentadon de lernokapabloj de 500 mil gejunuloj en 65 landoj. Tio estas teksto paralele legebla kaj aŭskultebla en la rubriko novaĵoj. Kantas Georgo Handzlik.  http://pola-retradio.org/

Tuesday, December 10, 2013

Malferma Tago de la CO en Roterdamo havas sian specifan etoson. Vi sentos ĝin en la bonvenigaj vortoj de la Ĝenerala Direktoro, Osmo Buller, kiu salute alparolas la alvenintajn gastojn kaj la ĉef­preleganton,  d-ron Federico Gobbo. Ni prezentas la 1-an parton de lia prelego: “Instrui interlingvistikon hodiaŭ: spertoj kaj konsideroj”. En la informa parto de la 289-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni informas  pri la decido de la urbo Częstochowa subvencii en 2014 ankaŭ natur­generan teknologion kaj pri rusaj turistoj, kiujn logas Pollando. El la pola gazetaro vi ekscias pri laŭvicaj voĉoj ĉirkaŭ eŭro en Pollando. Mekanika abelo el la Varsovia Politekniko – jen informo ne sole por la miel­frandemuloj. Elsendante el la vintra Pollando kun plezuro ni aŭdigas fragmente “Sambon de la koloroj”, kiun kantas Dirce Sales. http://www.pola-retradio.org/

Wednesday, December 4, 2013

La mezepokaj polikromiaĵoj en Małujowice en la suda Pollando,  lastatempe renovigitaj kaj rekonitaj kiel la nova vidindaĵo de la lando, estas la temo de la felietono de la 288-a E-elsendo el Varsovio. Krome ni prezentas la sonscenon el la pasintsemajna Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo pri la plej novaj eldonaĵoj, per kiu programero tradicie Ionel Onet inaŭguras la Tagon. Sekvas fine mallonga Leterkesto, en kiu por la novembraj donacintoj, reagemaj aŭskultantoj kaj ĉiuj aliaj kantas Alejandro Cosavella. Ni prezentas fragmente lian kanton „Tuj” el lia KD „Hej”. Felietono pri vizitinda Małŭjowice estas paralele aŭdebla kaj legebla en la koncerna rubriko de la paĝo www.pola-retradio.org. Klaku ĉi tie por tuj aŭskultu la elsendon.