Wednesday, December 31, 2014

Interparolo kun Maciej Jaskot pri la 500-jariĝo de la troviĝanta en polaj kolektoj kuprogravuraĵo de Albert Dürer „Melankolio” kaj okazinta tiuokaze scienca konferenco, la laŭvica fragmento de Quo Vadis de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof estas la ĉef­programeroj de la 400-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. La interparolon akompanas la malnova kanto en la plenumo de la kvarteto „Beltono’, ne senkaŭze. Komencaj informoj rilatas al la Kristnaskaj subteno­kampanjoj: por poloj malantaŭ la orienta limo de Pollando kaj por hindaj samaĝuloj de polaj infanoj. Lige kun tio aŭdiĝas laŭvica pola Kristnaska kanto, kiun plenumas la pola ensemblo „Muzilo” – „En Bet Leĥem regas ĝoj’ senfina”. En la scienca bulteno ni informas pri Prix Galien por polaj specialistoj protektanaj la aŭdokapablon. La informoj de la elsendo estas aparte legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la rubrikoj “Novaĵoj” kaj “Sciencaj informoj”. En la rubriko “Antaŭ la mikrofono” aŭdiĝas la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto.

Friday, December 26, 2014

Eliza Kehlet el Danlando kaj Dominika Krajeńska el Pollando estas la gastoj de la 399-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Kun Eliza Kehlet, unu el la ideo­donintoj de la Kultura Kaso por la arta programo de la Jubilea 100-a UK en Lillo ni interparolas pri tio, kiel kreiĝis la ideo de la Kaso, kion ĝi celas kaj kiel eblas al ĝi kontribui. Ĉar ŝi mem kontribuas al la Kaso i.a. por omaĝi la memoron de siaj gepatroj, ankaŭ la vefto ligita kun la E-familio edukanta denaskulojn aŭdiĝas en nia interparolo surbendigita dum la Malferma Tago en Roterdamo. Dominika Krajeńska ne estas denaskulino, sed kiel kelkjara knabino dank’ al sia avo ŝi bonege ekregis la lingvon. Renkontiĝ­inte dum Arkones en Poznano ni interparolas pri kelkaj ŝiaj interesiĝoj, kaj ankaŭ pri ŝia daŭre fidela aŭskultado de niaj elsendoj. La interparolojn interplektas kelkaj polaj   Kristnaskaj Kantoj en la E-vesto, kio ebligas pluĝui la Kristnaskan etoson. Notendas, ke temas pri porokazaj kantoj kun kelkcentjarcenta historio. Kantas Mariusz Domaszewicz, Remigiusz Kossakowski, la korusoj Hejnał kaj Muzilo. La interparoloj kun niaj antaŭ­mikrofonaj gastoj estas aparte aŭskult­eblaj en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”.

Wednesday, December 24, 2014

En la 398-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni denove renkontiĝas kun Marc Bavant el Francio, kiu klarigas la rezult­indikajn proprecojn de Esperanto, reference al sia ĉi-tema prelego dum la Lingvistika Simpozio en Poznano. Komence ni tamen referencas al grava komunuma informo pri Esperantisto 2014 de “La Ondo de Esperanto”. La sekvantaj aktualaĵoj rilatas al la fenomeno de la t.n. eŭropunia orferco, projekto de balotujo maleblig­anta falsi balotojn kaj nova postindustria komplekso en Wałbrzych. Scienc­bultene ni informas pri la klopodoj rekrei la populacion de la polaj fiŝagloj, kio kelkloke okazas sukcese. Lige kun la fakto, ke ni frontas Kristnaskon la ĉi-rilataj festaj akcentoj ne mankas en la elsendo. Ni memorigas la pacemfazan porokazan kanton “Kristnasko tra la tero”, kiun plenumas Mélanie Prin kaj krome ni prezentas poeziaĵon de Helena Dobaczewska-Skonieczka “Atendado”, kiu enkondukas en la festan agordon. La informoj de ĉi tiu elsendo estas aparte legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj “Novaĵoj” kaj “Sciencaj informoj” . En la rubriko “Antaŭ la mikrofono” aŭdiĝas la interparolo kun nia antaŭ­mikrofona gasto.

Friday, December 19, 2014

La Panorama Parko de Suwałki [suvaŭki] en la nordorienta Pollando estas unu el la laste elektitaj mirlokoj de la lando. Pri ĝi ni rakontas en nia cikla felietono pri Koninda Pollando. Komence ĉe la 397-a E-lsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas novaĵoj en antaŭkristnaska etoso. Vroclavo el la sudorienta Pollando ektroviĝis inter la eŭropaj urboj 2014, kie okazas la plej bela Antaŭkristnaska Bazaro, polaj fiŝoj – i.a. tradicie pola karpo estos servataj la plej proksiman sabaton en multaj romaj domoj, eĉ ĉe la papa tablo. Pri interesaj polikromiaĵoj en historia preĝejo en Tokarnia ni sciigas sekve. E-informoj notas iujn eventojn lige kun la nunjara Zamenhof-Tago. Fine aŭdiĝas Leterkesto. En ĝi aŭdiĝas “donaca” informo pri la aperinta “Oftecvortaro de Esperanto” de prof-ino Sabine Fiedler: http://univerlag-leipzig.de/catalog/article/1593-Frequency_Dictionary_Esperanto. La antaŭkristnaskaj novaĵoj, kultura informo kaj ankaŭ la felietono pri la Panorama Parko de Suwałki estas paralele legeblaj kaj aŭskult­eblaj ĉe nia paĝo en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.

Saturday, December 13, 2014

7 novaj mirlokoj en Pollando laŭ la plebiscito de “National Geographic Traveler” en 2014 estas la temo de nia felietono pri konindaj lokoj en Pollando. En la 395-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org komence aŭdiĝas kultur­kronikaj informoj ligitaj kun la vintra sezono en Poznano en la kultura aspekto kaj kun televida sukceso de la itala filmo pri sankta Francisko, la Patrono de ĉi tiu lando, en kiu la ĉefan rolon plenumas pola aktoro. Per E-temo ni referencas al la pasinta la 10-an de decembro 60-jariĝo de la 1-a Unesko-rezolucio pri Esperanto. Tiurilate aŭdiĝas la deklaro de la prezidano de UEA, Mark Fettes pri la temo “Esperanto kaj Unesko: 60 jaroj de komunaj streboj”. Fine de la elsendo tradicie aŭdiĝas leterkesta programero. La kulturkronikaj informoj kaj la felietono pri la novaj mirlokoj de Pollando de la 2014-a jaro estas paralele legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj ĉe nia paĝo.

Tuesday, December 9, 2014

D-ro Ulrich Lins estas la antaŭ­mikrofona gasto en la 394-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Kun li ni interparolas pri la historiaj eventoj de antaŭ 60-jaroj en Montevideo kaj pri la historia dokumentado en la E-komunumo. D-ro Lins estas la kun­redaktoro de la aperinta antaŭ 40 jaroj “Esperanto en Perspektivo” de Ivo Lapenna, enhavanta faktojn kaj­ analizojn pri la Internacia Lingvo. Ĝi i.a. registras faktojn gravajn por la nuna datrevena semajno, en kiu pasis la 60-a datreveno de la starigo de la konsultaj rilatojn inter UEA kaj Unesko kaj en kiu pasos la 60-jariĝo de la unua Unesko-rezolucio pri Esperanto el la 10. 12.1954. Al la temo de tiuj datrevenoj kaj la Kamanjo Montevideo 60 ni aludas en la komenco de la programo. Krome rilate temojn pri Pollando ni informas pri du altlernejoj en la rangolisto de “Financial Times” kaj pri interesa malkovro de juna pola sciencisto, kiu eĥis en la pola gazetaro, kaj kiu malkovro estos helpa por teni la aeron pura. Tiuj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la rubrikoj “Novaĵoj” kaj “Sciencaj Informoj” de nia paĝo. En la rubriko “Antaŭ la mikrofono” aŭdiĝas ekster la elsendo interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto, d-ro Ulrich Lins.

Friday, December 5, 2014

La ĉefparton de la 393-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org plenigas la sonsceno pri la libroservaj novaĵoj, kiujn komence de la Malferma Tago en la CO de UEA en Roterdamo prezentis Ionel Onet. Komence ni prezentas la informon pri la kristnaskaj preparoj en unu el la polaj urboj, la tiel nomata Poznana Bet Leĥem, kiun vizitos la finna sankta Nikolao el Rovaniemi, Finnlando. Fine aŭdiĝas tradicia leterkesto en kiu premiere ni prezentas la plej novan kanton de la konata al niaj ge­aŭskultantoj franca triopo: Gilbert Drigon, Lorenzo Tomezzoli kaj Mélanie Prin “Kristnasko tra la mondo”. Ĝi aŭdiĝas jam en YouTube, kie eblas ankaŭ konsulti ĝiajn vortojn: https://www.youtube.com/watch?v=7tfhhv4LumM. La komenca informo estas paralele aŭdebla kaj legebla en la rubriko “Novaĵoj”. La sonsceno estas prezentita aparte en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”.
Antaŭ­mikrofone ni interparolas kun TEJO-estraranoj kaj TEJO-volontulo, last­semajnfine partoprenintaj sian estrarkunsidon en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo kaj la unuan fojon renkontiĝ­inte tie kun la publiko de la 41-a Malferma Tago. En la komenca parto de la 392-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio ni informas pri la vizito de familianoj de polaj antaŭmilitaj kriptologoj en brita kriptologia centro Bletchley Park kaj pri Jaro de prof. Ludwik Hirszfeld. Nia scienc­bultena informo koncernas la malkovron de la ludemo de mar­organismoj, i.a. fiŝoj. La tekstoj de la informa parto de la elsendo estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la rubrikoj “Novaĵoj” kaj “Sciencaj Informoj” de nia paĝo. Aparte estas aŭdebla la interparolo kun la kunsidintaj en Rotedamo TEJO-estraranoj kaj TEJO-volontulo.

Friday, November 28, 2014

En la 391-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org nia ĉiusemajna felietono estas dediĉita al Stanisław August Poniatowski, la lasta reĝo de Pollando. Hodiaŭ aŭdiĝas ĝia 2-a kaj la lasta parto. La ideon de la felietono spronis la 250-jariĝo de la kron-ceremonio okazinta la 25-an de novembro en 1794. Komence de la elsendo en la kulturkroniko aŭdiĝas informoj  pri interesa vizitoferto de la Kastelo en Książ (la sudokcidenta Pollando) kaj pri interesa malkovro rilate la unusolan pentraĵon de Leonardo da Vinci, kiu troviĝas en la posedo de Pollando “Damo kun ermeno”. El Slovakio venis la unuaj informoj rilataj al UK en 2016; en Rusio komenciĝis E-kursoj en altlernejo ŝtate agnoskita; en oktobro okazis kongreso de ĉeĥaj esperantistoj. Tio estas niaj E-komunumaj informoj. Fine ni invitas por la leterkesta renkontiĝo, en kiu aŭdiĝas reagoj je sukceso de EDE-Pollando, dank’ al kiu Esperanto ektroviĝis sur la pola listo de la Nemateria Kultura Heredaĵo. La kulturkronikaj informoj kaj la 2-a parto de la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj. En la elsendo muzike akompanas nin la kanto “Samideano” de Eterne Rima  el lia samtitola disko eldonita de Vinikosmo.

Tuesday, November 25, 2014

La 14-a fragmento de la romano “Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof aŭdiĝas en la literatura segmento de la 390-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. En la komenca parto ni informas pri la rifuzo de la Eŭropa Parlamento okupiĝi pri la trapaso de la komunumaj balotoj en Pollando kaj pri la titolo >Polonus bene meritus< por la prezidanto de Bjalistoko, T. Truskolaski. La temo el la pola gazetaro rilatas al rekomendo noti en poŝtelefono la t.n. ICE-numeron, t.e. telefonnumeron de persono nepre kontaktenda kaze de ajna sortobato. La scienc­bultena informo informas pri nova materialo oksigen­absorba aparte utila por plonĝistoj kaj… fajrobrigad­istoj. En la hodiaŭa programo denove aperas GUMI (sintezita vokalojda voĉo) prezentante la kanzonon de Roksmai “Trans la nebulo”. Ĝi estas aĉetebla pere de reta vendejo, ekz. http://www.amazon.com/Trans-La-Nebulo-Feat-Gumi/dp/B00P22FWY0. Ĝi estas trovebla senpage en YouTube per la titolo “Trans la nebulo”.

Friday, November 21, 2014

Esperanto ekde la 20-a de novembro 2014 sur la pola Listo de la Nemateria Kulturheredaĵo estas la ĉefinformo de la 389-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Ĝi aŭdiĝas komence. Nia ĉiusemajna felietono estas dediĉita al Stanisław August Poniatowski, la lasta reĝo de Pollando. Hodiaŭ aŭdiĝas ĝia 1-a parto. La ideon de la felietono spronis la 250-jariĝo de la kron­ceremonio okazinta la 25-an de novembro en 1794. Komence de la elsendo en la kultur­kroniko aŭdiĝas la informo pri interesa ekspozicio de vitraloj en Vroclavo (la sudokcidenta Pollando) kaj kreiĝanta en Kielce (la suda Pollando) Arkivejo de Rakontata Historio. Krome en nia vendreda E-elsendo aŭdiĝas raporto pri la 101-a Japana E-Kongeso okazinta meze de oktobro en la loko Obama. La informoj pri Esperanto en la pola listo de la Nemateria Kulturkeredaĵo kaj tiuj de nia kulturkroniko estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubriko Novaĵoj. Paralele legebla kaj aŭskultebla estas ankaŭ la felietono pri la lasta pola reĝo. En la elsendo aŭdiĝas kanto el la disko “Japanio kantas por paco”.

Tuesday, November 18, 2014

Kun Marc Bavant el Francio ni interparolas en 388-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org pri lia partopreno dum la septembra Interlingvistika Sesio en Poznano kaj la okazinta tiam Interlingvistika Simpozio, ankaŭ pri lia doktoriga disertacio kun kies temo estis ligita lia prelego prezentita dum la Simpozio. La novaĵoj rilatas al la kazo de lingva lezo en Britio de kiu distanciĝis la brita Lidl-filio kaj al la komenciĝinta semestro en la Infana Politekniko de Opole (la suda Pollando). El la pola gazetaro ni elektis temojn pri butikumantaj eksterlandanoj en Pollando kaj pri grandaĝaj pastrokandidatoj. En la scienca bulteno ni informas pri reinstalo de urogaloj en la nord-orienta Pollando kaj pri Africanarium en Vroclavo (la sudokcidenta Pollando). Muzike akompanas nin Jacque Yvart memorigante unu el siaj kantoj de sur la KD „Mia liber’” eldonita de Vinilkosmo. Aktualaĵoj kaj sciencbultenaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la rubriko „Novaĵoj”. Aparte estas ankaŭ aŭdebla la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto.

Friday, November 14, 2014

Nia felietona vizito tra Pollando kondukas al la loko Ćwiklice [cviklice] en la suda Pollando interesa pro la ligna preĝejo el la 15-a jarcento ĵus renovigita post la plaginta ĝin antaŭ 4 jaroj inundo. En la komenco de nia 387-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio aŭdiĝas kulturkroniko kun informoj pri la 50-jariĝina Muzeo de la Jagelona Universitato en Krakovo kaj pri la Palaco sub Terglobo en Ŝĉecino ekde nun servonta ankaŭ al vasta publiko. E-informo rilatas al sukcesoj de TEJO en internacia kunlaboro. La elsendon finas leteresta renkontiĝo, en kiu fragmente ni memorigas dankesprime la kanzonon de Mélanie Prin “Morgaŭ”. La kulturkronikaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la rubriko “Novaĵoj” de nia paĝo. En la rubriko “Felietonoj” aldoniĝas teksto pri Ćwiklice – ankaŭ samtempe aŭdebla kaj legebla.

Tuesday, November 11, 2014

Hodiaŭ ni denove proponas renkonton kun E-literaturo per la 13-a fragmento de la romano “Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. La komenca ampleksa parto de la 386-a E-elsendo ĉe la adreso www.pola-retradio.org ligiĝas laŭteme kun la pasanta hodiaŭ pola Festo de Sendependeco en la 96-a datreveno de ĝia akiro. Krom aktualaĵoj ni prezentas ankaŭ felietonon dediĉitan al Janina Lewandowska, oficiro-piloto, la unusola virino, mortigita fare de NKWD en Katyń en 1940. Aktualaĵoj aldoniĝis al la tekstoj paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la rubriko “Novaĵoj”. En la rubriko “Felietonoj” estas krome aŭskultebla kaj legebla felietono pri Janina Lewandowska. La elsendon akompanas fragmente cititaj porokazaj polaj kantoj kaj komponaĵoj.

Friday, November 7, 2014

Węsiory en la norda Pollando estas vilaĝo nepre vizitinda pro la troviĝantaj tie – laŭ iuj magiefikaj – ŝtonaj cirkloj. Al tiu temo estas dediĉita nia felietono. Komence de la 385-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas tradicia kulturkroniko kun i.a. informoj pri reĝaj rezidejoj senpage viziteblaj en novembro, kio povas esti interesa ankaŭ por esperantistaj tiumonate gastoj en Krakovo kaj Varsovio. E-informoj rilatas al la finnaj amaskomunikilaj eĥoj je la libro de Kalle Kinivilä kaj la nova E-versio de la japana konstitucio. Hodiaŭ denove ni renkontiĝas kadre de la leterkesta rendevuo, kiu aŭdiĝas en la fino de la elsendo. La kulturkronikaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la rubriko “Novaĵoj” de nia paĝo. En la rubriko “Felietonoj” aldoniĝas samtempe aŭdebla kaj legebla teksto de nia felietono pri ŝtonaj cirkloj en Węsiory.

Tuesday, November 4, 2014

Ivan Colling kaj Rita de Moraes el Brazilo, kiuj en septembro finis siajn trijarajn interlingvistikajn studojn en Poznano hodiaŭ estas la gastoj de nia 384 E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. En la komenca, informa parto de la elsendo ni referencas al balotoj en du regionoj de Ukrainio kaj al la finiĝinta en Tatry-montaro (la suda Pollando) nombrado de ĉamoj. La scienca bulteno informas pri la Eŭropaj Tagoj de Birdoj kaj pri la drameca situacio de la sekiĝanta Arala Lago kaj entrepren­iraj paŝoj por ĝin savi. Kiel kutime aktualaĵoj kaj sci­enbultenaj informoj aldoniĝis al la tekstoj paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia elsendopaĝo. En la rubriko “Antaŭ nia mikrofono” estas aparte aŭskultebla interparolo kun niaj antaŭ­mikrofonaj gastoj. Hodiaŭ en nia programo kantas Flavio Fonseca la titolan kanton de la KD kreita kun Geraldo Mattos “Simbiozo”.

Saturday, November 1, 2014

Per la felietono pri la nekropolo de Szczecin [ŝĉecin], rekonita inter la mirlokoj de Pollando ni omaĝas la festatan komence de novembro Tagon de la Mortintoj. Kun ĉi tiu temo estas ligita nia aktualaĵo kaj informoj de la kulturkroniko. Krome en la 383-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org dank’ al informo de nia aŭskultanto el Aŭstrio, Leopold Patek ni informas pri la plej nova kultura objekto de Aŭstrio, Pacmuzeo. En fotogalerio troviĝas foto de nia aŭskultanto ĉe la koncerna objekto. En nia elsendo ni memorigas la kanton de Ramona van Dalsem “Pacon volas ni”. La aktualaĵo kaj kulturkronikaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la rubriko “Novaĵoj” de nia paĝo. En la rubriko “Felietonoj” aldoniĝas same paralele aŭdebla kaj legebla teksto de nia programero dediĉita al la nekropolo de Szczecin (en la nordokcidenta Pollando).

Friday, October 31, 2014

Nia hodiaŭa antaŭmikrofona gasto estas Marcin Ptaszyński el Germanio, kiu en septembro finis la unujaran porinstruistan trejnadon ĉe la Interlingvistikaj Studoj en Poznano, sed krome estas nia aŭskultanto. Tial ankaŭ niaj E-elsendoj estas temo de nia antaŭmikrofona renkontiĝo. En la 382-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni denove proponas literaturan segmenton kun la 12-a fragmento de “Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamehof. Komenece aŭdiĝas aktualaĵoj – jen pri ne tre bona pritakso de OECD pri la vivkomforto en Pollando, jen pri tio, ke eĉ pli ol 96 procentoj da poloj sentas sin feliĉaj. La scienca temo traktas la temon de la senmorta animo laŭ Nobel-premiito John Eccles. Aktualaĵoj kaj scienca temo estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia elsendopaĝo. En la rubriko “Antaŭ nia mikrofono” estas aparte aŭskultebla interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto.

Tuesday, October 28, 2014

Nia hodiaŭa antaŭmikrofona gasto estas Marcin Ptaszyński el Germanio, kiu en septembro finis la unujaran porinstruistan trejnadon ĉe la Interlingvistikaj Studoj en Poznano, sed krome estas nia aŭskultanto. Tial ankaŭ niaj E-elsendoj estas temo de nia antaŭmikrofona renkontiĝo. En la 382-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni denove proponas literaturan segmenton kun la 12-a fragmento de “Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamehof. Komenece aŭdiĝas aktualaĵoj – jen pri ne tre bona pritakso de OECD pri la vivkomforto en Pollando, jen pri tio, ke eĉ pli ol 96 procentoj da poloj sentas sin feliĉaj. La scienca temo traktas la temon de la senmorta animo laŭ Nobel-premiito John Eccles. Aktualaĵoj kaj scienca temo estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia elsendopaĝo. En la rubriko “Antaŭ nia mikrofono” estas aparte aŭskultebla interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto.

Friday, October 24, 2014

Aleksandro Serafim el Brazilo estis nia antaŭmikrofona gasto dum la Bonaera UK. Hodiaŭ tiun interparolon ni proponas en la 381-a E-elsendo ĉe la adreso www.pola-retradio.org. Komence aŭdiĝas kulturkroniko enhavanta informojn pri interesa ekspozicio en Krakovo dediĉita al la opera scenografio kaj la jam 100 benkoj en la loka parko Planty, al kiuj patronecas literaturistoj, ne nur polaj. Niaj E-informoj rilatas al la lasta Pupfestivalo en Japanio kaj la 25-jariĝo de la Templo de Bona Volo en la brazila ĉefurbo pasinta la 21-an de oktobro. La lastrilataj elektronikaj adresoj estas: http://www.boavontade.com/eo/ kaj esperanto@bonavolo.com. Rilate ambaŭ E-informojn ni metis novajn fotojn en nian Fotogalerion. Fine de la programo ni proponas leterkestan renkontiĝon. La kulturkronikaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la rubriko “Novaĵoj” de nia paĝo. La interparolo kun la redakcia gasto estas aŭdebla aparte en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”.

Wednesday, October 22, 2014

Per mallonga interparolo kun Xawier Dewidehem, la prezidanto de la Lilla UK kaj vicezidanto de UFE ni informas pri la semajnfina kunsido de LKK en Parizo, en kiu partoprenis reprezentantoj de UEA-estraro kaj de la CO. Krome ni prezentas la recenzan felietonon pri la libro de Kalle Kinvilae „Homoj de Putin” aperinta en la sveda, finna lingvoj kaj en Esperanto. Komence de la 380-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas aktualaĵoj, temo el la pola gazetaro kaj scienca bulteno. En la programo kantas hodiaŭ Mikaelo Bronŝtajn. Aktualaĵoj kaj sciencaj temoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia elsendopaĝo. Troviĝas tie ankaŭ aparte interparolo kun Xawier Dewidehem.

Saturday, October 18, 2014

Naturmonumentoj, kaj do superrigardo pri naturprotekto en Pollando ekde la plej fruaj jaroj de pola ŝtataneco ĝis hodiaŭ, kun mencio de kelkaj plej famaj naturmonumentaj arboj estas la temo de la felietono el la ciklo Vizitinda Pollando ĉe www.pola-retradio.org. Komence en la 379-a E-elsendo aŭdiĝas kulturkronikaj informoj pri Festivalo de Vitroelfaraĵoj en la pola Vroclavo kaj pri polaj dezajnistoj ekspoziciantaj en la nederlanda Eindhoven. Esperanto-bulteno reference al la lastaj Gazetaraj Komunikoj informas, pri la plej nova eldonaĵo de MONDIAL “Belarta rikolto 2014″ kaj pri la unua eldono de suvebencioj de UEA el la “Biblioteka Apogo Honore al la Geedzoj Maria kaj Johano Bachrich”. En la fino de la programo audiĝas tradicia Leterkesto, kadre de kiu ni fragmente memorigas la kanton “Ĝis revido” en la plenumo de Mélanie Prin. Ni serĉas fotojn aŭ registrojn de ĝia plenumo fare de Lorenzo Tomezzoli dum la Internacia Vespero de la Bonaera UK. La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭdeblaj en la unuopaj paĝoj de nia elsendoplatformo.

Friday, October 17, 2014

“Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof denove aŭdiĝas en la literatura segmento de nia marda, 378-a elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Komence aŭdiĝas aktualaĵoj kaj nia scienca temo estas dediĉita al la nova scienca aldonaĵo de la semajnrevuo “Tygodnik Powszechny”, kreiĝanta kunlabore kun la krakova Kopernik-Centro por la Interbranĉaj Esploroj. Iu el la junaj kunlaborantoj de la Centro estas nia redakcia kolego, Tomek Miller kaj li mem rakontas pri tio, kio estas temo kaj defio de liaj laboroj kiel fizikisto. Aktualaĵoj kaj la scienca temo aperas en niaj elsendoplatformaj rubrikoj, kie ili estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj. En nia hodiaŭa programo krome kantas la grupo “KTP”. Ni memorigas ilian kanton el la lasta KD Surplacen venu vi, “Turto havas 9 plumetojn” eldonita de Vinilkosmo.
Naturmonumentoj, kaj do superrigardo pri naturprotekto en Pollando ekde la plej fruaj jaroj de pola ŝtataneco ĝis hodiaŭ, kun mencio de kelkaj plej famaj naturmonumentaj arboj estas la temo de la felietono el la ciklo Vizitinda Pollando ĉe www.pola-retradio.org. Komence en la 379-a E-elsendo aŭdiĝas kulturkronikaj informoj pri Festivalo de Vitroelfaraĵoj en la pola Vroclavo kaj pri polaj dezajnistoj ekspoziciantaj en la nederlanda Eindhoven. Esperanto-bulteno reference al la lastaj Gazetaraj Komunikoj informas, pri la plej nova eldonaĵo de MONDIAL “Belarta rikolto 2014″ kaj pri la unua eldono de suvebencioj de UEA el la “Biblioteka Apogo Honore al la Geedzoj Maria kaj Johano Bachrich”. En la fino de la programo audiĝas tradicia Leterkesto, kadre de kiu ni fragmente memorigas la kanton “Ĝis revido” en la plenumo de Mélanie Prin. Ni serĉas fotojn aŭ registrojn de ĝia plenumo fare de Lorenzo Tomezzoli dum la Internacia Vespero de la Bonaera UK. La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭdeblaj en la unuopaj paĝoj de nia elsendoplatformo.

Wednesday, October 15, 2014

“Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof denove aŭdiĝas en la literatura segmento de nia marda, 378-a elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Komence aŭdiĝas aktualaĵoj kaj nia scienca temo estas dediĉita al la nova scienca aldonaĵo de la semajnrevuo “Tygodnik Powszechny”, kreiĝanta kunlabore kun la krakova Kopernik-Centro por la Interbranĉaj Esploroj. Iu el la junaj kunlaborantoj de la Centro estas nia redakcia kolego, Tomek Miller kaj li mem rakontas pri tio, kio estas temo kaj defio de liaj laboroj kiel fizikisto. Aktualaĵoj kaj la scienca temo aperas en niaj elsendoplatformaj rubrikoj, kie ili estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj. En nia hodiaŭa programo krome kantas la grupo “KTP”. Ni memorigas ilian kanton el la lasta KD Surplacen venu vi, “Turto havas 9 plumetojn” eldonita de Vinilkosmo.

Friday, October 10, 2014

Rogalin apud Poznano kaj ligita kun ĝi familio Raczyński [raĉinski] estas la temo de nia felietono pri konindaj lokoj en Pollando. Aparte interesa ĝi povas esti por la venantaj al Poznano studantoj de la Interlingvistikaj Studoj ĉe Adam Mickiewicz-Universitato. Komence ni proponas kulturkronikon, en kiu ni notas la forpason de elstara pola skulptisto Igor Mitoraj kaj informas pri koncertoj kun pola muziko en Japanio. En tiu kunteksto ni citas el la komponaĵo de Wojciech Kilar “Krzesany” [kŝesani]. E-informo rilatas al la nova premio de ILEI, kies patrono estas Maŭro La Torre. Tradicie en la fino de la 377-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni proponas renkontiĝon kun la geaŭskultantoj kadre de Leterkesto. Por komencantoj kaj komencintoj ni proponas samtempan eblecon aŭskulti kaj legi la tekstojn de la kulturkronikaj informoj kaj felietono en la unuopaj rubrikoj de la paĝo.

Tuesday, October 7, 2014

En nia laŭvica interparolo kun prof. Sabine Fiedler ni donas la atenton al oftecvortaroj kun konsidero de ŝiaj ĉi-rilataj laboroj en la Universitato de Lajpcigo. Tiun temon ŝi prezentis en la septembra Interligvistika Simpozio en Poznano. Lastsabate en Bydgoszcz okazis la sepultaj solenaĵoj de elstara E-aganto Andrzej Grzębowski. Aparta programero estas dediĉita al ĉi tiu adiaŭa evento. Komence de la 376-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas aktualaĵoj, scienca temo – ĉi-foje dediĉita al nova specio de minikivio kultivita en Pollando. Hodiaŭ ni prezentas krome la plej novan kanton de Mélanie Prin, “Fulma Enamiĝo”, kiun komponis Gilbert Drigon kaj la tekston verkis Lorenzo Tomezzoli. Eblas aŭskulti ĝin aparte en YouTube: https://www.youtube.com/watch? =zcMY44eZrZA&feature=youtu.be Pere de nia elsendoplatformo samtempe aŭdiĝas kaj legeblas en unuopaj rubrikoj novaĵoj kaj informo de la scienca bulteno. En la rubriko Antaŭ la mikrofono aparte estas aŭdebla interparolo kun prof. Sabine Fiedler. La programero pri Andrzej Grzębowski estas disponigita en la rubriko – felietonoj dum la fotogalerio ni prezentas kelkajn fotojn pri la adiaŭa solenaĵo.

Saturday, October 4, 2014

Jarkomence pasis la 640-a naskiĝdatreveno de unu el la plej elstaraj monarkoj de Pollando, reĝino Jadwiga. Al ŝia figuro ni dediĉas nian felietonon pri konindaj poloj. Komence aŭdiĝas informoj de nia kulturkroniko, sekvas interesa informo pri aplika programo por porteblaj aparatoj, ebliganta legi brazilan virtulan revuon. La 375-an E-programon ĉe www.pola-retradio.org finas tradicia vendrede leterkesta programero. La kulturkronikaj informoj kaj felietono estas paralele aŭskulteblaj kaj legeblaj en la unuopaj rubrikoj de la paĝo. Muzike akompanas al ni la prezentiĝinta dum Arkones koruso Bel Canto, kiu en sia repertuaro havas ankaŭ E-kantojn.

Wednesday, October 1, 2014

Kun prof. Sabine Fiedler, kiu gastas en la 374-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni interparolas pri ŝia lekciado pri frazeologio en la inaŭgura kurso de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano. La komencaj aktualaĵoj rilatas al la eventoj ligitaj al la ukraina krizo. La okazonta baldaŭ vizito de nova Ĝenerala Sekretario de NATO en Pollando kaj embarasoj de la pola sukalifara industrio. Laŭ la pola gazetaro ni raportas pri floranta kuracila merkato en Pollando kaj la sciencbultena temo koncernas la longiĝan sidpozicion kaj la staton de niaj piedoarterioj. Aktualaĵoj kaj sciencbultena temo estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en unuopaj rubrikoj. Same aparte aŭdebla estas la interparolo kun prof-ino Sabine Fiedler. La 88-a E-Kongreso en la japana Kjuŝu (04/05.10.2014) – pri kiu ni atentigas – atendas gratulojn kaj salutojn de HARADA Tsukuru (takinulo @ gmail.com). En la elsendo Ling Phang el Ĉinio kantas la japanan kanton “Sakuro”. Aŭdiĝas ankaŭ la koncerta plenumo de la furorkanto de KAJTO pri tio kiel bonegas kun vi.

Sunday, September 28, 2014

Suso Moinhos en Hispanio estas la antaŭmikrofona gasto de la 373-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Ni interparolas i.a. pri lia vizito en Poznano lige kun la laŭvica kurso de Interlingvistikaj Studoj, interlingvistika simpozio kaj ARKONES dum li prelegas pri la situacio de la galega lingvo. Komence de la programo la kultura kroniko traktas la retrovon de historia milithakilo sur la kampo de la kontraŭteŭtona batalo ĉe Grunwald en 1410 kaj Unesko-decidon, ke en 2016 Vroclavo (la sudokcidenta urbo de Pollando) estos Monda Urbo de Libro. Nia felietono proksimigas la rangoliston de wp.pl pri la 15 plej vizitindaj lokoj en Pollando. La informoj kaj la felietono estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rilataj rubrikoj de nia paĝo. Ankaŭ la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto estas aparte aŭdebla en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”.

Tuesday, September 23, 2014

Leandro Abrahão el Brazilo estas la antaŭmikrofona gasto de la 372-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Li dividas siajn impresojn pri la unua UK, kiun li partoprenis en Bonaero. En la komenca parto de la elsendo ni notas la alvenon de la astronomia aŭtuno en la norda hemisfero. Pri veninta aŭtuno kantas la kvarteto Beltono. Temo el la pola gazetaro traktas la fenomenon de ĉiam pli longa kunvidado de eŭropaj junuloj en la gepatra hejmo. Kiel botokso negative influas emocian evoluon de junaj personoj ni klarigas en la scienca bulteno. En la fino de la elsendo aŭdiĝas la 10-a fragmento de la romano “Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. Aktualaĵo, scienca temo kaj interparolo estas aŭskulteblaj en unuopaj rubrikoj de nia paĝo. Aktualaĵo kaj scienca temo estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj.

Tuesday, September 16, 2014

En Poznano jam ĉi-semajne komenciĝas la laŭvica trijara kurso de Interlingvistikaj Studoj. En nia 370-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni prezentas kompletigajn informojn pri ilia programo, sponsorado kaj kunlaboro kun la organizantoj de Artaj Konfrontoj en Esperanto en 2-a parto de nia interparolo kun d-ino Ilona Koutny. Krome nia antaŭmikrofona gasto estas brazila ĵurnalisto, nia aŭskultanto Fabio Monteiro renkontita en Bonaero. La hodiaŭaj aktualaĵoj rilatas al la klopodoj de la eŭropuniaj landoj, inkluzive de Pollando trovi novajn vendomerkatojn por fruktoj kaj legomoj post la enkonduko de la importa embargo de Rusio je tiuj produktoj fone de la konflikto kun Ukrainio. En la kunteksto de tiu ĉi konflikto ni informas pri kreskanta subteno de poloj por soldatrekrutigado. Nia scienca bulteno traktas la signifon de cetacoj por la funkciado de ekosistemo. Alia temo rilatas al la esploroj elmontrantaj, ke hundoj – same kiel homoj – estas estaĵoj ĵaluzaj. Aktualaĵoj kaj temoj de la scienca bulteno estas samtempe aŭskulteblaj kaj legeblaj en la rubriko Novaĵoj kaj Scienaj Informoj. Aparte ni prezentas ankaŭ interparolon kun nia brazila gasto en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”. Hodiaŭ muzike akompanas nin Olivier Tzaut per la meksika kanto “La Rajdanto” devenanta el la disko “Karnavaleto”.

Sunday, September 14, 2014

En la 369-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni gastigas antaŭmikrofone d-inon Ilona Koutny lige kun la komenciĝonta post kelkaj tagoj nova 3-jara kurso de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano kaj okazonta post ĝi Interlingvistika Seminario. Komence de la programo aŭdiĝas kulturaj informoj Fine ni proponas leterkestan renkontiĝon. La informoj kaj felietono estas paralele aŭskulteblaj kaj legeblaj en la unuopaj rubrikoj de la paĝo. Aparte – en la koncerna rubriko – estas aŭdebla la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto. Hodiaŭ muzike akompanis nin Grazia Barboni kun la kanto de De André „Amo alvenas, am’ iras for”, en Leterkesto aŭdiĝis „La bosko fraksena” en la plenumo de la hispana Kvaropo Sinkopo

Tuesday, September 9, 2014

Denove en la marda programo ni proponas renkontiĝon kun la E-literaturo prezentante la 9-an fragmenton de la tradukita de Lidia Zamenhof romano de Henryk Sienkiewicz “Quo Vadis”. Pasintsemajne en la kanada Kalgario okazis interesa konferenco dediĉita al lingvopolitiko kaj lingvoplanado kun partopreno de UEA-prezidanto Mark Fettes kaj tri membroj de CED. En nia hodiaŭa programo vi trovas la raportan informon pri tiu evento. Komence de la 368-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org vi trovas aktualaĵojn i.a. pri la kreskanta nombro de la urboloĝantoj en la mondo kaj pri la bona loko de la Tatry-montara Nacia Parko inter 30 plej bonaj en la mondo. En Scienca Bulteno ni infomas pri la influo de pezoperdo je dormolongo kaj psika komforto. Alia temo rilatas al negativa influo de karbodioksido je fiŝoj vivantaj en grandaj kolonioj. Muzike ni memorigas la varsovian kanton en Esperanto en la plenumo de la ensemblo de la Varsovia Politekniko. Aktualaĵoj kaj temoj de la scienca bulteno estas paralele aŭskulteblaj kaj legeblaj en la rubriko Novaĵoj kaj Scienaj Informoj.

Sunday, September 7, 2014

Dank’ al programpropono de nia aŭskultantino Andrea Schmidt el Germanio ni felietonis pasintsemajne pri la vinproduktado en Pollando. Hodiaŭ Andrea, kiun ni renkontis antaŭ la somera periodo en la itala San Benedetto del Tronto estas la antaŭmikrofona gasto de nia Leterkesta programero. Komence de la 367-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas kulturkroniko. Sekve E-informo memorigas pri la novembra KAEST-konferenco dediĉita al “Arkivoj kaj bibliotekoj – kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon”. Hodiaŭ en la elsendo aŭdiĝas iom pli da muziko. Fragmente ni aŭdigas polan soldatan amkanton, filmmuzikon por la kinobildo “Per fajro kaj glavo”. Kantas ankaŭ la ne plu ekzistanta slovaka grupo “Team”. Kulturaj informoj estas samtempe aŭskulteblaj kaj legeblaj en la novaĵrubriko de nia paĝo.Ankaŭ la interparolo kun nia gasto estas aparte aŭdebla en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”.

Tuesday, September 2, 2014

Rogener Pavinski, la redaktoro de “Kontakto” estas la antaŭmikrofona gasto de la 366-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. La temo de nia interparolo estas la semajnfine publikigitaj rezultoj de la 1-a Muzika Konkurso. Ili estas konsulteblaj ĉe kontakto.tejo.org. En la komencaj aktualaĵoj ni referencas al la novaj nomumoj en la Eŭropa Konsilio, kiuj inkluzivas ankaŭ la polan ĉefministron Donald Tusk. Ni informas ankaŭ pri solenaĵoj de la 75-a datreveno de la 2-a mondmilito ĉe Westerplatte, kiujn partoprenis i.a. la pola kaj la germana prezidentoj. Pasintsemajne en Gdansko okazis la 15-a Internacia Festivalo de Sukceno, pri kiu evento ni parolas sekve. La scienbultena temo koncernas rilaton inter televidrigardado kaj risko de tro frua morto. La aktualaĵoj, felietono, scienca informo estas paralele aŭskulteblaj kaj legeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo. Ankaŭ la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto estas aŭskultebla aparte en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”.

Friday, August 29, 2014

Pri la vinproduktado historie kaj aktuale traktas nia nunsemajna felietono pri Pollando. Ĉe la adreso www.pola-retradio.org komence de la 365-a E-elsendo ni prezentas la spekulativadojn pri transpreno de grava posteno fare de pola ĉefministro en la Eŭropa Unio. Decido estas alprenota morgaŭ. Krome aŭdiĝas kulturkroniko kun interesa informo pri la produktata en Pollando filmo dediĉita al elstara nederlanda pentristo V. van Gogh. La programon finas leterkesta renkontiĝo, kiu estas la forumo de opiniinterŝanĝo inter la geaŭskultantoj kaj la Redakcio. Muzike akompans nin slovaka ensemblo Kečka prezentanta unu el slovakaj popolaj kantoj, en kiu vino ne rolas malgravan rolon. La kompaktan diskon „Kantoj de l’ Popolo” eldonis Kava-Pech. Kulturkronika informo kaj felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj ĉe la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.

Tuesday, August 26, 2014

La Bonaera UK denove eĥas en la 364-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Ĉi-foje ni prezentas mesaĝon de UEA-prezidanto, Mark Fettes prezentitan dum speciala kongresa programo destinita por membroj de la Societo Zamenhof partoprenantaj la kongreson. Ĉeokaze ni memorigas, kio estas tiu ĉi aparta financsubtena por UEA fonduso. La elsendon komencas politikaj informoj pri minacaj eventoj en la mondo – ĉefe en Ukrainio kaj en Irako. La fantomanta militminaco eĥas ankaŭ en nia temo el la pola gazetaro. Krome ni informas pri raporto rilata al perforto al virinoj en la Eŭropa Unio kaj pri Lisbono, kiu gajnis en la rivalado de la plej gastamaj turisme landoj en EU. Nia sciencbultena temo rilatas al protektado de alkoj kaj suspendo de la intenco permesi ilin ĉasi. Kelkaj el la informoj de nia hodiaŭa elsendo estas jam paralele aŭskulteblaj kaj legeblaj ĉe nia elsendoplatformo ĉe la rubriko novaĵoj kaj sciencaj informoj.

Monday, August 25, 2014

Felietono el la ciklo Konindaj Poloj denove aŭdiĝas en la 363-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Ĝi estas dediĉita al la pioniraj likvigintoj de oksigeno kaj azoto, profesoroj Karol Olszewski kaj Zygmunt Wróblewski. La programon inaŭguras kultur­kronika informo pri Mondaj Tagoj de Muziko, kiuj okazos en Vroclavo. EE-informoj rilatas al novaj honoraj membroj de UMEA kaj baldaŭaj eventoj en la pola Poznano. En Leterkesto – en kiu aŭdiĝas fragmento el la nacia vespero de la Bonaera UK – ni ĉefe reagas je komentoj pri niaj kongres­rilataj son­materialoj. La komenca informo kaj felietono estas jam paralele aŭskult­eblaj kaj legeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.

Saturday, August 16, 2014

La ŝtata kaj religia festo samtage festataj la 15-an de aŭgusto en Pollando estas la ĉeftemo de la 261-a E-lsendo ĉe www.pola-retradio.org. Post ili sekvas aktuala novaĵbulteno. Dum la Solena Inaŭguro de la 99-a UK en Bonaero kantis LKK-ano Nicolas Aloisio. Hodiaŭ ni memorigas la plenumitan tiam de li kanton el la repertuaro de Ĵomart kaj Nataŝa. E-informo rilatas al nova ESF-stabano por la laboro en la nordamerikaj universitataj medioj. La elsendon fermas la unua postkongresa Leterkesto.

Tuesday, August 12, 2014

La 3-a kaj la lasta parto de la sonscenoj pri la Solena Fermo de la 99-a UK en Bonaero konsistigas la enhavon de la 360-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Komence de la elsendo ni informas pri la feriado 2014 organizata de Caritas Polska. La scienca temo estas dediĉita al la efikado de vinberoj je nia vidkapablo. La informa parto de la elsendo estas paralele legebla kaj aŭskultebla ĉe la rubrikoj novaĵoj kaj sciencaj informoj.

Saturday, July 26, 2014

La Nacia Parko de Biebrza [bjebjxa]-rivero, la plej granda en lando kaj unu el la plej grandaj en Eŭropo estas la temo de nia felietona ciklo pri la vizitinaj lokoj de Pollando. Komence ni informas pri la baldaŭa festivalo Sacrum Non Profanum. En la nunjara eldono ĝi estas dediĉita al elstara pola komponisto Wojciech Kilar. Per la kanto esperantig­ita kaj kanata de Manuel “Dankas mi la vivon”, kiu i.a. aperas en lia samtitola KD kaj per Leterkesto ni referencas en la 354-a Elsendo al la komenciĝ­onta tre baldaŭ 99-a Universala Kongreso de Esperanto en Bonaero. Manuel havos tie sian koncerton, Pola RetRadio invitas por la Movada Foiro, la 26-an de julio kaj por AERA-renkontiĝo, la 29-an de julio je la 15-a horo en la salono Sekelj. Komencaj informo kaj felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la unuopaj rubrikoj de nia elsendopaĝo: www.pola-reradio.org
Clay Magalhães, la Konstanta Kongresa Sekretario rakontas en la 352-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org pri la lastaj ŝanĝoj en la kongresa programo de la 99-a UK, kiu estas jam konsultebla kaj elŝutebla ĉe la adreso: http://uea.org/kongresoj/uk_2014.html. Li ankaŭ dividas utilajn informojn pri konketo de la flughavenoj de Bonaero al la urbocentro, valutnuancoj kaj sabata registriĝado de la kongresanoj. Komence per kulturkroniko ni informas pri la Inkaa Vojo aldonita laste a...l Unesco-listo de la Monda Kulturheredaĵo kaj prezentas laŭvican konindan polon, Wanda Błeńska. Riĉaj E-informoj rilatas al laboro de E-rotarianoj, la kongresa Tago de Lernado, la dumkongresa renkontiĝo kun radioaŭskultantoj AERA. Ni prezentas ankaŭ rezolucion de EEU-kongreso. Komencaj informo kaj felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj de nia elsendopaĝo. Tie ankaŭ estas aparte aŭskultebla interparolo kun KKS, Clay Magalhães.

Tuesday, July 22, 2014

Jam la 7-an fojon en la 353-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni komune sekvos la intrigon de “Quo Vadis” de la pola Nobelpremiito, Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. La nuna jarsezono tradicie estas la periodo por lerni la polan lingvon kaj kulturon. Tia kurso por eksterlandanoj i.a. daŭras en la Lublina Katolika Universitato – la orienta Pollando. Baldaŭ tiu-ĉi-regione kreiĝos la plej granda en la lando sun­elektrejo. Someron oni opinias ankaŭ bona periodo por diversaj kursoj kaj instrukci­adoj. Pri tio skribis pola gazetaro. Scienca temo estas dediĉita al la reenkonduk­ado de migrantaj falkoj en la naturan medion de Pollando. Manuel koncertos en la Bonaera UK, ni prezentas fragmente la titolan kanton de lia lasta KD “Dankas mi la vivon”. Aktualaĵoj kaj scienca temo estas paralele ­legeblaj kaj aŭskult­eblaj en unuopaj rubrikoj de nia paĝo. Aŭskultu kaj aŭskultigu aliajn! Pola RetRadio lasas neniun esperantiston lingve izolita.

Friday, July 18, 2014

Clay Magalhães, la Konstanta Kongresa Sekretario rakontas en la 353-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org pri la lastaj ŝanĝoj en la kongresa programo de la 99-a UK, kiu estas jam konsulebla kaj elŝutebla ĉe la adreso: http://uea.org/kongresoj/uk_2014.html. Li ankaŭ dividas utilajn informojn pri konketo de la flughavenoj de Bonaero al la urbocentro, valutnuancoj kaj sabata registriĝado de la kongresanoj. Komence per kulturkroniko ni informas pri la Inkaa Vojo aldonita laste al Unesco-listo de la Monda Kulturheredaĵo kaj prezentas laŭvican konindan polon, Wanda Błeńska. Riĉaj E-informoj rilatas al laboro de E-rotarianoj, la kongresa Tago de Lernado, la dumkongresa renkontiĝo kun radioaŭskultantoj AERA. Ni prezentas ankaŭ rezolucion de EEU-kongreso. Komencaj informo kaj felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj de nia elsendopaĝo. Tie ankaŭ estas aparte aŭskultebla interparolo kun KKS, Clay Magalhães.

Tuesday, July 15, 2014

Gianfranco Tomba, esperantisto el Bolonjo kaj aktivulo de IFEF estas la gasto de nia 351-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. La interparolon kun li sekvas malgranda trarigardo de E-periodaĵoj ligitaj kun la esperantista fervojista agado, inkluzive de la kongresaj bultenoj. En la informa parto ni donas la atenton al la konvencio de Konsilio de Eŭropo koncerne malpermeson komerci per homorganoj, en la trarigardo de la pola gazetaro ni koncentriĝas pri ĉiam pli multaj eksterlandanoj – ĉefe ukrainanoj - en Pollando. La scienca temo traktas la malutilajn sekvojn de televid-rigardado por nia sano, eĉ pli la longo de la homa vivo. Nov¬ajbultena informo kaj scienca temo estas paralele aŭskult¬eblaj kaj legeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia elsendpoaĝo.

Friday, July 11, 2014

Pułtusk en Pollando estas la vizitinda loko, kiun ni prezentas en la 350-a E-elsendo de la Pola Retradio ĉe www.pola-retradio.org. La elsendon ni komencas per kulturkronika evento, kiu estas Theatrum Musicum Kraków-2014. E-informoj rilatas al la relanĉata literatura konkurso, kiun povas partopreni kroataj esperantistoj. Kun granda ĝojo ni anoncas la reaperon de la elŝutejo de Vinilkosmo post kelkmonata riparado kaj renovigado ĉe www.vinilkosmo-mp3.com/eo/. Fine aŭdiĝas mallonga muzika programero. Muzike en la vendreda elsendo akompanas nin Eterne Rima kun sia kanzono “Samideano”, aperinta sur la samtitola KD, eldonita de Vinilkosmo. En Leterkesto ni citas el la kanzono de Mélanie Prin (Gilbert Drigon kaj Lorenzo Tomezzoli) “Ne-forgesu-min”.

Tuesday, July 8, 2014

En la 349-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org denove ni proponas renkontiĝon kun E-literaturo per la 5-a fragmento de la romano “Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la traduko de Lidia Zamenhof. En la novaĵoj ni referencas al disdivido de la taskoj en la Eŭropa Parlamento notante i.a., ke Ryszard Czarnecki fariĝis unu el ĝiaj vicprezidantoj. En la scienca bulteno ni informas pri klopodoj rekrei la populacion de leporoj en la natura medio kaj pri giganta nesto de blankvostaj maragloj trovita en la centra Pollando. Jam per la tria kanzono laŭvice ni preparas nin al la Bonaera UK memorigante Tangon Romantika en la plenumo de Ramona van Dalsem. Aktualaĵo kaj sciencaj informoj estas samtempe legeblaj kaj aŭskult­eblaj. Rekomendu tiun servon de Pola Retradio al novaj kaj ankoraŭ ne plene spertaj E-parolantoj dezirantaj altigi sian lingvokonon kaj parol­komprenon.

Friday, July 4, 2014

Tadeusz Orzechowski konata ankaŭ kiel Oksza Bej, finfine Tadeusz Oksza-Orzechowski meritiĝinta por Pollando kaj Turkio, ankaŭ por la 19-jarcenta telegrafia komunikado estas la heroo de nia felietono pri koninda polo. En la 348-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni informas komence pri interesa eksponaĵo, kiun akiris la muzeo de Nikolao Kopernik en Frombork, E-informo sumigas la rezultojn de la monda reta KER-ekzameno. Fine de la elsendo kiel kutime aŭdiĝas leterkesta programero. Hodiaŭ krome apartan atenton meritas la premiera prezento de la nova kanto de Gilbert Drigon kaj Lorenzo Tomezzoli “Vin revidi”, kiun plenumas Mélanie Prin. La kanzono muzikritme kaj vorte enkondukas en la etoson de la Bonaera UK. Al Mélanie Prin la Redakcio gratulas aldone pro la brila rezulto de ŝia profesia bakalaŭriĝo. Spektu la kanton ĉe: http://youtu.be/LhSdaC6H1BE. La tekstoj de la kultur­kroniko kaj de la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskult­eblaj ĉe la unuopaj rubrikoj de nia elsendopaĝo

Tuesday, July 1, 2014

En la 347-a E-elsendo ni denove invitas por la “Trarigardo de la E-Gazetaro”, en kiu ni rilatas al “Starto” de Ĉeĥa E-Asocio (4/2013), “Bulteno” de la E-ista klubo en Praha (2/2014), “La Ondo de Esperanto” (7/2014), “La Revuo Orienta” de Japana E-Instituto (6/2014), “La Lanterno Azia” de Korea E-Asocio (05/2014) kaj al “Nova Vojo” de E-Populariga Asocio (05/2014). Komence de la elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas aktualaĵoj pri tio, kiuj eksterlandanoj avanas inter plej grandaj aĉetantoj de polaj grundoj kaj pri la sukceso de varsoviaj biciklistoj. Temo el la pola gazetaro analizas la sintenon de poloj al la t.n. surbendiga skandalo. La scienca informo koncernas minacojn ligitajn kun la natur­deficito ĉe la homo. Novaĵoj, scienca informo kaj la teksto de la trarigardo estas paralele legeblaj kaj aŭskult­eblaj en unuopaj rubrikoj de la elsendopaĝo.

Friday, June 27, 2014

Bialowieza Forest troviĝas inter la plej novaj objektoj sur la listo de la Monda Kulturheredaĵo de UNESCO. Nia felietono pri la koninda loko rilatas al la pola parto de Białowieża Praarbarego konata al multaj partoprenintoj de la Universala Kongreso en Bjalistoko. Komence de la 347-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas kulturkroniko, en kiu ni informas pri finiĝanta en Varsovio filmtrarigardo de propagandaj filmoj, korea pikniko okazinta en Varsovio kaj komenciĝinta orgenfestivalo en Leżajsk. E-informo rilatas al la nunjara Pupekspozicio en Japanio, en kiu en 2014 estos reprezentita ankaŭ Esperantujo. Kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas paralele aŭskulteblaj kaj legeblaj ĉe la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.

Wednesday, June 25, 2014

En la literatura segmento de la 345-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas la 5-a fragmento de la romano “Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la traduko de Lidia Zamenhof. En la novaĵoj ni referencas al la lundaj polaj-hispanaj interregistaraj interparoloj kaj al la partopreno de la Pola Instituto en Budapeŝto en la solenado de Nokto de Muzeoj en Hungario. Komenciĝas la feria sezono, sed ĝi ne estos ĝuebla de ĉiuj, kiel sciigis la pola gazetaro. Sciencistoj komencis esplori la sekvadon de fiŝkaptaj ŝipoj de mardbirdoj. Pri parto de iliaj esplor­rezultoj ni informas kadre de nia hodiaŭa scienca bulteno. En nia arkivo ni trovis belan maristan kanton, kiu taŭge ornamas kaj ĉi tiun informon kaj la tutan elsendon. Bedaŭrinde ne ni disponas pri donitaĵoj pri ĝia aŭtoro, kantisto kaj ni dankeme akceptos informojn esperante, ke iuj ge­aŭskultantoj konas ĝin. Aktualaĵoj kaj scienca informo estas samtempe legeblaj kaj aŭskult­eblaj, kio servas al novaj kaj ankoraŭ ne plene spertaj E-parolantoj altigi sian lingvokonon kaj parol­komprenon. Uzu la servon kaj disvastigu ĝin.

Friday, June 20, 2014

Bronisław Malinowski, mondfama etnologo, sociologo kaj antropologo estas la heroo de nia laŭvica felietono el la ciklo “Koninda polo”. En la 344-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas krome kulturkroniko, E-informoj kaj Leterkesto. La felietono kaj informoj de la kulturkroniko estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en rilataj rubrikoj de nia paĝo.

Tuesday, June 17, 2014

Renato Corsetti estas la antaŭ­mikrofona gasto en la 343-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org dividante la informojn pri la agado de UEA-Komisiono pri Meza Oriento kaj Norda Afriko – MONA. La komenca informa parto rilatas al eventoj en Pollando. En scienca bulteno ni konatiĝas kun la esplor­rezultoj de usonaj sciencistoj pri tio, kiel moralon de individuo influas vivo en grupo. Ni ankaŭ informas pri malfid­indeco de Vikimedio rilate medicinajn artikolojn. Muzike akompanas nin Mélanie Prin memorigante fragmente la aŭtoran tangon de Lorenzo Tomezzoli. La informoj de la scienca bulteno kaj inter­paprolo kun nia antaŭmikrofona gasto troviĝas en unuopaj rubrikoj de nia paĝo.
Głogów, en la sudokcidenta Pollando estas urbo kun riĉa kaj varia historio, pri kiu ni proponas aŭskulti en la 342-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Komence ni informas pri interesa ekspozicio en Varsovio, kiu en la lastaj tagoj memorigis la helpon de francoj tuj post la proklamo de la milita stato en Pollando en la 1981-a jaro. E-informo rilatas al la aŭtuna ekpozicio en la ĉeĥa E-Muzeo en Svitavy kaj serĉataj por ĝi kontribuaj eksponaĵoj. La elsendon finas leterkesta programero. La kulturkronika informo kaj la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la unuopaj rubrikoj de la paĝo.

Wednesday, June 11, 2014

La ŝatantojn de la klasika literaturo en la 341-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org atendas la 4-a fragmento de la romano de la pola Nobel-premiito, Henryk Sienkiewicz “Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof. Komence nia ĉefinformo sciigas, kiel poloj pritaksas siajn ĉefministrojn de la lastaj 25 jaroj. Ĉi-semajne abundas temoj el la pola gazetaro. Ni i.a. legis pri la kampanjo ŝanĝi ĉiujn eneriuzajn registrilojn en Pollando konforme al la unia direktivo, pri la altlerneja kunlaboro inter Pollando kaj Brazilo kaj fine pri kiuj feriolokoj eksterlande poloj rezignas. La scienca bulteno enhavas la informojn pri brilaj kvalitoj de la pola artefarita osto kaj pri ekologia katastrofo minacanta per formorto de multegaj besto- kaj plantospecioj. Muzike akompanas nin la ensemblo Kaj Tiel Plu per sia kanto el la KD eldonita de Vinilkosmo “Sur placen venu vi”. Kiel kutime la tekstoj de la novaĵoj kaj la scienca bulteno estas paralele aŭskulteblaj kaj legeblaj en unuopaj rubikoj de nia paĝo helpante al novaj kaj ankoraŭ ne plene spertaj esperantistoj altigi sian lingvokonon kaj parolkomprenon.

Friday, June 6, 2014

Lime de majo kaj junio en Rybnik en la suda Pollando junaj polaj esperantistoj kun sia instruistino gastigis siajn ĉeĥajn gekolegojn kun ilia instruistino. Kiel pasis ilia estado ni rakontas laŭ la raporto de Teresa Konsek de jaroj instruanta Esperanton en unu el la tieaj elementaj lernejoj. La 340-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org riĉas je kulturaj informoj. Fine ni proponas renkontiĝon en Leterkesto. En la programo kantas infanoj el la lernejo en Rybnik, aŭdighas kanto el la puptetra spektaklo en Esperanto. Kantas ankaŭ Alejandro Cosavella fragmente sian kanzonon „Homarano”.
Informoj de kulturkroniko estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubriko Novaĵoj.

Tuesday, June 3, 2014

Rodica Todor, la prezidant­ino de IFEF, kun kiu ni interparolis dum la 66-a IFEF-Kongreso en la interparolo kun la redakcio prezentas la plej gravajn taskojn, kiujn nun frontas la Federacio. En la komenco de la 339-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org la ĉefan atenton ni dediĉas al la komenciĝ­antaj solenaĵoj de la 25-jariĝo de la unuaj parte demokrataj balotoj la 04-an de junio 1989. Ankaŭ temoj de la pola gazetaro rilatas al la temo en la kunteksto de malsamaj pritaksoj de atingaĵoj de ĉi tiu periodo. Nia scienca bulteno estas dediĉita al nova sukceso de bjalistokaj studentoj kaj pri tri novaj fokoj, kiuj komencis ĉe la bordo de Pollando vivon en Baltiko. Muzike akompanas al ni Kajto per sia kanzono “Fajfu, Jen la vivo”. En la unuopaj rurbrikoj de nia paĝo estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj novaĵo kaj sciencaj informoj. En la rubriko “Antaŭ la mikrofono” aŭdiĝas interparolo kun nia antaŭ­mikrofona gasto.

Friday, May 30, 2014

La sonscena raporto pri la 66-a IFEF-Kongreso en San Benedetto del Tronto estas la ĉefprogramero de la 338-a E-elsendo el Varsovio ĉe la adreso: www.pola-retradio.org. Pro tio nia kulturkroniko estas nur unuinforma kaj la leterkesta renkontiĝo ne rilatis al ĉiuj venintaj korespondaĵoj. Auskultu mem, auskultigu aliajn!

Tuesday, May 27, 2014

Informa raporto pri la finiĝinta lastsabate 66-a IFEF-kongreso en San Benedetto del Tronto, Italio, kiun muzike ilustras kanzonoj el ĝia riĉa kultura programo en la plenumo de Grazia Barboni kaj Manuel estas la ĉeftemo de la 337-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Ni prezentas krome la 3-an fragmenton de la romano de la pola Nobel-premiito, Henryk Sienkiewicz “Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof. Komence aŭdiĝas ampleksa informa segmento enhavanta ankaŭ novaĵbultenon dediĉitan al la lastdimanĉaj balotoj al la Eŭropa Parlamento.

Friday, May 23, 2014

La 336-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org entenas la trian kaj la lastan parton de la omaĝa prelego de Humphrey Tonkin lige kun la 90-jariĝo de unu el la plej elstaraj E-poetinoj, Marjorie Boulton. Ĝi estis prezentita dum la 40-a Malferma Tago en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, la 10-an de majo 2014. En la komenca parto de la elsendo la kulturkroniko notas la komenciĝantan rekonstruon de 7 ortodoksaj kirkoj en la orienta Pollando kaj la kulturan kunlaboron de la polaj kaj svedaj studentoj. En nia arkivo ni memorigas vizitindan lokon en Pollando, Wodzisław Śląski.

Tuesday, May 20, 2014

La 2-a parto de la prelego de Humphrey Tonkin omaĝe al 90-a vivjubileo de Marjorie Boulton estas la ĉefa parto de la 335-a varsovia E-elsendo ĉe la adreso: www.pola-retradio.org. Ĝi aŭdiĝis dum la 40-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, la 10-an de majo. Komencaj informoj rilatas al la novaj donitaĵoj pri la eksterlandaj studentoj en Pollando kaj pri la konserviĝanta malemo de poloj rilate enkondukon de la unia valuto. Niaj scienca bulteno traktas inventaĵon de pola junulo, la t.n. serĉhorloĝon por personoj grizaĝaj. La alia temo traktas novajn malkovrojn pri araneoj kaj araneaĵoj. La aktualaĵoj kaj sciencaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj ĉe unuopaj rubrikoj de nia paĝo.

Friday, May 16, 2014

Clay Magalhães, la Konstanta Kongresa Sekretario estas la gasto de la 334-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org dividante la informojn pri siaj aprila/marda vizitoj en la kongres­urboj: Bonaero kaj Lille. Komence de la elsendo aŭdiĝas kulturaj informoj pri Nokto de Muzeoj en Varsovio kaj la sonorilo Johano Paŭlo la 2-a, la unuan fojon eksonoranta la plej proksiman dimanĉon sur Wawel-altaĵo en Krakovo. La E-informoj rilatas al akceptitaj terminologiaj staĝanoj kaj serĉataj staĝanoj de E@I. Fine de la elsendo sekvas leterkesta renkontiĝo. La kulturaj informoj kaj la interparolo troviĝas en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo. Muzike akompanas nin fragmente la unua E-Tango el Svedio.

Tuesday, May 13, 2014

Omaĝe al 90-a vivjubileo de Marjorie Boulton estis dediĉita la prelego de Humphrey Tonkin dum la lastsabata (10.05.2014) Malferma Tago en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo „M. Boulton, poeto fajre kora”. Ni prezentas en nia 333-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ĝian 1-an parton. La komenca informo rilatas al la buĝeto de la Eŭropa Parlamento en 2014, temo el la pola gazetaro traktas eksporton de polaj busoj Solaris al Italio. La scienca temo relevas la influon de elektro- aranĝaĵoj je la birda migrado. Muzike akompanas nun la kanto de Duoble Unu el la KD „Senlimiĝis” – Esti si. La komenca informo kaj scienca temo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en unuopaj rubrikoj de nia paĝo.

Friday, May 9, 2014

Nova turisma atrakciaĵo en la nordokcidenta Pollando kaj felietono pri la urbo Gniew en la pomeria regiono komencas nian 332-an E-elsendon ĉe www.pola-retradio.org. E-informo rilaltas al la muzika konkurso por kiu kontribuojn oni atendas ĝis la fino de majo. En Leterkesto ni traktas lastajn teknikajn problemojn kaj reagojn je niaj literaturaj eroj, laste dediĉitaj al Quo Vadis de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. Muzike akompanas nin Kajto kaj La Perdita Generacio. La turisma informo kaj felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.

Tuesday, May 6, 2014

En la literatura segmento de la 331-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas la 2-a fragmento el la romano de la pola Nobel-premiito Henryk Sienkiewicz “Quo Vadis”, en la E-traduko de Lidia Zamenhof. En la komenca parto de la elsendo niaj informoj referencas al la lasta intervjuo de la Ĝenerala NATO-Sekretario, al la Tagoj de la Pola Kavalerio. Tiun informon ornamas muzikcitaĵo el la pola ulana kanto. Temo el la pola gzetaro levas la demandon de enspezodiferencoj inter kontraktaj kaj etataj laborantoj. Kio kaŭzas, ke en Francio oni konstatas malkreskon de la nombro de kapreoloj eksplikas nia scienca temo. Muzike akompanas nin la ensemblo de la Varsovia Politekniko, kiu por la jubilea UK-1987 pretigis muzikan spektaklon pri la varsovia folkloro. Aktulaĵoj kaj scienca temo estas paralele legebla kaj aŭskultebla en la unuopaj rubrikoj de nia paĝaro. http://pola-retradio.org/

Friday, May 2, 2014

En la 330-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni referencas al la festa komenco de majo en Pollando, do i.a. festata la 2-an de majo Tago de Flago kaj la 3-an de majo la 223-a datreveno de la Konstitucio 1791. La kultur­kroniko rilatas al la ekde morgaŭ funkcionta nova programo en la varsovia Parko de Fontantoj kaj eventoj kadre de la Pola-Turka Jaro. Nia nunsemajna felietono pri koninda polo mallonge traktas la figuron de Michał Wadowita, sciencisto, kiu en 16-a jarcento igis sian naskiĝurbon Wadowice fame konata. Kiel sciate Wadowice nun famas unuavice kiel la naskiĝurbo de Johano Paŭlo la 2-a. Kadre de E-temo ni pludonas la informon pri multaj enretigitaj artikoloj de Scienca Revuo kaj fine ni renkontiĝas en Leterkesto. Kadre de ĝi i.a. ni memorigas la kanton “Ne forgesu min” en la plenumo de Mélanie Prin. Se vi volas pli bone konatiĝi kun ĝiaj vortoj sekvu la adreson: https://www.youtube.com/watch?v=OFKpOaLWucI. En la elsendo kantas krome pri la vigliga efiko de majo Andrzej Tomecki. Informoj de kulturkroniko kaj nia felietono estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la rubrikoj de nia paĝo. http://pola-retradio.org/

Tuesday, April 29, 2014

André Grossmann el Alzaco, Francio estas la gasto de nia 329-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Kun la prezidanto de Mulhouse-Esperanto kaj redaktoro de la Sud-Rejna Kuriero ni interparolas i.a.  pri la loka movado kaj aktivadoj, pri komputila trejnado kaj evolu­perspektivoj de la E-komunumo ligitaj kun junularo. Kadre de la aprila staĝo de la federacio koncertis Mélanie Prin, ni memorigas do el ŝia repertuaro la kanzonon „Forlasi la ŝafaron” de Gilbert Digon kaj Lorenzo Tomezzoli. Komencaj aktualaĵoj rilatas al polinoj sur la balotlistoj al la Eŭropa Parlamento kaj helpo de polaj kamparanoj al bizonoj el Białowieża-Parko. Per la temo el la pola gaztetaro ni referencas al eventoj en Ukrainio informante pri usonaj soldatoj en Pollando. La scienca bulteno traktas la influon de televido je dormoaŭro de infanoj. Krome ni informas pri pliaj esploroj koncerne la lingvon carabayo. Aktualaĵoj kaj sciencaj informoj estas samtempe aŭskult­eblaj kaj legeblaj en unuopaj rubrikoj de nia paĝo. Ankaŭ la interparolo kun nia antaŭ­mikrofona gasto aŭdiĝas aparte en la rubriko Antaŭ la mikrofono. www.pola-retradio.org

Friday, April 25, 2014

La 238-a E-elsendo de Pola RetRadio grandparte estas dediĉita al la evento, kiu estos la kanonizo de Johano Paŭlo la 2-a kaj Johano la 23-a, la du papoj, kies influo al la historio estas ne­trotakseblaj. Por esperantistoj aparte grava kaj interesa estas la fakto, ke Johano Paŭlo la 2-a estis tiu papo, kiu kiel la unua uzis Esperanton en sia komunikado kun homoj de la tuta mondo. Tiutekste ni memorigas liajn historiajn mesaĝojn el 1991, per kiuj li turnis sin al gejunuloj dum la Mondaj Tagoj de Junularo en Częstochowa. Niaj aktualaĵoj ankaŭ estas ligitaj kun ĉi tiu evento. El la arkivo ni memorigas felietonon dediĉitan al la naskiĝurbo de Karol Wojtyła, nun ĉiam pli multnombre vizitata de turistoj. En nia programo ne mankas E-informoj kaj leterkesta renkontiĝo. La aktualaĵoj kaj la felietono estas samtempe aŭdeblaj kaj legeblaj en unuopaj rubrikoj de nia paĝo: www.pola-retradio.com

Wednesday, April 23, 2014

Lidia Zamenhof estas la fama filino de d-ro Zamenhof, kiu aktive movadumis, verkis kaj tradukis. Sendube ŝia tradukista ĉefverko estas “Quo Vadis” de la pola Nobel-premiito Henryk Sienkiewicz. En la 327-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni prezentas la komencan parton de ĉi tiu romano el la tempo de Nero. Sendube rekomendinda literaturaĵo pro la fakto, ke la libro estas aktuale apenaŭ aĉetebla. Komence de la elsendo aŭdiĝas temo el la pola gazetaro rilatanta al eventoj en Ukrainio. Niaj aktualaĵoj – legeblaj kaj paralele aŭdeblaj en la rubriko novaĵoj – rilatas al la nova sezono de la ŝafbredaj herbejoj en la pola montaro, eksporto de pola biero al Ĉinio kaj Hinda Unio, fine al pliaj polaj urboj en la reto Cittaslow.

Saturday, April 19, 2014

La aktualaĵoj de la 326-a elsendo de la Pola Retradio ligas al la festata i.a. en Pollando, Pasko. El nia arkivo ni aŭdigas interparolon kun profesoro Leszek Kordylewski, pri lia profesia laboro en Usono kaj E-vivo. Fine aŭdiĝas nia Leterkesto kun multaj mesaĝoj ankoraŭ ligitaj kun la jubileo de la unua profesia E-Redakcio de Pola Radio, kiu pasis la 4-an de aprilo. La aktualaĵoj estas legeblaj kaj paralele aŭskulteblaj en la rubriko Novaĵoj ĉe la paĝo www.pola-retradio.org. Ankaŭ la inter­parolo kun nia antaŭ­mikrofona gasto aŭdiĝas aparte en la rubriko Antaŭ la mikrofono.

Tuesday, April 15, 2014

La 97-a morto­datreveno de Ludoviko Zamenhof estas la ĉeftemo de la 325-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.com. Per felietono de la dojena varsovia esperantisto, Jeremiasz Ratajczyk (Pola Esperantisto 2/2012) dediĉita al la Tomboŝtono de la Majstro ni omaĝas tiun ĉi datrevenon aŭdigante fragmente tri kanzonojn dediĉitajn al la kreinto de la lingvo kaj lian poemon Ho, mia kor’. Kantas koruso „Esperanto”, Remigiusz Kossakowski, Georgo Handzlik kaj Nikolin. Komence aŭdiĝas aktualaĵoj: pri la dimanĉa marŝo omaĝe al la viktimoj de Katyń-viktimoj en Varsovio kaj solvita konkurso por Paskaj Palmoj en Kurpie-regiono. Nia  scienca bulteno informas pri interesa inentaĵo de polaj studentoj por ne­plenlertuloj uzantaj komputilojn kaj pri tio, kiel trodrinkado influas la maljuniĝ­adon. Ĉiuj menciitaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo. http://pola-retradio.org/

Friday, April 11, 2014

Unu el la „patroj” de la profesia E-redakcio de Pola Radio, kreiĝinta la 4-an de aprilo 1959, red. Jerzy Uśpieński mallonge gastas en nia ĉi-semajna Leterkesto. Komence de la 324-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni informas pri la ekspozicio senvualig­anta kruelaĵojn de la 2-a mondmilito „Wołyń 1943. Ili vokas el tomboj, kiuj ne ekzistas”, kiu nun estas prezentata en Krakovo. Nia felietono proksimig­anta konindan konon traktas pri la kreinto de la Transanda Fervojo, Ernest Malinowski. Zbyszek Matczak informas pri revivigo de iu E-evento en la esperantista vivo de Szczecin okazonta jam morgaŭ. Fine ni renkontiĝas kadre de Leterkesto, en kiu dominas reagoj je la 55-a jubileo de la unua profesia E-Redakcio en la publika radiostacio, kiu estis Pola Radio. Informo kaj felietono tradicie estas paralele aŭskult­eblaj kaj legeblaj en koncernaj rubrikoj de nia paĝo. http://pola-retradio.org/

Tuesday, April 8, 2014

Kio kaŝiĝas malantaŭ la devizo “Esperanto tuj” klarigas Thierry Saladin renkontita en marto dum la Meditereanea E-ista Semajno en Les Issambres. Komence de la 323-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas aktualaĵoj. Ni informas pri modernigoj de polaj monbiletoj, pri novaj laborofertoj lige kun Pasko kaj pri Ekstremaj Krucovojoj, kiuj logas ĉiam pli da enpensiĝemajn junulojn. Temo el la pola gazetaro rilatas al bonstatiĝado de poloj kaj la scienca temo malkaŝas la sekretojn de la dieto de pompejanoj. Muzike ni aŭdas fragmente “Himnon de Esperhe” de Dolchamar el ilia KD eldonita de Vinilkosmo “Rebela Sono”. Aktulaĵoj kaj scienca temo  estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en unuopaj rubrikoj de nia paĝo. Ankaŭ la interparolo kun nia antaŭ­mikrofona gasto aŭdiĝas  aparte en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”. http://pola-retradio.org/

Friday, April 4, 2014

La 55-a datreveno de la kreiĝo de la unua profesia E-Redakcio de Pola Radio kaj ĝiaj elsendoj pasanta 4-an de aprilo 2014 estas la ĉeftemo de la 322 elsendo de la Pola Retradio. Tiukuntekste ni prezentas ampleksan programeron kun la antaŭ­mikrofonaj intervenoj de kelkaj el la malnovaj kaj dukaze ankaŭ aktualaj redakoroj de niaj programoj: Gabi Kosiarska, Andrzej Pettyn kaj Milada Szwedo. Nia aparta gasto estas la Ĝenerala Direktoro de UEA, Osmo Buller.  Komence de la elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas aktualaĵoj. Ili rilatas al eventoj ĉirkaŭ Ukrainio t.e. ĉesigo de kunlaboro de la usona NASA kun Rusio kaj humaneca helpo de poloj por ukrainanoj helpe de Caritas Polska kaj la Pola Poŝto. Aktualaĵoj estas samtempe legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la novaĵ­rubriko de nia paĝo. La opiniinterŝanĝo ĉirkaŭ la 55-a datreveno de la E-Redakcio de Pola Radio estas aparte aŭdebla en la rubriko Antaŭ la mikrofono. http://pola-retradio.org/

Tuesday, April 1, 2014

Mirejo Grossjean, la prezidant­ino de ILEI en interparolo kun nia Redakcio priparolas la prioritatajn agadkampojn de sia oficperiodo. La informa parto de la 321-a elsendo ĉe www.pola-retradio.org unualoke mencias la lastlundajn interparolojn Putin-Merkel. Ni informas krome pri daŭranta rekrutado de la uniaj oficistoj kaj pri tio, ke ne ĉiuj poloj povas ŝpari. Pli optimisma informo aŭdiĝas inter temo el la pola gazetaro i.a. pri la unua loko de Pollando koncerne produktadon de elektronikaĵoj en Eŭropo. Scienca temo rilatas al tio, kiel la religiemo speguliĝas en la konstruo de la homa kortekso. Muzike ni memorigas la ne plu ekzistantan svedan knabinan koruson „Trifolio” kaj ĝian pacemfazan kanzonon „Ĉi-nokte sonĝon sonĝis mi…” La komencaj aktualaĵoj kaj scienca temo estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en unuopaj rubrikoj de nia paĝo. Ankaŭ la interparolo kun nia antaŭ­mikrofona gasto estas aŭdebla aparte en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”. http://pola-retradio.org/

Friday, March 28, 2014

Nia nunsemajna felietono kondukas al Stargard Szczeciński en la okcidenta Pollando. Ni ne sole listigas ĝiajn plej elstarajn historiajn vidindaĵojn, sed krome proksimigas unu el la legendoj ligitaj kun ĝia Pentokruco – la plej granda en Eŭropo. Komence de la 320-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org nia kulturoniko pri la komenciĝ­anta en Varsovio Festivalo „Karesma Lamentado” kaj pri la lastaj eventoj ligitaj kun la Pola Jaro en Turkio. Nia movada informo reference al la GK de UEA memorigas al junaj esperantistoj pri la proksimiĝanta limdato kandidatiĝi por terminologia seminario. La elsendon fermas Leterkesto, en kiu ni i.a. levas movadajn demandojn kaj memorigas, ke jam post unu semajno – la 4-an de aprilo 1959 ni solenos la 55-jariĝon de la kreiĝo de la unua profesia E-Redakcio de Pola Radio kaj ĝiaj elsendoj en la Internacia Lingvo, kiun tradicion daŭrigas Pola RetRadio. Tiuokaze la Redakcio atendas reagajn mesaĝojn kaj kontribuojn. La felietono kaj informoj de kultur­kroniko estas samtempe legeblaj kaj aŭskult­eblaj en unuopaj rubrikoj de nia paĝo. http://pola-retradio.org/

Tuesday, March 25, 2014

La forpaso de Geraldo Mattos ampleske speguliĝas en la 319-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Ni adiaŭas la elstaran E-poeton, movadanon kaj akademianon, eksan prezidanton de la Akademio, reference i.a. al la informoj de Roger de Castro Gotardi kaj Ivan Colling. Ni krome memorigas unu el la lastaj interparoloj donitaj de li al la E-Redacio de Pola Radio dum la Zagreba UK en Zagrebo. Komence de la elsendo ni proponas aktualaĵojn, kiuj daŭre rilatas al Ukrainio. El la pola gazetaro ni elektis temon pri la merkato de manĝopretaj produktoj en Eŭropo, kaj en la scienca bulteno ni referencas al konsideradoj de futurologoj ĉu maŝinoj/robotoj preterkuros homon. La  aktualaĵoj, scienca informo estas samteme legeblaj kaj aŭdeblaj en koncernaj rubrikoj de nia paĝo. Krome la arkiva interparolo kun prof. Geraldo Mattos el 2001 estas aŭskultebla en la rubriko Antaŭ la mikrofono. Kiel muzika akompano de la elsendo rolas Minaturo 5, lapoeziaĵo de Geraldo Mattos,  por kiu  muzikon komponis kaj kantas ĝin Flavio Fonseca. Ĝi devenas el la KD eldonita de BEL “Simbiozo”. http://pola-retradio.org/

Friday, March 21, 2014

Kun Christine Graissaguel,  la ĉef­organizantino de la Meditereanea E-Semajno ni mallonge retrorigardas al ĝia laŭvica eldono okazinta antaŭ unu semajno en la sudfranca Les Issambres. En la komenco de la 318-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni prezentas informojn rilatajn al situacio ĉirkaŭ Ukrainio, i.a. subskribo de la politika parto de la asociiga traktato inter la Eŭropa Unio kaj ĉi tiu ŝtato. kultur­kroniko enhavas informojn pri la komenciĝinta Semajno de la Hispana Kinoarto en 7 polaj urboj kaj la inaŭgurita en la varsovia Nacia Muzeo ekspozicio dediĉita al Aleksander Gierymski. La elsendon finas leterkesta renkontiĝo. Hodiaŭ ni prezentas en ĝi la kanzonon de Maurice Benin “Nur”, kiu devenas el lia KD “In’Spir” eldonita de Vinilkosmo. La aktualaj kaj kulturaj informoj estas samtempe legeblaj kaj aŭskult­eblaj en koncernaj paĝoj de nia paĝo. Interparolo kun nia antaŭ­mikrofona gasto estas aparte aŭskultebla en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”. http://pola-retradio.org/

Tuesday, March 18, 2014

Romano Bolognesi kaj Vito Tornillo, aktivuloj de IFEF estas la gastoj de la 317-a elsendo de la Pola RetRadio: www.pola-retradio.org. La temo de la renkontiĝo estas i.a. la proksimiĝanta  Internacia Kongreso de esperantistaj fervojistoj en la itala San Benedetto del Tronto. En la komenca parto de la varsovia E-elsendo ni referencas al situacio ĉirkaŭ eventoj en Ukrainio. Pliaj temoj estas modernigo de la fakultato de la Pola Filologio en la budapeŝta Universitato. Multiĝo de polaj patroj solece edukantaj infanojn kaj feriado de poloj en 2013 estas temoj, kiujn ni ĉerpis el la pola gazetaro. La sciencan temon ni dediĉas al la pola dormomasko por tiuj, kiujn interesas efika dormo daŭranta de du ĝis tri-kvar horoj diurne, t.e. tag-nokte. Muzike akompanas nin hodiaŭ Kajto per la kanzono “Mia propra trajno” el ilia KD “Lokomotivo rulu nun”. Komencaj aktualaĵoj, scienca informo estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo. En la rubriko “Antaŭ la mikrofono” eblas aŭskulti aparte inter­paprolon kun niaj hodiaŭaj gastoj. http://pola-retradio.org/

Friday, March 14, 2014

Kun Humphrey Tonkin ni interparolas pri la nuna stato de la E-Movado. Komence en la 316-a elsendo de Pola RetRadio ni prezentas kulturkronikon informante pri planata kultura investaĵo en Łazienki-Parko en Varsovio kaj pri disponigitaj al la publiko keloj de la ĉefurba Malnovurba Kvartalo. La felietono dediĉita al la vizitinda loko en Pollando kondukas nin al Zwierzyniec en la orienta Pollando. Informoj el la kulturkroniko kaj la felietono estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en unuopaj rubrikoj de nia paĝo http://pola-retradio.org/

Tuesday, March 11, 2014

En la 315-a E-elsendo de la Pola Retradio aŭdiĝanta la 11-an de marto 2014 ni revenas al literatur­aĵoj. Lige kun la pasinta la 8-an de marto Tago de Virinoj mi memorigas koncize la silueton de Katarzyna Smerczyńska, la naskiĝinta meze de la 19-a jarcento pola montaranino,  kaj fragmenton de ŝia rakonto “La unuaj paŝoj”. Per novaĵo kaj temo el la pola gazetaro ni informas pri Pollando laŭ diversaj rangolistoj kaj pritaksoj. “Canis” estas krome la scienc­bultena novaĵo  pri nova radiografo el Pollando. Informoj  estas paralele legeblaj kaj aŭskult­eblaj pere de rubrikoj de nia paĝo: www.pola-retradio.org. La literaturan elsendon akompanas muzik­citaĵoj el la verko de Witold Kilar – Muziko de la montaro – La Radikoj. http://pola-retradio.org/

Friday, March 7, 2014

Nia ĉi-semajna felietono estas dediĉita al prof. Włodzimierz Sedlak. La komenca programero de la 314-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org reference al la pola gazetaro relevas la demandon de la polaj artverkoj rabitaj kaj perdiĝintaj dum la 2-a modmilito. En E-informoj ni sciigas baze de la Gazetaraj Komunikoj de UEA pri ekspozicio de E-Libro en la Amsterdama Universitato kaj pri progresoj al la 3-a Monda KER-ekzamentago. Leterkesto finas nian vendredan E-elsendon, en kiuni muzike citas el la kazono de bulgara esperantisto Miŝo Zdravev “Printempo”. La felietono pri profesoro Sedlak estas paralele legebla kaj aŭskultebla en niapaĝaro. http://pola-retradio.org/

Tuesday, March 4, 2014

„Klezmerim Sennomaj” kaj ĝia gvidanto Peter Baess estas la gastoj de la 313-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio,org. La interparolo surbendigita dum la lasta Arkones en la pola Poznano estas interplektita  per fragmentoj de la donita tie koncerto. Pro la amplekso de tiu sondokumento la informa parto de la programo estas malapleksa. Ni informas pri aferoj ĉirkaŭ Ukrainio, sekve ni referencas al la unia raporto pri la nuntempaj sklavoj en Eŭropo kaj fine ni informas pri la varsovia Saloneto de Bela Libro. El la pola gazetaro ni elektis temon pri kreskanta pola eksporoto al la Proksima Oriento. Komencaj aktualaĵoj estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la rubriko "novaĵoj". http://pola-retradio.org/

Friday, February 28, 2014

En nia ĉi-semajna felietono ni rakontas pri Bałtów kaj la tieaj dinosaŭraj spuroj. Tiun felietonon en la 312-a elsendo ni ĉerpis el nia arkivo. Tute aktuala estas la informo, ke la nova sezono de la varsoviaj bicikloluejoj Veturilo komenciĝas. Publika noto pri tio klarigas, ke la vorto devenas el Esperanto kaj prezentas ĝian signifon. En kulturkroniko ni informas pri komenciĝonta venontsemajne Pola Jaro en Turkio kaj pri la pola libro distingita en la kategio “Non Fiction” de la prestiĝa konkurso BolognaRagazzi Award. Komunumrilata estas la informo pri la maja Malferma Tago de la CO en Roterdamo. La programon finas mallonga leterkesta renkontiĝo. Komencas ĝin propono de ŝanĝita – se eĉ provizore – signalo de la E-elsendoj de Pola Retradio, ekde nun aŭdiĝanta ĉe www.pola-retradio.org. Reagojn je tiu propono la Redakcio atendas senpacience. Informoj kaj la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭdeblaj. http://pola-retradio.org/

Tuesday, February 25, 2014

I.a. “Esperantolehti” el Finnlando, “La Revuo Orienta” el Japanio kaj “Bulteno” de Esperantista Klubo en Praha estas traktitaj en nia felietono El la E-Gazetaro. Komence de la 311-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org en la informa parto ni sciigas i.a. pri la helpo de la pola Caritas por Ukrainio kaj pri la pola helpokampanjo por la Centrafrika Respubliko,  pri la decido de Islando ĉesigi membriĝoklopodojn en la Eŭropa Unio. El la temoj de la pola gazetaro ni elektis tiujn pri la pola merkato de  elektronikaj servoj kaj polaj vinoj sur tabloj de eksterlandanoj. En la scienca bulteno ni referencas al esploroj de koreoj pri FAZ-sindromo kaj pri tio, ke ankaŭ birdoj ŝatas cigaredojn tamen por la celoj malsamaj ol la homo. Hodiaŭ Melanie Prin kantas la aŭtoran kanton de Lorenzo Tomezzoli (la vortoj kaj la muziko) pri somero en Greziljono. Aktualaĵoj, sciencaj informoj kaj la felietono kutime estas samtempe legeblaj kaj aŭskuteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo. La kanto estas sekvebla per la adreso ĉe youtube: (http://www.youtube.com/watchŁv=kw7UaJm5wzk). http://pola-retradio.org/

Friday, February 21, 2014

Jan aŭ Juan Szychowski – firme ligita kun Argentino – estas laŭvica koninda polo kun kiu eblas konatiĝi en la 310-a E-elsendo ĉe la adreso: www.pola-retradio.org. Komence ni proponas aktualaĵojn – temas pri interkompreniĝo rilate la konflikton en Ukrainio, Tago de la Gepatra Lingvo kaj la 204-a naskiĝ­datreveno de Frederiko Chopin. Nia informo reference al la GK-oj de UEA koncernas la nunjaran Esperantologian Konferencon dum la Bonaera UK. Fine ni renkontiĝas kadre de la leterkesta programero. Adiaŭante la nunjaran Semajnon de la Internacia Amikeco ni faras tion kun JoMo kaj lia kanto “Esperanto”, devenanta el la KD de Vinilkosmo “JoMo friponas”. Tekstoj de aktualaĵoj kaj de la felietono troviĝas en apartaj rubrikoj de nia elsendo­platformo. Eblas ilin samtempe aŭskulti kaj legi. http://pola-retradio.org/

Wednesday, February 19, 2014

Fabio Santos el Goiânia, Brazilo renkontita en Bona Espero estas la gasto de nia 309-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Ni interparolas pri la porpaca Festivalo okazinta tie dum la pasintjara septembro, en kiu Esperanto ludis apartan rolon. En la elsendo aŭdiĝas speciale komponita por ĝi kanzono, kvankam ne temas pri koncerta surbendigo. Ĉefloke de la elsendo ni referencas al la daŭranta Semajno de Internacia Amikeco en akompano de Ĵomart kaj Nataŝa kaj ilia “Valso por amikoj”. En la aktualaĵoj ni informas pri monitorado de laboro de universitataj diplomitoj en Varsovio kaj pri “hoteloj” por polenigantaj insektoj. Nia trarigardo spegulas ekonomiajn problemojn. En la scienca bulteno ni ligas al novaj malkovroj pri gesta lingvo de ĉimpanzoj kaj praepokaj spuroj de kranitrepanado en Peruo. Krome Merlin kantas fragmente la titolan kanzonon de sia KD  eldonita de Vinilkosmo “Por la mondo”. http://pola-retradio.org/

Friday, February 14, 2014

Nova vidindaĵo, proponata en la 308-a E-elsendo, estas la Kastelo en Będzin, en la suda Pollando. Komence ĉe la adreso www.pola-retradio.org aŭdiĝas kulturaj informoj, ĉiuj en la kunteksto de la varsovia Nacia Muzeo. E-informoj rilatas al la eventoj en Brazilo kaj en Pakistano. En nia leterkesta renkontiĝo – krom reagi al la korespondaĵoj de niaj geaŭskultantoj – ni i.a. referencas al la pasinta la 10-an de februaro Monda Tago de Radio lanĉita de Unesko kaj al la ĉi-rilata mesaĝo de la Ĝenerala Direktoro de Unesko, Irina Bokowa. Kulturaj informoj kaj la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭdeblaj en koncernaj rubrikoj de nia paĝo. http://pola-retradio.org/

Tuesday, February 11, 2014

Kun Mirejo Grosjean ni interparolas pri la januara 5-a Afrika E-Kongreso kaj pri planataj pliaj E-aranĝoj sur la afrika kontinento. Komence de la 307-a E-elsendo ĉe www.pola-reradio.org aŭdiĝas informa segmento, en kiu ni i.a. informas pri senlaboreco en la eŭrosfero en 2013,  pri postuloj de la turka malplimulto en Germanio kaj longa kunloĝado de polaj junuloj kun la gepatroj. El la scienca bulteno eblas ekscii pri la plej profunda fervoj­tunelo ekde oktobro 2013 funkcianta en Istambulo kaj pri kanadaj esploroj rilate la tango­terapion. Muzike akompanas nin kanto el la KD “Afrika Kompilo” eldonita de Vinilkosmo >Kiu lingvo por la homaro<. Aktualaĵoj kaj informoj el la scienca buleteno kaj ankaŭ interparolo kun nia antaŭ­mikrofona gasto aŭdiĝas en unuopaj rubrikoj de nia paĝo. http://pola-retradio.org/

Friday, February 7, 2014

Prof. Humphrey Tonkin estas nia antaŭ­mikrofona gasto en la kunteksto de tre baldaŭ lanĉota ĉeĥa traduko de “Maskerado ĉirkaŭ la morto” de  Teodoro S. Ŝvarc, alivorte Tivadar Soros. En la 306-a E-elsendo ĉe la adreso www.pola-retradio.org ni komence prezentas kultur­kronikon informante pri la 100-jara jubileo de la ne plu vivanta pola komponisto Andrzej Panufnik kaj pri israelaj koncertoj omaĝe al la 80-jariĝo de Krzysztof Penderecki. Nia felietono ĉi-semajne estas dediĉita al Henryk Sławik, unu el polaj Justuloj inter la Nacioj de la Mondo, kiu dum sia dummilita estado en Hungario savis ĉ. 30 mil polojn kaj 5 mil judojn. La nunsemajna leterkesta programero havas simbolan dimension kaj finas ĝin E-kanto de Esperanto Desperado de sur ilia KD “Brokantaĵoj” eldonita de Vinilkomso “Espo Despo”. Kulturaj informoj kaj la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en apartaj rubrikoj. Ankaŭ interparolo kun prof. Humphrey Tonkin estas prezentata aparte en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”. http://pola-retradio.org/

Tuesday, February 4, 2014

Birke kaj Bertilo Wennergren post 10-jara foresto koncertis kadre de la riĉa kultura programo de Arkones 2013. Tio estis ankaŭ la okazo renkontiĝi antaŭ nia mikrofono por paroli pri ilia kelkjara estado en Koreio, la laboro de Bertilo pri reeldono de POMEGO kaj lia aktivado en la Akademio de Esperanto, krome pri ilia komuna muzikado kaj koncertado. Specimenoj de ilia komuna koncerto aŭdiĝas en la 305-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Komence ni informas pri distingo de meritiĝinta polino fare de la brita edzino kaj jarrezultoj de la publika biciklo- luejo Veturilo en 2013. En la temoj el la pola gazetaro i.a. ni parolas pri restriktoj kontraŭ la tabakfumado laborloke. Nia scienca bulteno notas sukceson de pola studentino projektinta aviadilon kaj informas pri spuroj de tiom ekzotikaj rabobestoj kiel – jaguaroj kaj lampartoj sur la tereno de la nuna Pollando. Aktualaĵoj kaj informoj de la scienca bulteno  estas paralele legeblaj kaj aŭskult- eblaj en koncernaj rubrikoj. Ankaŭ interparolo kun niaj antaŭ-mikrofonaj gastoj en la akompano de du kantoj el ilia Arkones-koncerto troviĝas en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”. http://pola-retradio.org/

Friday, January 31, 2014

Unu el la vizitindaj urboj de Pollando estas Trzebiatów. En la 304-a E-elsendo ĉe la adreso www.pola-retradio.org ni memorigas nian felietonon al ĝi dediĉitan.  Komence en nia kulturkroniko ni informas pri Grammy-Premio por pola ĵazmuzikisto kaj pri la kultura evento, kiu inaŭguris la 600-jariĝon de la polaj-turkaj diplomatiaj rilatoj, kiu pasas en 2014. Per E-informo ni memorigas pri la nova limdato por IKU-2014 okazonta dum la Bonaera UK, reference al la Gazetaraj Komunikoj de UEA.  Fine de la elsendo tradicie aŭdiĝas la leterkesta programo. En la rubriko “Novaĵoj” estas paralele aŭsulteblaj kaj legeblaj informoj de nia kulturkroniko kaj la felietono pri Trzebiatów. http://pola-retradio.org/ 

Tuesday, January 28, 2014

„Ĉiamen plu” de Perdita Generacio estas unu el la KD-oj kunproduktita kun Vinilkosmo, per kiu en 2013 riĉiĝis nia muzika E-kulturo. Al ĝi kaj al LPG estas dediĉita la nunsemajna muzika elsendo. Komence aŭdiĝas aktualaĵoj, en kiuj ni referencas i.a. al la situacio en Ukrainio kaj la lastlunda omaĝo al la viktimoj de la holokaŭsto. Ni krome informas i.a. pri nova dulingva paĝo de la Instituto pri la Nacia Memoro: www.truthaboutcamps.eu kaj  pri nova Centro de la Pola Lingvo kaj Kulturo funkciigita en Rumanio. En scienca bulteno de la 303-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.com ni informas pri la unua pola glacivino kaj pri la ŝanĝiĝanta dieto de polusaj ursoj. Aktualaĵoj kaj sciencaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo. http://pola-retradio.org/

Friday, January 24, 2014

Ursula Grattapaglia el Bona Espero, Brazilo – konforme al la antaŭanonco – en la dua antaŭ­mikrofona renkontiĝo daŭrigas prezenti informojn pri la  aktuala stato, funkciado kaj planoj de la legendeca Bona Espero. Komence de nia 302-a E-elsendo aŭdiĝas kultur­kroniko, en kiu ni i.a. informas pri elstaraj poloj, kiujn en 2014 oni honoras lige kun iliaj rondciferaj naskiĝdatrevenoj, kaj pri laŭvica – aperinta en Ĉinio – poezivolumeto de Wisława Szymborska, pola literatura Nobel-premiitino. Nia Leterkesto gravaparte estas dediĉita al la venintaj reagoj je la 300-a elsendo de Pola RetRadio en Esperanto. La informoj de la kulturkroniko kaj la 2-a parto de interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto estas jam aŭdeblaj ĉe unuopaj rubrikoj de nia paĝo: www.pola-retradio.org.

Wednesday, January 22, 2014

Ursula Grattapaglia el Bona Espero, Brazilo estas la antaŭ­mikrofona gasto de nia 301-a E-elsendo el Varsovio – www.pola-retradio.org. La temo de la inter­parolo registrita antaŭnelonge en Bona Espero estas ne sole la distingoj de ge-roj Grattapaglia pro ilia socia kaj ekologia laboro, sed ankaŭ kelkaj ŝanĝoj en la funkciado de ĉi tiu grava centro, utiliganta Esperanton. Komencaj aktualaĵoj rilatas al avanco de Pollando en la Rangolisto de Ekonomia Libereco kaj al la plej nova raporto de Oxfam „Laborante por malmultaj”. La scienca informo traktas la manieron reagi je streso en la perspektivo de niaj estontaj san­problemoj. Muzike akompanas en nia marda elsendo Flavio Fonseca kantante la poeziaĵon de Geraldo Mattos „En mia ĝardeno” el ilia komuna KD „Simbiozo”. Novaĵoj, scienca informo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en koncernaj rubrikoj. Ankaŭ la interparolo kun Ursula Grattapaglia estas aŭskultebla en la rubriko “Antaŭ la mikrofono” http://pola-retradio.org/

Friday, January 17, 2014

La 300-a E-elsendo el Varsovio per la felietono pri Krzysztof Arciszewski,  la 17-jarcenta pola konkerinto de la Nova Mondo serve al nederlandanoj malkaŝas i.a. la sekreton, kial Nederlando malgajnis la rivalaldon establiĝi en Brazilo. “Melankolio” el la KD >Tom Jobim en Esperanto< en la plenumo de Alejandro Cosavella kompletigas tem­segmenton ligitan kun Brazilo, kiun en la lastaj semajnoj vizitis Barbara. La jubileo de la Pola RetRadio en Esperanto speguliĝas en nia Leterkesta Rendevuo. Komence la kultur­bulteno informas pri la itala bildstrio dediĉita al Jan Karski, la semajnfinaj koncertoj de la Varsovia Filharmonio omaĝe al Wojciech Kilar kaj la Varsovia koncerto de Stefanos Korkolis lige kun la inaŭguro de la greka prezidanteco en EU. http://pola-retradio.org/

Tuesday, January 14, 2014

Konrad Andrzejczuk oratoris dum la Rejkjavika UK pri la kongresa temo. Ni prezentas en nia 299-a elsendo ĉe www.pola-retradio.org la rilatan sonscenon, per kiu li venkis en la Oratora Konkurso destinita por junaj esperantistoj. En la komenca parto de la elsendo ni informas pri kreskantaj labor­ofertoj en la Interreto, pri eksterlandaj studentoj en Pollando. El pola gazetaro ni eksciis, ke polojn atendas san­pasportoj, ke ĉinoj atendas polan pulvorig­itan lakton. Nia scienca temo eksplikas ŝanĝojn en nia cerbo lige kun matematiko. Elektitaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo. La kanto „Junaj Idealistoj devenas” el la KD de Vinilkosmo Elektronika Kompilo; „Jam temp’ esta” estas kanto el la KD Simbiozo. http://pola-retradio.org/

Friday, January 10, 2014

Fragmenta sonsceno el la renkontiĝo de AERA, tio estas amikoj de la E-lingva Radiofonio dum la Rejkjavika UK aŭdiĝas kadre de la nunsemajna Leterkesto. Komence de la 298-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas kultura informo pri Festivalo de la kristnaskaj kantoj kaj daŭrantaj al ĝi eliminadoj kaj tiukuntekste fragmente aŭdiĝas du polaj kristnaskaj kantoj en la plenumo de Remigiusz Kossakowski kaj la grupo Muzilo. Hodiaŭ ni felietonas krome pri la vizitinda urbo Wałcz kaj pri novaj eldonaĵoj rilataj al Oomoto. http://pola-retradio.org/

Wednesday, January 8, 2014

Birute Rozenfelde el Latvio, unu el la plej novaj Honoraj Membroj de UEA rakontas antaŭ nia mikrofono pri sia esperantisteco, aparte komencoj de la famaj Baltiaj E-Tagoj. En la informa parto de la 297-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni parolas pri Ĉinio kiel atrakcia laborloko, pri stabila grupo de polaj internaŭtoj. Dank’ al temo el la pola gazetaro ni informas pri grandaj inform­kampanjo lige kun eksporto de polaj fruktoj. En la scienca bulteno ni informas pri sukceso de polaj esploristoj, kiuj troviĝas en la libro de TIME kaj pri esplorado de makakoj helpe de…. tabletoj. Muzike akompanas nin ĉina kantistino Ling Phang plenumante popularan polan popolan kanton. http://pola-retradio.org/

Friday, January 3, 2014

Frank Selten el Germanio estas la antaŭ­mikrofona gasto de la unua E-elsendo de la Pola RetRadio en 2014. Kvankam ni memorigas kelkajn E-rilatajn biografiajn informojn de nia gasto ni ĉefe koncentriĝas pri lia kariero de ĵaz­muzikisto de la bando Barrelhouse aŭdigante specimene fragmentojn el ĝia plej lasta KD Creole Spirit. Komence de la 296-a programo ĉe www.pola-retradio.org ni informas pri interesa ekspozicio pri Pilgrimanto de la Jarmilio en Lodzo. Nian felietonon pri koninda polo ni dediĉas al pastro profesoro Michał Heller. La E-informo rilatas al la antaŭnelonge aperintaj E-lingvaj lernolibroj pri fiziko. Kelkaj tekstoj kiel kutime estas paralalele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rilataj paĝo­rubrikoj. http://pola-retradio.org/