Friday, February 28, 2014

En nia ĉi-semajna felietono ni rakontas pri Bałtów kaj la tieaj dinosaŭraj spuroj. Tiun felietonon en la 312-a elsendo ni ĉerpis el nia arkivo. Tute aktuala estas la informo, ke la nova sezono de la varsoviaj bicikloluejoj Veturilo komenciĝas. Publika noto pri tio klarigas, ke la vorto devenas el Esperanto kaj prezentas ĝian signifon. En kulturkroniko ni informas pri komenciĝonta venontsemajne Pola Jaro en Turkio kaj pri la pola libro distingita en la kategio “Non Fiction” de la prestiĝa konkurso BolognaRagazzi Award. Komunumrilata estas la informo pri la maja Malferma Tago de la CO en Roterdamo. La programon finas mallonga leterkesta renkontiĝo. Komencas ĝin propono de ŝanĝita – se eĉ provizore – signalo de la E-elsendoj de Pola Retradio, ekde nun aŭdiĝanta ĉe www.pola-retradio.org. Reagojn je tiu propono la Redakcio atendas senpacience. Informoj kaj la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭdeblaj. http://pola-retradio.org/

Tuesday, February 25, 2014

I.a. “Esperantolehti” el Finnlando, “La Revuo Orienta” el Japanio kaj “Bulteno” de Esperantista Klubo en Praha estas traktitaj en nia felietono El la E-Gazetaro. Komence de la 311-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org en la informa parto ni sciigas i.a. pri la helpo de la pola Caritas por Ukrainio kaj pri la pola helpokampanjo por la Centrafrika Respubliko,  pri la decido de Islando ĉesigi membriĝoklopodojn en la Eŭropa Unio. El la temoj de la pola gazetaro ni elektis tiujn pri la pola merkato de  elektronikaj servoj kaj polaj vinoj sur tabloj de eksterlandanoj. En la scienca bulteno ni referencas al esploroj de koreoj pri FAZ-sindromo kaj pri tio, ke ankaŭ birdoj ŝatas cigaredojn tamen por la celoj malsamaj ol la homo. Hodiaŭ Melanie Prin kantas la aŭtoran kanton de Lorenzo Tomezzoli (la vortoj kaj la muziko) pri somero en Greziljono. Aktualaĵoj, sciencaj informoj kaj la felietono kutime estas samtempe legeblaj kaj aŭskuteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo. La kanto estas sekvebla per la adreso ĉe youtube: (http://www.youtube.com/watchŁv=kw7UaJm5wzk). http://pola-retradio.org/

Friday, February 21, 2014

Jan aŭ Juan Szychowski – firme ligita kun Argentino – estas laŭvica koninda polo kun kiu eblas konatiĝi en la 310-a E-elsendo ĉe la adreso: www.pola-retradio.org. Komence ni proponas aktualaĵojn – temas pri interkompreniĝo rilate la konflikton en Ukrainio, Tago de la Gepatra Lingvo kaj la 204-a naskiĝ­datreveno de Frederiko Chopin. Nia informo reference al la GK-oj de UEA koncernas la nunjaran Esperantologian Konferencon dum la Bonaera UK. Fine ni renkontiĝas kadre de la leterkesta programero. Adiaŭante la nunjaran Semajnon de la Internacia Amikeco ni faras tion kun JoMo kaj lia kanto “Esperanto”, devenanta el la KD de Vinilkosmo “JoMo friponas”. Tekstoj de aktualaĵoj kaj de la felietono troviĝas en apartaj rubrikoj de nia elsendo­platformo. Eblas ilin samtempe aŭskulti kaj legi. http://pola-retradio.org/

Wednesday, February 19, 2014

Fabio Santos el Goiânia, Brazilo renkontita en Bona Espero estas la gasto de nia 309-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Ni interparolas pri la porpaca Festivalo okazinta tie dum la pasintjara septembro, en kiu Esperanto ludis apartan rolon. En la elsendo aŭdiĝas speciale komponita por ĝi kanzono, kvankam ne temas pri koncerta surbendigo. Ĉefloke de la elsendo ni referencas al la daŭranta Semajno de Internacia Amikeco en akompano de Ĵomart kaj Nataŝa kaj ilia “Valso por amikoj”. En la aktualaĵoj ni informas pri monitorado de laboro de universitataj diplomitoj en Varsovio kaj pri “hoteloj” por polenigantaj insektoj. Nia trarigardo spegulas ekonomiajn problemojn. En la scienca bulteno ni ligas al novaj malkovroj pri gesta lingvo de ĉimpanzoj kaj praepokaj spuroj de kranitrepanado en Peruo. Krome Merlin kantas fragmente la titolan kanzonon de sia KD  eldonita de Vinilkosmo “Por la mondo”. http://pola-retradio.org/

Friday, February 14, 2014

Nova vidindaĵo, proponata en la 308-a E-elsendo, estas la Kastelo en Będzin, en la suda Pollando. Komence ĉe la adreso www.pola-retradio.org aŭdiĝas kulturaj informoj, ĉiuj en la kunteksto de la varsovia Nacia Muzeo. E-informoj rilatas al la eventoj en Brazilo kaj en Pakistano. En nia leterkesta renkontiĝo – krom reagi al la korespondaĵoj de niaj geaŭskultantoj – ni i.a. referencas al la pasinta la 10-an de februaro Monda Tago de Radio lanĉita de Unesko kaj al la ĉi-rilata mesaĝo de la Ĝenerala Direktoro de Unesko, Irina Bokowa. Kulturaj informoj kaj la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭdeblaj en koncernaj rubrikoj de nia paĝo. http://pola-retradio.org/

Tuesday, February 11, 2014

Kun Mirejo Grosjean ni interparolas pri la januara 5-a Afrika E-Kongreso kaj pri planataj pliaj E-aranĝoj sur la afrika kontinento. Komence de la 307-a E-elsendo ĉe www.pola-reradio.org aŭdiĝas informa segmento, en kiu ni i.a. informas pri senlaboreco en la eŭrosfero en 2013,  pri postuloj de la turka malplimulto en Germanio kaj longa kunloĝado de polaj junuloj kun la gepatroj. El la scienca bulteno eblas ekscii pri la plej profunda fervoj­tunelo ekde oktobro 2013 funkcianta en Istambulo kaj pri kanadaj esploroj rilate la tango­terapion. Muzike akompanas nin kanto el la KD “Afrika Kompilo” eldonita de Vinilkosmo >Kiu lingvo por la homaro<. Aktualaĵoj kaj informoj el la scienca buleteno kaj ankaŭ interparolo kun nia antaŭ­mikrofona gasto aŭdiĝas en unuopaj rubrikoj de nia paĝo. http://pola-retradio.org/

Friday, February 7, 2014

Prof. Humphrey Tonkin estas nia antaŭ­mikrofona gasto en la kunteksto de tre baldaŭ lanĉota ĉeĥa traduko de “Maskerado ĉirkaŭ la morto” de  Teodoro S. Ŝvarc, alivorte Tivadar Soros. En la 306-a E-elsendo ĉe la adreso www.pola-retradio.org ni komence prezentas kultur­kronikon informante pri la 100-jara jubileo de la ne plu vivanta pola komponisto Andrzej Panufnik kaj pri israelaj koncertoj omaĝe al la 80-jariĝo de Krzysztof Penderecki. Nia felietono ĉi-semajne estas dediĉita al Henryk Sławik, unu el polaj Justuloj inter la Nacioj de la Mondo, kiu dum sia dummilita estado en Hungario savis ĉ. 30 mil polojn kaj 5 mil judojn. La nunsemajna leterkesta programero havas simbolan dimension kaj finas ĝin E-kanto de Esperanto Desperado de sur ilia KD “Brokantaĵoj” eldonita de Vinilkomso “Espo Despo”. Kulturaj informoj kaj la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en apartaj rubrikoj. Ankaŭ interparolo kun prof. Humphrey Tonkin estas prezentata aparte en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”. http://pola-retradio.org/

Tuesday, February 4, 2014

Birke kaj Bertilo Wennergren post 10-jara foresto koncertis kadre de la riĉa kultura programo de Arkones 2013. Tio estis ankaŭ la okazo renkontiĝi antaŭ nia mikrofono por paroli pri ilia kelkjara estado en Koreio, la laboro de Bertilo pri reeldono de POMEGO kaj lia aktivado en la Akademio de Esperanto, krome pri ilia komuna muzikado kaj koncertado. Specimenoj de ilia komuna koncerto aŭdiĝas en la 305-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Komence ni informas pri distingo de meritiĝinta polino fare de la brita edzino kaj jarrezultoj de la publika biciklo- luejo Veturilo en 2013. En la temoj el la pola gazetaro i.a. ni parolas pri restriktoj kontraŭ la tabakfumado laborloke. Nia scienca bulteno notas sukceson de pola studentino projektinta aviadilon kaj informas pri spuroj de tiom ekzotikaj rabobestoj kiel – jaguaroj kaj lampartoj sur la tereno de la nuna Pollando. Aktualaĵoj kaj informoj de la scienca bulteno  estas paralele legeblaj kaj aŭskult- eblaj en koncernaj rubrikoj. Ankaŭ interparolo kun niaj antaŭ-mikrofonaj gastoj en la akompano de du kantoj el ilia Arkones-koncerto troviĝas en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”. http://pola-retradio.org/