Friday, March 28, 2014

Nia nunsemajna felietono kondukas al Stargard Szczeciński en la okcidenta Pollando. Ni ne sole listigas ĝiajn plej elstarajn historiajn vidindaĵojn, sed krome proksimigas unu el la legendoj ligitaj kun ĝia Pentokruco – la plej granda en Eŭropo. Komence de la 320-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org nia kulturoniko pri la komenciĝ­anta en Varsovio Festivalo „Karesma Lamentado” kaj pri la lastaj eventoj ligitaj kun la Pola Jaro en Turkio. Nia movada informo reference al la GK de UEA memorigas al junaj esperantistoj pri la proksimiĝanta limdato kandidatiĝi por terminologia seminario. La elsendon fermas Leterkesto, en kiu ni i.a. levas movadajn demandojn kaj memorigas, ke jam post unu semajno – la 4-an de aprilo 1959 ni solenos la 55-jariĝon de la kreiĝo de la unua profesia E-Redakcio de Pola Radio kaj ĝiaj elsendoj en la Internacia Lingvo, kiun tradicion daŭrigas Pola RetRadio. Tiuokaze la Redakcio atendas reagajn mesaĝojn kaj kontribuojn. La felietono kaj informoj de kultur­kroniko estas samtempe legeblaj kaj aŭskult­eblaj en unuopaj rubrikoj de nia paĝo. http://pola-retradio.org/

Tuesday, March 25, 2014

La forpaso de Geraldo Mattos ampleske speguliĝas en la 319-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Ni adiaŭas la elstaran E-poeton, movadanon kaj akademianon, eksan prezidanton de la Akademio, reference i.a. al la informoj de Roger de Castro Gotardi kaj Ivan Colling. Ni krome memorigas unu el la lastaj interparoloj donitaj de li al la E-Redacio de Pola Radio dum la Zagreba UK en Zagrebo. Komence de la elsendo ni proponas aktualaĵojn, kiuj daŭre rilatas al Ukrainio. El la pola gazetaro ni elektis temon pri la merkato de manĝopretaj produktoj en Eŭropo, kaj en la scienca bulteno ni referencas al konsideradoj de futurologoj ĉu maŝinoj/robotoj preterkuros homon. La  aktualaĵoj, scienca informo estas samteme legeblaj kaj aŭdeblaj en koncernaj rubrikoj de nia paĝo. Krome la arkiva interparolo kun prof. Geraldo Mattos el 2001 estas aŭskultebla en la rubriko Antaŭ la mikrofono. Kiel muzika akompano de la elsendo rolas Minaturo 5, lapoeziaĵo de Geraldo Mattos,  por kiu  muzikon komponis kaj kantas ĝin Flavio Fonseca. Ĝi devenas el la KD eldonita de BEL “Simbiozo”. http://pola-retradio.org/

Friday, March 21, 2014

Kun Christine Graissaguel,  la ĉef­organizantino de la Meditereanea E-Semajno ni mallonge retrorigardas al ĝia laŭvica eldono okazinta antaŭ unu semajno en la sudfranca Les Issambres. En la komenco de la 318-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni prezentas informojn rilatajn al situacio ĉirkaŭ Ukrainio, i.a. subskribo de la politika parto de la asociiga traktato inter la Eŭropa Unio kaj ĉi tiu ŝtato. kultur­kroniko enhavas informojn pri la komenciĝinta Semajno de la Hispana Kinoarto en 7 polaj urboj kaj la inaŭgurita en la varsovia Nacia Muzeo ekspozicio dediĉita al Aleksander Gierymski. La elsendon finas leterkesta renkontiĝo. Hodiaŭ ni prezentas en ĝi la kanzonon de Maurice Benin “Nur”, kiu devenas el lia KD “In’Spir” eldonita de Vinilkosmo. La aktualaj kaj kulturaj informoj estas samtempe legeblaj kaj aŭskult­eblaj en koncernaj paĝoj de nia paĝo. Interparolo kun nia antaŭ­mikrofona gasto estas aparte aŭskultebla en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”. http://pola-retradio.org/

Tuesday, March 18, 2014

Romano Bolognesi kaj Vito Tornillo, aktivuloj de IFEF estas la gastoj de la 317-a elsendo de la Pola RetRadio: www.pola-retradio.org. La temo de la renkontiĝo estas i.a. la proksimiĝanta  Internacia Kongreso de esperantistaj fervojistoj en la itala San Benedetto del Tronto. En la komenca parto de la varsovia E-elsendo ni referencas al situacio ĉirkaŭ eventoj en Ukrainio. Pliaj temoj estas modernigo de la fakultato de la Pola Filologio en la budapeŝta Universitato. Multiĝo de polaj patroj solece edukantaj infanojn kaj feriado de poloj en 2013 estas temoj, kiujn ni ĉerpis el la pola gazetaro. La sciencan temon ni dediĉas al la pola dormomasko por tiuj, kiujn interesas efika dormo daŭranta de du ĝis tri-kvar horoj diurne, t.e. tag-nokte. Muzike akompanas nin hodiaŭ Kajto per la kanzono “Mia propra trajno” el ilia KD “Lokomotivo rulu nun”. Komencaj aktualaĵoj, scienca informo estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo. En la rubriko “Antaŭ la mikrofono” eblas aŭskulti aparte inter­paprolon kun niaj hodiaŭaj gastoj. http://pola-retradio.org/

Friday, March 14, 2014

Kun Humphrey Tonkin ni interparolas pri la nuna stato de la E-Movado. Komence en la 316-a elsendo de Pola RetRadio ni prezentas kulturkronikon informante pri planata kultura investaĵo en Łazienki-Parko en Varsovio kaj pri disponigitaj al la publiko keloj de la ĉefurba Malnovurba Kvartalo. La felietono dediĉita al la vizitinda loko en Pollando kondukas nin al Zwierzyniec en la orienta Pollando. Informoj el la kulturkroniko kaj la felietono estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en unuopaj rubrikoj de nia paĝo http://pola-retradio.org/

Tuesday, March 11, 2014

En la 315-a E-elsendo de la Pola Retradio aŭdiĝanta la 11-an de marto 2014 ni revenas al literatur­aĵoj. Lige kun la pasinta la 8-an de marto Tago de Virinoj mi memorigas koncize la silueton de Katarzyna Smerczyńska, la naskiĝinta meze de la 19-a jarcento pola montaranino,  kaj fragmenton de ŝia rakonto “La unuaj paŝoj”. Per novaĵo kaj temo el la pola gazetaro ni informas pri Pollando laŭ diversaj rangolistoj kaj pritaksoj. “Canis” estas krome la scienc­bultena novaĵo  pri nova radiografo el Pollando. Informoj  estas paralele legeblaj kaj aŭskult­eblaj pere de rubrikoj de nia paĝo: www.pola-retradio.org. La literaturan elsendon akompanas muzik­citaĵoj el la verko de Witold Kilar – Muziko de la montaro – La Radikoj. http://pola-retradio.org/

Friday, March 7, 2014

Nia ĉi-semajna felietono estas dediĉita al prof. Włodzimierz Sedlak. La komenca programero de la 314-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org reference al la pola gazetaro relevas la demandon de la polaj artverkoj rabitaj kaj perdiĝintaj dum la 2-a modmilito. En E-informoj ni sciigas baze de la Gazetaraj Komunikoj de UEA pri ekspozicio de E-Libro en la Amsterdama Universitato kaj pri progresoj al la 3-a Monda KER-ekzamentago. Leterkesto finas nian vendredan E-elsendon, en kiuni muzike citas el la kazono de bulgara esperantisto Miŝo Zdravev “Printempo”. La felietono pri profesoro Sedlak estas paralele legebla kaj aŭskultebla en niapaĝaro. http://pola-retradio.org/

Tuesday, March 4, 2014

„Klezmerim Sennomaj” kaj ĝia gvidanto Peter Baess estas la gastoj de la 313-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio,org. La interparolo surbendigita dum la lasta Arkones en la pola Poznano estas interplektita  per fragmentoj de la donita tie koncerto. Pro la amplekso de tiu sondokumento la informa parto de la programo estas malapleksa. Ni informas pri aferoj ĉirkaŭ Ukrainio, sekve ni referencas al la unia raporto pri la nuntempaj sklavoj en Eŭropo kaj fine ni informas pri la varsovia Saloneto de Bela Libro. El la pola gazetaro ni elektis temon pri kreskanta pola eksporoto al la Proksima Oriento. Komencaj aktualaĵoj estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la rubriko "novaĵoj". http://pola-retradio.org/