Friday, May 30, 2014

La sonscena raporto pri la 66-a IFEF-Kongreso en San Benedetto del Tronto estas la ĉefprogramero de la 338-a E-elsendo el Varsovio ĉe la adreso: www.pola-retradio.org. Pro tio nia kulturkroniko estas nur unuinforma kaj la leterkesta renkontiĝo ne rilatis al ĉiuj venintaj korespondaĵoj. Auskultu mem, auskultigu aliajn!

Tuesday, May 27, 2014

Informa raporto pri la finiĝinta lastsabate 66-a IFEF-kongreso en San Benedetto del Tronto, Italio, kiun muzike ilustras kanzonoj el ĝia riĉa kultura programo en la plenumo de Grazia Barboni kaj Manuel estas la ĉeftemo de la 337-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Ni prezentas krome la 3-an fragmenton de la romano de la pola Nobel-premiito, Henryk Sienkiewicz “Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof. Komence aŭdiĝas ampleksa informa segmento enhavanta ankaŭ novaĵbultenon dediĉitan al la lastdimanĉaj balotoj al la Eŭropa Parlamento.

Friday, May 23, 2014

La 336-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org entenas la trian kaj la lastan parton de la omaĝa prelego de Humphrey Tonkin lige kun la 90-jariĝo de unu el la plej elstaraj E-poetinoj, Marjorie Boulton. Ĝi estis prezentita dum la 40-a Malferma Tago en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, la 10-an de majo 2014. En la komenca parto de la elsendo la kulturkroniko notas la komenciĝantan rekonstruon de 7 ortodoksaj kirkoj en la orienta Pollando kaj la kulturan kunlaboron de la polaj kaj svedaj studentoj. En nia arkivo ni memorigas vizitindan lokon en Pollando, Wodzisław Śląski.

Tuesday, May 20, 2014

La 2-a parto de la prelego de Humphrey Tonkin omaĝe al 90-a vivjubileo de Marjorie Boulton estas la ĉefa parto de la 335-a varsovia E-elsendo ĉe la adreso: www.pola-retradio.org. Ĝi aŭdiĝis dum la 40-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, la 10-an de majo. Komencaj informoj rilatas al la novaj donitaĵoj pri la eksterlandaj studentoj en Pollando kaj pri la konserviĝanta malemo de poloj rilate enkondukon de la unia valuto. Niaj scienca bulteno traktas inventaĵon de pola junulo, la t.n. serĉhorloĝon por personoj grizaĝaj. La alia temo traktas novajn malkovrojn pri araneoj kaj araneaĵoj. La aktualaĵoj kaj sciencaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj ĉe unuopaj rubrikoj de nia paĝo.

Friday, May 16, 2014

Clay Magalhães, la Konstanta Kongresa Sekretario estas la gasto de la 334-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org dividante la informojn pri siaj aprila/marda vizitoj en la kongres­urboj: Bonaero kaj Lille. Komence de la elsendo aŭdiĝas kulturaj informoj pri Nokto de Muzeoj en Varsovio kaj la sonorilo Johano Paŭlo la 2-a, la unuan fojon eksonoranta la plej proksiman dimanĉon sur Wawel-altaĵo en Krakovo. La E-informoj rilatas al akceptitaj terminologiaj staĝanoj kaj serĉataj staĝanoj de E@I. Fine de la elsendo sekvas leterkesta renkontiĝo. La kulturaj informoj kaj la interparolo troviĝas en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo. Muzike akompanas nin fragmente la unua E-Tango el Svedio.

Tuesday, May 13, 2014

Omaĝe al 90-a vivjubileo de Marjorie Boulton estis dediĉita la prelego de Humphrey Tonkin dum la lastsabata (10.05.2014) Malferma Tago en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo „M. Boulton, poeto fajre kora”. Ni prezentas en nia 333-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ĝian 1-an parton. La komenca informo rilatas al la buĝeto de la Eŭropa Parlamento en 2014, temo el la pola gazetaro traktas eksporton de polaj busoj Solaris al Italio. La scienca temo relevas la influon de elektro- aranĝaĵoj je la birda migrado. Muzike akompanas nun la kanto de Duoble Unu el la KD „Senlimiĝis” – Esti si. La komenca informo kaj scienca temo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en unuopaj rubrikoj de nia paĝo.

Friday, May 9, 2014

Nova turisma atrakciaĵo en la nordokcidenta Pollando kaj felietono pri la urbo Gniew en la pomeria regiono komencas nian 332-an E-elsendon ĉe www.pola-retradio.org. E-informo rilaltas al la muzika konkurso por kiu kontribuojn oni atendas ĝis la fino de majo. En Leterkesto ni traktas lastajn teknikajn problemojn kaj reagojn je niaj literaturaj eroj, laste dediĉitaj al Quo Vadis de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. Muzike akompanas nin Kajto kaj La Perdita Generacio. La turisma informo kaj felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.

Tuesday, May 6, 2014

En la literatura segmento de la 331-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas la 2-a fragmento el la romano de la pola Nobel-premiito Henryk Sienkiewicz “Quo Vadis”, en la E-traduko de Lidia Zamenhof. En la komenca parto de la elsendo niaj informoj referencas al la lasta intervjuo de la Ĝenerala NATO-Sekretario, al la Tagoj de la Pola Kavalerio. Tiun informon ornamas muzikcitaĵo el la pola ulana kanto. Temo el la pola gzetaro levas la demandon de enspezodiferencoj inter kontraktaj kaj etataj laborantoj. Kio kaŭzas, ke en Francio oni konstatas malkreskon de la nombro de kapreoloj eksplikas nia scienca temo. Muzike akompanas nin la ensemblo de la Varsovia Politekniko, kiu por la jubilea UK-1987 pretigis muzikan spektaklon pri la varsovia folkloro. Aktulaĵoj kaj scienca temo estas paralele legebla kaj aŭskultebla en la unuopaj rubrikoj de nia paĝaro. http://pola-retradio.org/

Friday, May 2, 2014

En la 330-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni referencas al la festa komenco de majo en Pollando, do i.a. festata la 2-an de majo Tago de Flago kaj la 3-an de majo la 223-a datreveno de la Konstitucio 1791. La kultur­kroniko rilatas al la ekde morgaŭ funkcionta nova programo en la varsovia Parko de Fontantoj kaj eventoj kadre de la Pola-Turka Jaro. Nia nunsemajna felietono pri koninda polo mallonge traktas la figuron de Michał Wadowita, sciencisto, kiu en 16-a jarcento igis sian naskiĝurbon Wadowice fame konata. Kiel sciate Wadowice nun famas unuavice kiel la naskiĝurbo de Johano Paŭlo la 2-a. Kadre de E-temo ni pludonas la informon pri multaj enretigitaj artikoloj de Scienca Revuo kaj fine ni renkontiĝas en Leterkesto. Kadre de ĝi i.a. ni memorigas la kanton “Ne forgesu min” en la plenumo de Mélanie Prin. Se vi volas pli bone konatiĝi kun ĝiaj vortoj sekvu la adreson: https://www.youtube.com/watch?v=OFKpOaLWucI. En la elsendo kantas krome pri la vigliga efiko de majo Andrzej Tomecki. Informoj de kulturkroniko kaj nia felietono estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la rubrikoj de nia paĝo. http://pola-retradio.org/