Friday, June 27, 2014
Bialowieza Forest troviĝas inter la plej novaj objektoj sur la listo de la Monda Kulturheredaĵo de UNESCO. Nia felietono pri la koninda loko rilatas al la pola parto de Białowieża Praarbarego konata al multaj partoprenintoj de la Universala Kongreso en Bjalistoko. Komence de la 347-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas kulturkroniko, en kiu ni informas pri finiĝanta en Varsovio filmtrarigardo de propagandaj filmoj, korea pikniko okazinta en Varsovio kaj komenciĝinta orgenfestivalo en Leżajsk. E-informo rilatas al la nunjara Pupekspozicio en Japanio, en kiu en 2014 estos reprezentita ankaŭ Esperantujo. Kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas paralele aŭskulteblaj kaj legeblaj ĉe la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.
Wednesday, June 25, 2014
En la literatura segmento de la 345-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas la 5-a fragmento de la romano “Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la traduko de Lidia Zamenhof. En la novaĵoj ni referencas al la lundaj polaj-hispanaj interregistaraj interparoloj kaj al la partopreno de la Pola Instituto en Budapeŝto en la solenado de Nokto de Muzeoj en Hungario. Komenciĝas la feria sezono, sed ĝi ne estos ĝuebla de ĉiuj, kiel sciigis la pola gazetaro. Sciencistoj komencis esplori la sekvadon de fiŝkaptaj ŝipoj de mardbirdoj. Pri parto de iliaj esplorrezultoj ni informas kadre de nia hodiaŭa scienca bulteno. En nia arkivo ni trovis belan maristan kanton, kiu taŭge ornamas kaj ĉi tiun informon kaj la tutan elsendon. Bedaŭrinde ne ni disponas pri donitaĵoj pri ĝia aŭtoro, kantisto kaj ni dankeme akceptos informojn esperante, ke iuj geaŭskultantoj konas ĝin. Aktualaĵoj kaj scienca informo estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj, kio servas al novaj kaj ankoraŭ ne plene spertaj E-parolantoj altigi sian lingvokonon kaj parolkomprenon. Uzu la servon kaj disvastigu ĝin.
Friday, June 20, 2014
Bronisław Malinowski, mondfama etnologo, sociologo kaj antropologo estas la heroo de nia laŭvica felietono el la ciklo “Koninda polo”. En la 344-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas krome kulturkroniko, E-informoj kaj Leterkesto. La felietono kaj informoj de la kulturkroniko estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en rilataj rubrikoj de nia paĝo.
Tuesday, June 17, 2014
Renato Corsetti estas la antaŭmikrofona gasto en la 343-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org dividante la informojn pri la agado de UEA-Komisiono pri Meza Oriento kaj Norda Afriko – MONA. La komenca informa parto rilatas al eventoj en Pollando. En scienca bulteno ni konatiĝas kun la esplorrezultoj de usonaj sciencistoj pri tio, kiel moralon de individuo influas vivo en grupo. Ni ankaŭ informas pri malfidindeco de Vikimedio rilate medicinajn artikolojn. Muzike akompanas nin Mélanie Prin memorigante fragmente la aŭtoran tangon de Lorenzo Tomezzoli. La informoj de la scienca bulteno kaj interpaprolo kun nia antaŭmikrofona gasto troviĝas en unuopaj rubrikoj de nia paĝo.
Głogów, en la sudokcidenta Pollando estas urbo kun riĉa kaj varia historio, pri kiu ni proponas aŭskulti en la 342-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Komence ni informas pri interesa ekspozicio en Varsovio, kiu en la lastaj tagoj memorigis la helpon de francoj tuj post la proklamo de la milita stato en Pollando en la 1981-a jaro. E-informo rilatas al la aŭtuna ekpozicio en la ĉeĥa E-Muzeo en Svitavy kaj serĉataj por ĝi kontribuaj eksponaĵoj. La elsendon finas leterkesta programero. La kulturkronika informo kaj la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la unuopaj rubrikoj de la paĝo.
Wednesday, June 11, 2014
La ŝatantojn de la klasika literaturo en la 341-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org atendas la 4-a fragmento de la romano de la pola Nobel-premiito, Henryk Sienkiewicz “Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof. Komence nia ĉefinformo sciigas, kiel poloj pritaksas siajn ĉefministrojn de la lastaj 25 jaroj. Ĉi-semajne abundas temoj el la pola gazetaro. Ni i.a. legis pri la kampanjo ŝanĝi ĉiujn eneriuzajn registrilojn en Pollando konforme al la unia direktivo, pri la altlerneja kunlaboro inter Pollando kaj Brazilo kaj fine pri kiuj feriolokoj eksterlande poloj rezignas. La scienca bulteno enhavas la informojn pri brilaj kvalitoj de la pola artefarita osto kaj pri ekologia katastrofo minacanta per formorto de multegaj besto- kaj plantospecioj. Muzike akompanas nin la ensemblo Kaj Tiel Plu per sia kanto el la KD eldonita de Vinilkosmo “Sur placen venu vi”. Kiel kutime la tekstoj de la novaĵoj kaj la scienca bulteno estas paralele aŭskulteblaj kaj legeblaj en unuopaj rubikoj de nia paĝo helpante al novaj kaj ankoraŭ ne plene spertaj esperantistoj altigi sian lingvokonon kaj parolkomprenon.
Friday, June 6, 2014
Lime de majo kaj junio en Rybnik en la suda Pollando junaj polaj esperantistoj kun sia instruistino gastigis siajn ĉeĥajn gekolegojn kun ilia instruistino. Kiel pasis ilia estado ni rakontas laŭ la raporto de Teresa Konsek de jaroj instruanta Esperanton en unu el la tieaj elementaj lernejoj. La 340-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org riĉas je kulturaj informoj. Fine ni proponas renkontiĝon en Leterkesto. En la programo kantas infanoj el la lernejo en Rybnik, aŭdighas kanto el la puptetra spektaklo en Esperanto. Kantas ankaŭ Alejandro Cosavella fragmente sian kanzonon „Homarano”.
Informoj de kulturkroniko estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubriko Novaĵoj.
Tuesday, June 3, 2014
Rodica Todor, la prezidantino de IFEF, kun kiu ni interparolis dum la 66-a IFEF-Kongreso en la interparolo kun la redakcio prezentas la plej gravajn taskojn, kiujn nun frontas la Federacio. En la komenco de la 339-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org la ĉefan atenton ni dediĉas al la komenciĝantaj solenaĵoj de la 25-jariĝo de la unuaj parte demokrataj balotoj la 04-an de junio 1989. Ankaŭ temoj de la pola gazetaro rilatas al la temo en la kunteksto de malsamaj pritaksoj de atingaĵoj de ĉi tiu periodo. Nia scienca bulteno estas dediĉita al nova sukceso de bjalistokaj studentoj kaj pri tri novaj fokoj, kiuj komencis ĉe la bordo de Pollando vivon en Baltiko. Muzike akompanas al ni Kajto per sia kanzono “Fajfu, Jen la vivo”. En la unuopaj rurbrikoj de nia paĝo estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj novaĵo kaj sciencaj informoj. En la rubriko “Antaŭ la mikrofono” aŭdiĝas interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto.
Subscribe to:
Posts (Atom)