Friday, November 28, 2014

En la 391-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org nia ĉiusemajna felietono estas dediĉita al Stanisław August Poniatowski, la lasta reĝo de Pollando. Hodiaŭ aŭdiĝas ĝia 2-a kaj la lasta parto. La ideon de la felietono spronis la 250-jariĝo de la kron-ceremonio okazinta la 25-an de novembro en 1794. Komence de la elsendo en la kulturkroniko aŭdiĝas informoj  pri interesa vizitoferto de la Kastelo en Książ (la sudokcidenta Pollando) kaj pri interesa malkovro rilate la unusolan pentraĵon de Leonardo da Vinci, kiu troviĝas en la posedo de Pollando “Damo kun ermeno”. El Slovakio venis la unuaj informoj rilataj al UK en 2016; en Rusio komenciĝis E-kursoj en altlernejo ŝtate agnoskita; en oktobro okazis kongreso de ĉeĥaj esperantistoj. Tio estas niaj E-komunumaj informoj. Fine ni invitas por la leterkesta renkontiĝo, en kiu aŭdiĝas reagoj je sukceso de EDE-Pollando, dank’ al kiu Esperanto ektroviĝis sur la pola listo de la Nemateria Kultura Heredaĵo. La kulturkronikaj informoj kaj la 2-a parto de la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj. En la elsendo muzike akompanas nin la kanto “Samideano” de Eterne Rima  el lia samtitola disko eldonita de Vinikosmo.

Tuesday, November 25, 2014

La 14-a fragmento de la romano “Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof aŭdiĝas en la literatura segmento de la 390-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. En la komenca parto ni informas pri la rifuzo de la Eŭropa Parlamento okupiĝi pri la trapaso de la komunumaj balotoj en Pollando kaj pri la titolo >Polonus bene meritus< por la prezidanto de Bjalistoko, T. Truskolaski. La temo el la pola gazetaro rilatas al rekomendo noti en poŝtelefono la t.n. ICE-numeron, t.e. telefonnumeron de persono nepre kontaktenda kaze de ajna sortobato. La scienc­bultena informo informas pri nova materialo oksigen­absorba aparte utila por plonĝistoj kaj… fajrobrigad­istoj. En la hodiaŭa programo denove aperas GUMI (sintezita vokalojda voĉo) prezentante la kanzonon de Roksmai “Trans la nebulo”. Ĝi estas aĉetebla pere de reta vendejo, ekz. http://www.amazon.com/Trans-La-Nebulo-Feat-Gumi/dp/B00P22FWY0. Ĝi estas trovebla senpage en YouTube per la titolo “Trans la nebulo”.

Friday, November 21, 2014

Esperanto ekde la 20-a de novembro 2014 sur la pola Listo de la Nemateria Kulturheredaĵo estas la ĉefinformo de la 389-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Ĝi aŭdiĝas komence. Nia ĉiusemajna felietono estas dediĉita al Stanisław August Poniatowski, la lasta reĝo de Pollando. Hodiaŭ aŭdiĝas ĝia 1-a parto. La ideon de la felietono spronis la 250-jariĝo de la kron­ceremonio okazinta la 25-an de novembro en 1794. Komence de la elsendo en la kultur­kroniko aŭdiĝas la informo pri interesa ekspozicio de vitraloj en Vroclavo (la sudokcidenta Pollando) kaj kreiĝanta en Kielce (la suda Pollando) Arkivejo de Rakontata Historio. Krome en nia vendreda E-elsendo aŭdiĝas raporto pri la 101-a Japana E-Kongeso okazinta meze de oktobro en la loko Obama. La informoj pri Esperanto en la pola listo de la Nemateria Kulturkeredaĵo kaj tiuj de nia kulturkroniko estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubriko Novaĵoj. Paralele legebla kaj aŭskultebla estas ankaŭ la felietono pri la lasta pola reĝo. En la elsendo aŭdiĝas kanto el la disko “Japanio kantas por paco”.

Tuesday, November 18, 2014

Kun Marc Bavant el Francio ni interparolas en 388-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org pri lia partopreno dum la septembra Interlingvistika Sesio en Poznano kaj la okazinta tiam Interlingvistika Simpozio, ankaŭ pri lia doktoriga disertacio kun kies temo estis ligita lia prelego prezentita dum la Simpozio. La novaĵoj rilatas al la kazo de lingva lezo en Britio de kiu distanciĝis la brita Lidl-filio kaj al la komenciĝinta semestro en la Infana Politekniko de Opole (la suda Pollando). El la pola gazetaro ni elektis temojn pri butikumantaj eksterlandanoj en Pollando kaj pri grandaĝaj pastrokandidatoj. En la scienca bulteno ni informas pri reinstalo de urogaloj en la nord-orienta Pollando kaj pri Africanarium en Vroclavo (la sudokcidenta Pollando). Muzike akompanas nin Jacque Yvart memorigante unu el siaj kantoj de sur la KD „Mia liber’” eldonita de Vinilkosmo. Aktualaĵoj kaj sciencbultenaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la rubriko „Novaĵoj”. Aparte estas ankaŭ aŭdebla la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto.

Friday, November 14, 2014

Nia felietona vizito tra Pollando kondukas al la loko Ćwiklice [cviklice] en la suda Pollando interesa pro la ligna preĝejo el la 15-a jarcento ĵus renovigita post la plaginta ĝin antaŭ 4 jaroj inundo. En la komenco de nia 387-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio aŭdiĝas kulturkroniko kun informoj pri la 50-jariĝina Muzeo de la Jagelona Universitato en Krakovo kaj pri la Palaco sub Terglobo en Ŝĉecino ekde nun servonta ankaŭ al vasta publiko. E-informo rilatas al sukcesoj de TEJO en internacia kunlaboro. La elsendon finas leteresta renkontiĝo, en kiu fragmente ni memorigas dankesprime la kanzonon de Mélanie Prin “Morgaŭ”. La kulturkronikaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la rubriko “Novaĵoj” de nia paĝo. En la rubriko “Felietonoj” aldoniĝas teksto pri Ćwiklice – ankaŭ samtempe aŭdebla kaj legebla.

Tuesday, November 11, 2014

Hodiaŭ ni denove proponas renkonton kun E-literaturo per la 13-a fragmento de la romano “Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. La komenca ampleksa parto de la 386-a E-elsendo ĉe la adreso www.pola-retradio.org ligiĝas laŭteme kun la pasanta hodiaŭ pola Festo de Sendependeco en la 96-a datreveno de ĝia akiro. Krom aktualaĵoj ni prezentas ankaŭ felietonon dediĉitan al Janina Lewandowska, oficiro-piloto, la unusola virino, mortigita fare de NKWD en Katyń en 1940. Aktualaĵoj aldoniĝis al la tekstoj paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la rubriko “Novaĵoj”. En la rubriko “Felietonoj” estas krome aŭskultebla kaj legebla felietono pri Janina Lewandowska. La elsendon akompanas fragmente cititaj porokazaj polaj kantoj kaj komponaĵoj.

Friday, November 7, 2014

Węsiory en la norda Pollando estas vilaĝo nepre vizitinda pro la troviĝantaj tie – laŭ iuj magiefikaj – ŝtonaj cirkloj. Al tiu temo estas dediĉita nia felietono. Komence de la 385-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas tradicia kulturkroniko kun i.a. informoj pri reĝaj rezidejoj senpage viziteblaj en novembro, kio povas esti interesa ankaŭ por esperantistaj tiumonate gastoj en Krakovo kaj Varsovio. E-informoj rilatas al la finnaj amaskomunikilaj eĥoj je la libro de Kalle Kinivilä kaj la nova E-versio de la japana konstitucio. Hodiaŭ denove ni renkontiĝas kadre de la leterkesta rendevuo, kiu aŭdiĝas en la fino de la elsendo. La kulturkronikaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la rubriko “Novaĵoj” de nia paĝo. En la rubriko “Felietonoj” aldoniĝas samtempe aŭdebla kaj legebla teksto de nia felietono pri ŝtonaj cirkloj en Węsiory.

Tuesday, November 4, 2014

Ivan Colling kaj Rita de Moraes el Brazilo, kiuj en septembro finis siajn trijarajn interlingvistikajn studojn en Poznano hodiaŭ estas la gastoj de nia 384 E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. En la komenca, informa parto de la elsendo ni referencas al balotoj en du regionoj de Ukrainio kaj al la finiĝinta en Tatry-montaro (la suda Pollando) nombrado de ĉamoj. La scienca bulteno informas pri la Eŭropaj Tagoj de Birdoj kaj pri la drameca situacio de la sekiĝanta Arala Lago kaj entrepren­iraj paŝoj por ĝin savi. Kiel kutime aktualaĵoj kaj sci­enbultenaj informoj aldoniĝis al la tekstoj paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia elsendopaĝo. En la rubriko “Antaŭ nia mikrofono” estas aparte aŭskultebla interparolo kun niaj antaŭ­mikrofonaj gastoj. Hodiaŭ en nia programo kantas Flavio Fonseca la titolan kanton de la KD kreita kun Geraldo Mattos “Simbiozo”.

Saturday, November 1, 2014

Per la felietono pri la nekropolo de Szczecin [ŝĉecin], rekonita inter la mirlokoj de Pollando ni omaĝas la festatan komence de novembro Tagon de la Mortintoj. Kun ĉi tiu temo estas ligita nia aktualaĵo kaj informoj de la kulturkroniko. Krome en la 383-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org dank’ al informo de nia aŭskultanto el Aŭstrio, Leopold Patek ni informas pri la plej nova kultura objekto de Aŭstrio, Pacmuzeo. En fotogalerio troviĝas foto de nia aŭskultanto ĉe la koncerna objekto. En nia elsendo ni memorigas la kanton de Ramona van Dalsem “Pacon volas ni”. La aktualaĵo kaj kulturkronikaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la rubriko “Novaĵoj” de nia paĝo. En la rubriko “Felietonoj” aldoniĝas same paralele aŭdebla kaj legebla teksto de nia programero dediĉita al la nekropolo de Szczecin (en la nordokcidenta Pollando).