Friday, January 31, 2014

Unu el la vizitindaj urboj de Pollando estas Trzebiatów. En la 304-a E-elsendo ĉe la adreso www.pola-retradio.org ni memorigas nian felietonon al ĝi dediĉitan.  Komence en nia kulturkroniko ni informas pri Grammy-Premio por pola ĵazmuzikisto kaj pri la kultura evento, kiu inaŭguris la 600-jariĝon de la polaj-turkaj diplomatiaj rilatoj, kiu pasas en 2014. Per E-informo ni memorigas pri la nova limdato por IKU-2014 okazonta dum la Bonaera UK, reference al la Gazetaraj Komunikoj de UEA.  Fine de la elsendo tradicie aŭdiĝas la leterkesta programo. En la rubriko “Novaĵoj” estas paralele aŭsulteblaj kaj legeblaj informoj de nia kulturkroniko kaj la felietono pri Trzebiatów. http://pola-retradio.org/ 

Tuesday, January 28, 2014

„Ĉiamen plu” de Perdita Generacio estas unu el la KD-oj kunproduktita kun Vinilkosmo, per kiu en 2013 riĉiĝis nia muzika E-kulturo. Al ĝi kaj al LPG estas dediĉita la nunsemajna muzika elsendo. Komence aŭdiĝas aktualaĵoj, en kiuj ni referencas i.a. al la situacio en Ukrainio kaj la lastlunda omaĝo al la viktimoj de la holokaŭsto. Ni krome informas i.a. pri nova dulingva paĝo de la Instituto pri la Nacia Memoro: www.truthaboutcamps.eu kaj  pri nova Centro de la Pola Lingvo kaj Kulturo funkciigita en Rumanio. En scienca bulteno de la 303-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.com ni informas pri la unua pola glacivino kaj pri la ŝanĝiĝanta dieto de polusaj ursoj. Aktualaĵoj kaj sciencaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo. http://pola-retradio.org/

Friday, January 24, 2014

Ursula Grattapaglia el Bona Espero, Brazilo – konforme al la antaŭanonco – en la dua antaŭ­mikrofona renkontiĝo daŭrigas prezenti informojn pri la  aktuala stato, funkciado kaj planoj de la legendeca Bona Espero. Komence de nia 302-a E-elsendo aŭdiĝas kultur­kroniko, en kiu ni i.a. informas pri elstaraj poloj, kiujn en 2014 oni honoras lige kun iliaj rondciferaj naskiĝdatrevenoj, kaj pri laŭvica – aperinta en Ĉinio – poezivolumeto de Wisława Szymborska, pola literatura Nobel-premiitino. Nia Leterkesto gravaparte estas dediĉita al la venintaj reagoj je la 300-a elsendo de Pola RetRadio en Esperanto. La informoj de la kulturkroniko kaj la 2-a parto de interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto estas jam aŭdeblaj ĉe unuopaj rubrikoj de nia paĝo: www.pola-retradio.org.

Wednesday, January 22, 2014

Ursula Grattapaglia el Bona Espero, Brazilo estas la antaŭ­mikrofona gasto de nia 301-a E-elsendo el Varsovio – www.pola-retradio.org. La temo de la inter­parolo registrita antaŭnelonge en Bona Espero estas ne sole la distingoj de ge-roj Grattapaglia pro ilia socia kaj ekologia laboro, sed ankaŭ kelkaj ŝanĝoj en la funkciado de ĉi tiu grava centro, utiliganta Esperanton. Komencaj aktualaĵoj rilatas al avanco de Pollando en la Rangolisto de Ekonomia Libereco kaj al la plej nova raporto de Oxfam „Laborante por malmultaj”. La scienca informo traktas la manieron reagi je streso en la perspektivo de niaj estontaj san­problemoj. Muzike akompanas en nia marda elsendo Flavio Fonseca kantante la poeziaĵon de Geraldo Mattos „En mia ĝardeno” el ilia komuna KD „Simbiozo”. Novaĵoj, scienca informo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en koncernaj rubrikoj. Ankaŭ la interparolo kun Ursula Grattapaglia estas aŭskultebla en la rubriko “Antaŭ la mikrofono” http://pola-retradio.org/

Friday, January 17, 2014

La 300-a E-elsendo el Varsovio per la felietono pri Krzysztof Arciszewski,  la 17-jarcenta pola konkerinto de la Nova Mondo serve al nederlandanoj malkaŝas i.a. la sekreton, kial Nederlando malgajnis la rivalaldon establiĝi en Brazilo. “Melankolio” el la KD >Tom Jobim en Esperanto< en la plenumo de Alejandro Cosavella kompletigas tem­segmenton ligitan kun Brazilo, kiun en la lastaj semajnoj vizitis Barbara. La jubileo de la Pola RetRadio en Esperanto speguliĝas en nia Leterkesta Rendevuo. Komence la kultur­bulteno informas pri la itala bildstrio dediĉita al Jan Karski, la semajnfinaj koncertoj de la Varsovia Filharmonio omaĝe al Wojciech Kilar kaj la Varsovia koncerto de Stefanos Korkolis lige kun la inaŭguro de la greka prezidanteco en EU. http://pola-retradio.org/

Tuesday, January 14, 2014

Konrad Andrzejczuk oratoris dum la Rejkjavika UK pri la kongresa temo. Ni prezentas en nia 299-a elsendo ĉe www.pola-retradio.org la rilatan sonscenon, per kiu li venkis en la Oratora Konkurso destinita por junaj esperantistoj. En la komenca parto de la elsendo ni informas pri kreskantaj labor­ofertoj en la Interreto, pri eksterlandaj studentoj en Pollando. El pola gazetaro ni eksciis, ke polojn atendas san­pasportoj, ke ĉinoj atendas polan pulvorig­itan lakton. Nia scienca temo eksplikas ŝanĝojn en nia cerbo lige kun matematiko. Elektitaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo. La kanto „Junaj Idealistoj devenas” el la KD de Vinilkosmo Elektronika Kompilo; „Jam temp’ esta” estas kanto el la KD Simbiozo. http://pola-retradio.org/

Friday, January 10, 2014

Fragmenta sonsceno el la renkontiĝo de AERA, tio estas amikoj de la E-lingva Radiofonio dum la Rejkjavika UK aŭdiĝas kadre de la nunsemajna Leterkesto. Komence de la 298-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas kultura informo pri Festivalo de la kristnaskaj kantoj kaj daŭrantaj al ĝi eliminadoj kaj tiukuntekste fragmente aŭdiĝas du polaj kristnaskaj kantoj en la plenumo de Remigiusz Kossakowski kaj la grupo Muzilo. Hodiaŭ ni felietonas krome pri la vizitinda urbo Wałcz kaj pri novaj eldonaĵoj rilataj al Oomoto. http://pola-retradio.org/

Wednesday, January 8, 2014

Birute Rozenfelde el Latvio, unu el la plej novaj Honoraj Membroj de UEA rakontas antaŭ nia mikrofono pri sia esperantisteco, aparte komencoj de la famaj Baltiaj E-Tagoj. En la informa parto de la 297-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni parolas pri Ĉinio kiel atrakcia laborloko, pri stabila grupo de polaj internaŭtoj. Dank’ al temo el la pola gazetaro ni informas pri grandaj inform­kampanjo lige kun eksporto de polaj fruktoj. En la scienca bulteno ni informas pri sukceso de polaj esploristoj, kiuj troviĝas en la libro de TIME kaj pri esplorado de makakoj helpe de…. tabletoj. Muzike akompanas nin ĉina kantistino Ling Phang plenumante popularan polan popolan kanton. http://pola-retradio.org/

Friday, January 3, 2014

Frank Selten el Germanio estas la antaŭ­mikrofona gasto de la unua E-elsendo de la Pola RetRadio en 2014. Kvankam ni memorigas kelkajn E-rilatajn biografiajn informojn de nia gasto ni ĉefe koncentriĝas pri lia kariero de ĵaz­muzikisto de la bando Barrelhouse aŭdigante specimene fragmentojn el ĝia plej lasta KD Creole Spirit. Komence de la 296-a programo ĉe www.pola-retradio.org ni informas pri interesa ekspozicio pri Pilgrimanto de la Jarmilio en Lodzo. Nian felietonon pri koninda polo ni dediĉas al pastro profesoro Michał Heller. La E-informo rilatas al la antaŭnelonge aperintaj E-lingvaj lernolibroj pri fiziko. Kelkaj tekstoj kiel kutime estas paralalele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rilataj paĝo­rubrikoj. http://pola-retradio.org/