Friday, August 29, 2014

Pri la vinproduktado historie kaj aktuale traktas nia nunsemajna felietono pri Pollando. Ĉe la adreso www.pola-retradio.org komence de la 365-a E-elsendo ni prezentas la spekulativadojn pri transpreno de grava posteno fare de pola ĉefministro en la Eŭropa Unio. Decido estas alprenota morgaŭ. Krome aŭdiĝas kulturkroniko kun interesa informo pri la produktata en Pollando filmo dediĉita al elstara nederlanda pentristo V. van Gogh. La programon finas leterkesta renkontiĝo, kiu estas la forumo de opiniinterŝanĝo inter la geaŭskultantoj kaj la Redakcio. Muzike akompans nin slovaka ensemblo Kečka prezentanta unu el slovakaj popolaj kantoj, en kiu vino ne rolas malgravan rolon. La kompaktan diskon „Kantoj de l’ Popolo” eldonis Kava-Pech. Kulturkronika informo kaj felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj ĉe la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.

Tuesday, August 26, 2014

La Bonaera UK denove eĥas en la 364-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Ĉi-foje ni prezentas mesaĝon de UEA-prezidanto, Mark Fettes prezentitan dum speciala kongresa programo destinita por membroj de la Societo Zamenhof partoprenantaj la kongreson. Ĉeokaze ni memorigas, kio estas tiu ĉi aparta financsubtena por UEA fonduso. La elsendon komencas politikaj informoj pri minacaj eventoj en la mondo – ĉefe en Ukrainio kaj en Irako. La fantomanta militminaco eĥas ankaŭ en nia temo el la pola gazetaro. Krome ni informas pri raporto rilata al perforto al virinoj en la Eŭropa Unio kaj pri Lisbono, kiu gajnis en la rivalado de la plej gastamaj turisme landoj en EU. Nia sciencbultena temo rilatas al protektado de alkoj kaj suspendo de la intenco permesi ilin ĉasi. Kelkaj el la informoj de nia hodiaŭa elsendo estas jam paralele aŭskulteblaj kaj legeblaj ĉe nia elsendoplatformo ĉe la rubriko novaĵoj kaj sciencaj informoj.

Monday, August 25, 2014

Felietono el la ciklo Konindaj Poloj denove aŭdiĝas en la 363-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Ĝi estas dediĉita al la pioniraj likvigintoj de oksigeno kaj azoto, profesoroj Karol Olszewski kaj Zygmunt Wróblewski. La programon inaŭguras kultur­kronika informo pri Mondaj Tagoj de Muziko, kiuj okazos en Vroclavo. EE-informoj rilatas al novaj honoraj membroj de UMEA kaj baldaŭaj eventoj en la pola Poznano. En Leterkesto – en kiu aŭdiĝas fragmento el la nacia vespero de la Bonaera UK – ni ĉefe reagas je komentoj pri niaj kongres­rilataj son­materialoj. La komenca informo kaj felietono estas jam paralele aŭskult­eblaj kaj legeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.

Saturday, August 16, 2014

La ŝtata kaj religia festo samtage festataj la 15-an de aŭgusto en Pollando estas la ĉeftemo de la 261-a E-lsendo ĉe www.pola-retradio.org. Post ili sekvas aktuala novaĵbulteno. Dum la Solena Inaŭguro de la 99-a UK en Bonaero kantis LKK-ano Nicolas Aloisio. Hodiaŭ ni memorigas la plenumitan tiam de li kanton el la repertuaro de Ĵomart kaj Nataŝa. E-informo rilatas al nova ESF-stabano por la laboro en la nordamerikaj universitataj medioj. La elsendon fermas la unua postkongresa Leterkesto.

Tuesday, August 12, 2014

La 3-a kaj la lasta parto de la sonscenoj pri la Solena Fermo de la 99-a UK en Bonaero konsistigas la enhavon de la 360-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Komence de la elsendo ni informas pri la feriado 2014 organizata de Caritas Polska. La scienca temo estas dediĉita al la efikado de vinberoj je nia vidkapablo. La informa parto de la elsendo estas paralele legebla kaj aŭskultebla ĉe la rubrikoj novaĵoj kaj sciencaj informoj.