Sunday, September 28, 2014

Suso Moinhos en Hispanio estas la antaŭmikrofona gasto de la 373-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Ni interparolas i.a. pri lia vizito en Poznano lige kun la laŭvica kurso de Interlingvistikaj Studoj, interlingvistika simpozio kaj ARKONES dum li prelegas pri la situacio de la galega lingvo. Komence de la programo la kultura kroniko traktas la retrovon de historia milithakilo sur la kampo de la kontraŭteŭtona batalo ĉe Grunwald en 1410 kaj Unesko-decidon, ke en 2016 Vroclavo (la sudokcidenta urbo de Pollando) estos Monda Urbo de Libro. Nia felietono proksimigas la rangoliston de wp.pl pri la 15 plej vizitindaj lokoj en Pollando. La informoj kaj la felietono estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rilataj rubrikoj de nia paĝo. Ankaŭ la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto estas aparte aŭdebla en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”.

Tuesday, September 23, 2014

Leandro Abrahão el Brazilo estas la antaŭmikrofona gasto de la 372-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Li dividas siajn impresojn pri la unua UK, kiun li partoprenis en Bonaero. En la komenca parto de la elsendo ni notas la alvenon de la astronomia aŭtuno en la norda hemisfero. Pri veninta aŭtuno kantas la kvarteto Beltono. Temo el la pola gazetaro traktas la fenomenon de ĉiam pli longa kunvidado de eŭropaj junuloj en la gepatra hejmo. Kiel botokso negative influas emocian evoluon de junaj personoj ni klarigas en la scienca bulteno. En la fino de la elsendo aŭdiĝas la 10-a fragmento de la romano “Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. Aktualaĵo, scienca temo kaj interparolo estas aŭskulteblaj en unuopaj rubrikoj de nia paĝo. Aktualaĵo kaj scienca temo estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj.

Tuesday, September 16, 2014

En Poznano jam ĉi-semajne komenciĝas la laŭvica trijara kurso de Interlingvistikaj Studoj. En nia 370-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni prezentas kompletigajn informojn pri ilia programo, sponsorado kaj kunlaboro kun la organizantoj de Artaj Konfrontoj en Esperanto en 2-a parto de nia interparolo kun d-ino Ilona Koutny. Krome nia antaŭmikrofona gasto estas brazila ĵurnalisto, nia aŭskultanto Fabio Monteiro renkontita en Bonaero. La hodiaŭaj aktualaĵoj rilatas al la klopodoj de la eŭropuniaj landoj, inkluzive de Pollando trovi novajn vendomerkatojn por fruktoj kaj legomoj post la enkonduko de la importa embargo de Rusio je tiuj produktoj fone de la konflikto kun Ukrainio. En la kunteksto de tiu ĉi konflikto ni informas pri kreskanta subteno de poloj por soldatrekrutigado. Nia scienca bulteno traktas la signifon de cetacoj por la funkciado de ekosistemo. Alia temo rilatas al la esploroj elmontrantaj, ke hundoj – same kiel homoj – estas estaĵoj ĵaluzaj. Aktualaĵoj kaj temoj de la scienca bulteno estas samtempe aŭskulteblaj kaj legeblaj en la rubriko Novaĵoj kaj Scienaj Informoj. Aparte ni prezentas ankaŭ interparolon kun nia brazila gasto en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”. Hodiaŭ muzike akompanas nin Olivier Tzaut per la meksika kanto “La Rajdanto” devenanta el la disko “Karnavaleto”.

Sunday, September 14, 2014

En la 369-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni gastigas antaŭmikrofone d-inon Ilona Koutny lige kun la komenciĝonta post kelkaj tagoj nova 3-jara kurso de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano kaj okazonta post ĝi Interlingvistika Seminario. Komence de la programo aŭdiĝas kulturaj informoj Fine ni proponas leterkestan renkontiĝon. La informoj kaj felietono estas paralele aŭskulteblaj kaj legeblaj en la unuopaj rubrikoj de la paĝo. Aparte – en la koncerna rubriko – estas aŭdebla la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto. Hodiaŭ muzike akompanis nin Grazia Barboni kun la kanto de De André „Amo alvenas, am’ iras for”, en Leterkesto aŭdiĝis „La bosko fraksena” en la plenumo de la hispana Kvaropo Sinkopo

Tuesday, September 9, 2014

Denove en la marda programo ni proponas renkontiĝon kun la E-literaturo prezentante la 9-an fragmenton de la tradukita de Lidia Zamenhof romano de Henryk Sienkiewicz “Quo Vadis”. Pasintsemajne en la kanada Kalgario okazis interesa konferenco dediĉita al lingvopolitiko kaj lingvoplanado kun partopreno de UEA-prezidanto Mark Fettes kaj tri membroj de CED. En nia hodiaŭa programo vi trovas la raportan informon pri tiu evento. Komence de la 368-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org vi trovas aktualaĵojn i.a. pri la kreskanta nombro de la urboloĝantoj en la mondo kaj pri la bona loko de la Tatry-montara Nacia Parko inter 30 plej bonaj en la mondo. En Scienca Bulteno ni infomas pri la influo de pezoperdo je dormolongo kaj psika komforto. Alia temo rilatas al negativa influo de karbodioksido je fiŝoj vivantaj en grandaj kolonioj. Muzike ni memorigas la varsovian kanton en Esperanto en la plenumo de la ensemblo de la Varsovia Politekniko. Aktualaĵoj kaj temoj de la scienca bulteno estas paralele aŭskulteblaj kaj legeblaj en la rubriko Novaĵoj kaj Scienaj Informoj.

Sunday, September 7, 2014

Dank’ al programpropono de nia aŭskultantino Andrea Schmidt el Germanio ni felietonis pasintsemajne pri la vinproduktado en Pollando. Hodiaŭ Andrea, kiun ni renkontis antaŭ la somera periodo en la itala San Benedetto del Tronto estas la antaŭmikrofona gasto de nia Leterkesta programero. Komence de la 367-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas kulturkroniko. Sekve E-informo memorigas pri la novembra KAEST-konferenco dediĉita al “Arkivoj kaj bibliotekoj – kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon”. Hodiaŭ en la elsendo aŭdiĝas iom pli da muziko. Fragmente ni aŭdigas polan soldatan amkanton, filmmuzikon por la kinobildo “Per fajro kaj glavo”. Kantas ankaŭ la ne plu ekzistanta slovaka grupo “Team”. Kulturaj informoj estas samtempe aŭskulteblaj kaj legeblaj en la novaĵrubriko de nia paĝo.Ankaŭ la interparolo kun nia gasto estas aparte aŭdebla en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”.

Tuesday, September 2, 2014

Rogener Pavinski, la redaktoro de “Kontakto” estas la antaŭmikrofona gasto de la 366-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. La temo de nia interparolo estas la semajnfine publikigitaj rezultoj de la 1-a Muzika Konkurso. Ili estas konsulteblaj ĉe kontakto.tejo.org. En la komencaj aktualaĵoj ni referencas al la novaj nomumoj en la Eŭropa Konsilio, kiuj inkluzivas ankaŭ la polan ĉefministron Donald Tusk. Ni informas ankaŭ pri solenaĵoj de la 75-a datreveno de la 2-a mondmilito ĉe Westerplatte, kiujn partoprenis i.a. la pola kaj la germana prezidentoj. Pasintsemajne en Gdansko okazis la 15-a Internacia Festivalo de Sukceno, pri kiu evento ni parolas sekve. La scienbultena temo koncernas rilaton inter televidrigardado kaj risko de tro frua morto. La aktualaĵoj, felietono, scienca informo estas paralele aŭskulteblaj kaj legeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo. Ankaŭ la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto estas aŭskultebla aparte en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”.