Wednesday, April 29, 2015

Reference al la 42-a Malferma Tago en Roterdamo ni prezentas sonscenon pri la Libroservaj Novaĵoj, kiujn prezentis dum ĝi Ionel Onet. Ĉe www.pola-retradio.org en la komenco de la 434-a E-elsendo el Varsovio ni referencas al la tragika tertremo en Nepalo kaj pola helpo al la damaĝitoj, ni informas pri la morto de Władysław Bartoszewski, i.a. distingita per Medalo de Toleremo fare de Zamenhof-Fondumo. Kroma informo rilatas al la finiĝonta morgaŭ omeĝekspozicio honore al 96 viktimoj de la aviadila katastrofo apud Smolensk antaŭ 5 jaroj. La temo el la pola gazetaro rilatas al dulingvaj lernejoj en la loko Kielce. En scienca bulteno ni konigas esplorojn pri la evoluiga rolo de laŭta tekstolegado al infanoj kaj pri la efiko de la basaj sonoj por estingi incendion. Muzike akompanas nin Amindaj per fragmento de sia kanto “Lasu la malĝojon flugi” el ilia KD eldonita en 2011 fare de Vinilkosmo. La informoj de la novaĵeldono kaj scienca bulteno estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj. La sonsceno pri Libroservaj Aktualaĵoj estas aparte aŭskultebla en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”.

Friday, April 24, 2015

Muzeoj de fervojo en Pollando estas ĉe www.pola-retradio.org la temo de nia felietono pri vizitinda Pollando. Tiu felietono estas interplektita per belaj kantofragmentoj de Kajto pri fervojo el ilia KD “Lokomotivo rulu nun” (Rulu nun, Antentu, Montaraj reloj, Ĉuk, ĉuk, ĉuk…, Fajfu, jen la vivo).  Komence de la 433-a E-elsendo en la kulturkroniko ni informas pri sukcesa restaŭro de ligna preĝejo de s-ta Anna en la loko Zaklików kaj pri la 10-jariĝo de la pola segmento de la pilgrimitinero de s-ta Jakobo. La E-media informo rilatas al la esperantigita teksto de LVB dediĉita al la kampanjo de Sanorganizo dediĉita al la inspektado kaj kontrolado de nutroĉeno. Rigardu la ligon: http://www.paivanetto.com.br/index.php/esp/artigo?cm=98864&cs=100&utm_source=Email&utm_medium=personal&utm_campaign=expansao.  Fine de la elsendo aŭdiĝas Leterkesto. Kulturkronikaj informoj kaj  la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.

Friday, April 17, 2015

Pastro prelato Marceli Godlewski, kiu i.a. savis Wanda Zamenhof kaj ŝian filon el la varsovia getto estas la heroo de nia felietono el la ciklo konindaj poloj. Komence de la 431a E-elsendo (www.pola-retradio.org) en la kultur­kroniko ni informas pri impona pola ekspozicio en Pekino kaj pri laŭvica ekspozicio de Tamara Łempicka en Italio. Kadre de la E-movada segmento de la vendreda elsendo Paulo Sergio Viana el Brazilo raportas pri vigle renaskiĝ­antaj BEL-Konferencoj. Ni krome informas pri la lasta eldono de la Premio Cigno. Fine de la elsendo Flavio Fonseca memorigas la kanton Jam temp’ esta por verdera’ el la kunaŭtora KD prilaborita kun Geraldo Mattos “Simbiozo”. kultur­kronikaj informoj, ankaŭ la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.

Wednesday, April 15, 2015

La antaŭmikrofona gasto de la 430-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org estas Claude Nourmont, havanta en la Lilla LKK multajn respondecojn, i.a. pri teatraj spektakloj. Pri ili, pri iuj planoj ligitaj kun prelegoj rilataj al Francio kaj ekspozicioj ni interparolas en la hodiaŭa renkontiĝo. Nia aktualaĵo el Pollando rilatas al kritikaj voĉoj pri la lastaj (2014) komunumaj balotoj antaŭdate de la nunjaraj prezidentaj kaj parlamentaj. En scienca bulteno ni donas la atenton al la kampanjo de WWF koncerne endanĝerigitajn baltikajn mamulojn el la ordo de cetacoj. Krome ni parolas pri esploroj rilataj al la kvanto de plasto en oceanoj. Muzike akompanas nin Ĵak Le Puil kantante pri “Maro kaj Klifo”. La kanzono devenas el lia lasta KD eldonita de Vinilkosmo “Sen elizi’”. Novaĵo, sciencaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo. Ankaŭ la interparolo kun Claude Nourmont pri la unuavice teatra oferto de la 100a UK estas aŭdebla aparte en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”.

Saturday, April 11, 2015

En la 429-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni proponas kadre de la felietonoj el la ciklo “Vizitinda Pollando” viziton sur la montopinto Sankta Kruco, de kiu deriviĝas la nomo de la tuta montoĉeno en la suda parto de la centra Pollando. La komenca kulturkroniko alportas informojn pri omaĝa monero dediĉita al papo Johano Paŭlo la 2-a kaj pri nova itinero en Hispanio Tereziana atendanta ankaŭ polojn. Antaŭ la kulturkroniko ni notas informe la 5-an datrevenon de la kraŝo de la pola registara aviadilo apud Smolensko, en kiu pereis 96 personoj. Nia E-informo rilatas al la aktivadoj de Hispana E-Federacio kadre de la Jaro M60 kaj ĝia kontakto kun Unesko-klubo en Madrido. Fine aŭdiĝas la leterkesta programero, en kiu ni i.a. notas la 2-jariĝon de nia redakcia retejo kaj dankas al la martaj subtenantoj. Fragmente ni memorigas la kanton “Ne forgesu min” en la plenumo de Mélanie Prin. La porokaza kaj kulturkronikaj informoj, ankaŭ la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.

Wednesday, April 8, 2015

La 428-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org entenas literaturan segmenton kun laŭvica fragmento de la romano “Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. En informa parto ni parolas pri ekonomiaj sukcesoj de la pola mebloeksporto kaj de la firmao Zortrax. La scienca bulteno referencas al la esploroj pri ambiciaj unuenaskitaj infanoj kaj pri la kreskanta objektiva ĉarmo sekve de eldrinko de vinkaliko. En la hodiaŭa programo kanzonon proksiman al ĉies koro, kanzonon por patrino kantas Remigiusz Kossakowski. La informoj de la novaĵeldono kaj scienca bulteno estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj.

Wednesday, April 1, 2015

La 31-an de marto finiĝas la 2-a favorpreza aliĝperiodo al la 100-a UK en Lillo. Kuntekste de tiu informo en la 426-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni prezentas interparolon kun LKK-respondeculinoj pri ĝia ekskursa programo. Detaloj pri ekskursoj troviĝas en la paĝo: http://www.lve-esperanto.org/lille2015/eo/kongreso/programo/ekskursoj-tuttagaj.htm. Ili troviĝas ankaŭ en la 2-a Bulteno, sed ja estas tute aparte sprone aŭdi pri la preparlaboroj flanke de la respondeculoj mem Katja B. kaj Armelle P. La lasta Palma Dimanĉo inaŭguris la periodon de Granda aŭ Sankta Semajno. Niaj aktualaĵoj do rilatas al tiu temo kaj ni informas i.a. pri relative nova fenomeno, kiu estas Nokto de Pekkonfesejoj. Gilowice estis nur unu el la lokoj, kie lastdimanĉe okazis la rivalado por la plej belaj Paskaj Palmoj, lastlunde aliflanke okazis interesa koncerto, komence de aprilo aperonta surdiske “Popola Rekviemo”. Pasko ligiĝas kun multaj diversaj kutimoj tra la tuta Pollando, pri interesa ekspozicio “Pasko en Mazovio” en la proksima al Varsovio loko ni informos sekve. Nia scienca bulteno rilatas al la kreiĝanta histobanko en la loko Olsztyn (la nordorienta Pollando) kaj al interesaj esploroj pri komunikado de orangutanoj. Muzike akompanas nin kun gurdo Nikolin’ per sia kanzono pri Parizo. Novaĵinformoj kaj sciencaj temoj estas ankaŭ paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo. Ankaŭ la interparolo kun LKK-respondeculinoj pri ekskursa programo estas aŭdebla aparte en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”.