Friday, May 29, 2015

Elbląg-kanalo, la hidroteknika miraklo, unu el la plej grandaj turismaj atrakciaĵoj de Pollando estas la temo de nia felietono pri Vizitinda Pollando en la 443-a E-elendo ĉe www.pola-retradio.org. En kultur­kroniko ni informas pri la plej nova sonorilego “Mieszko kaj Dobrawa” muldita omaĝe al la 1050-a datreveno de la bapto de Pollando. E-informoj rilatas al solenado de M60 en Jokohamo kaj funkcianta en la andaluzia Ejea de los Caballeros E-ekspozicio. Fine aŭdiĝas la leterkesta programero. Muzike ni memorigas la kanton de Nadia Figueiredo “La floraj violoj de la dezerto”. Aktualaĵoj, la kultur­kronika informo kaj  la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.

Tuesday, May 26, 2015

En la antaŭmikrofona renkontiĝo kun Maciej Jaskot ni interparolas pri diferencoj en la konceptoj rilatantaj al la parolata lingvo. Ĉu sola kono de vortosignifoj egalas al reciproka interkompreno, kio estas lingvokodo? Unuvorte ni interparolas pri la lingvofenomenoj, kiujn ni ĉiutage frontas. Komence de la 442-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni informas pri la rezultoj de la prezidentaj balotoj en Pollando, kiujn gajnis Andrzej Duda, pri la problemo de polaj 6-jaruloj, kiuj ekde la nova lernojaro devige frekventos lernejojn, pri la lingvoinstruado en la varmia vojevodio. Lingvolernado kiel cerbogimnastiko estas la temo de nia scienca bulteno. La informoj de la novaĵbulteno kaj de la scienca bulteno estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj. Ankaŭ la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto aŭdiĝas aparte en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”. Muzike akompanas nin hodiaŭ ĉina kantistio Ling Phang per la kanzono “Katjuŝka”.

Friday, May 22, 2015

Jaro Montevideo 60 en la E-gazetaro estas la temo de nia trarigardo en la 441-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Ni donas la atenton al la francaj “Gazeto Esperanto” kaj “le monde de Esperanto”, la japana “La revuo Orienta” kaj la plej nova E-periodaĵo “Svisa Espero”. En la komenca kulturkroniko ni informas pri la entreprenitaj klopodoj, ke la loko Sankta Kruco en Pollando (pri kiu ni felietonis en aprilo) estu rekonita kiel historimonumento. La alia temo koncernas Pupteatran Festivalon en Bjalistoko, kiu okazos en junio 2015. E-informoj rilatas al la partopreno de UEA en la Monda Eduka Forumo en Koreio kaj planata Mezorienta Kunveno 2016. En la fino aŭdiĝas leterkesta programero. La kultur­kronikaj informoj kaj  la Trarigardo de la E-gazetaro estas samtempe legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.

Tuesday, May 19, 2015

La 440-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org entenas la laŭvican fragmenton de la romano “Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. En la komenca informa parto ni referencas al la ideo de la kvota dislokado de enmigrantoj venantaj al la suda Eŭropo en la unuopaj uniaj landoj. Ni informas pri la espero de kelkdeko da siriaj kristanaj familioj esperantaj trovi rifuĝejon en Pollando. La temo el la pola gazetaro rilatas al la enspezoj de polaj enmigrantoj en aliaj uniaj landoj. Ĉu la Interreto elĉerpos baldaŭ siajn eblojn? Pri tio ni informas en la Scienca Bulteno. La informoj de la novaĵeldono kaj scienca bulteno estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj. En la elsendo pri Elspezoj kantas Eterne Rima. Temas pri lanto el la KD La Rap’.

Saturday, May 16, 2015

Nia felietono pri koninda polo estas dediĉita al Władysław Bartoszewski, la mortinta fine de aprilo pola historiisto, diplomato, verkisto, ĵurnalisto, socia aganto, politikisto, diplomato, kiu i.a. troviĝis en la Honora Komitato de la Bjalistoka UK en 2009. Komence de la 439-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni konfirmas, ke kiel la plej bela arkitektura konstruaĵo en Eŭropo en 2015 estis rekonita Filharmonio de Szczecin (la nordokcidenta Pollando), ni informas pri la virtuala Enciklopedio de la pola regiono Varmio kaj Mazurio en la nordorienta Pollando. Ni informas pri la sabata Nokto de Muzeoj. Dank’ al Rosa Lopez la E-temo enhavas raportan informon pri la Valencia kaj Hispana E-kongresoj okazintaj komence de majo. Fine aŭdiĝas tradicia Leterkesto. La kultur­kronikaj informoj kaj  la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj. Per fragmento de la kanzono “Estu Feliĉaj” akompanas nin Jonny M. Temas pri kanzono el lia KD Regestilo, eldonita de Vinilkosmo.

Wednesday, May 13, 2015

La antaŭmikrofona gasto, Osmo Buller, la Ĝenerala Direktoro de UEA rakontas pri sia vizito en Vjetnamio, kiu ligiĝis kun la solenado de la 40a datreveno de la finiĝo de la vjetnama milito. En la komenco de la 438-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni informas pri la rezultoj de la lastdimanĉaj prezidentaj balotoj en Pollando, pri raporto koncernanta la situacion de polaj grizaĝuloj. La scienca temo estas dediĉita al sciencaj esploroj pri la efikado de vifio je la viva organismo. La informoj de la novaĵbulteno kaj de la scienca bulteno estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj. Ankaŭ la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto aŭdiĝas aparte en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”. Muzike akompanas nin hodiaŭ “Tutmonda muziko” per sia kanzono “Ne paŝu for’”.

Monday, May 11, 2015

Nieborów kaj Arkadia estas la lokoj, al kiuj ni invitas per la nunsemajna felietono pri Vizitindaj Lokoj. Komence de la 437a E-elsendo el Varsovio ni referencas al la pasanta la 8an de majo 2015 70a datreveno de la finiĝo de la 2a mondmilito. Ĉi-tiun informon akompanas citaĵo el la kanto de Katarzyna Gaertner kaj Ernest Bryll „Revenos knaboj el milito…..”. En la kultur­kroniko ni informas pri la ĵus disponigita muzeo de Żaboklicki-vilao en la varsovia ZOO-ĝardeno, en kiu saviĝis dummilite ĉirkaŭ 100 judoj. Krome ni informas pri la venont­semajna festivalo de Wojciech Kilar en Gorzów. Ni citas el la komponaĵo de Kilar „Montarana danco”. Nia felietono pri vizitinda Pollando kondukas al Nieborów kaj Arkadia en la centra Pollando. Ne leterkesto, sed interparolo kun Michał Kozicki el Poznań-Universtato de Adam Mickiewicz finas la lastan ĉi-semajne E-elsendon. La kultur­kronikaj informoj kaj  la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.

Tuesday, May 5, 2015

Kun nia finna aŭskultanto Jorma Ahomäki ni interparolas pri kelkaj libroj de la eldonejo Kava-Pech, kiuj apartenas al liaj ŝatataj legaĵoj. Ni memorigas ĉe-okaze du slovakajn popolajn kantojn el la eldonita de Kava-Pech KD Kantoj de l’ Popolo – “Helruĝan pomon” kaj “Ho, acer’”. Komence de la 436 E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org en novaĵoj ni informas pri la sepultaj solenaĵoj de Władysław Bartoszewski, pri du nunjaraj jubileoj en la pola Tatry-montaro, pri subakva hotelo kreiĝonta en la nordo de Pollando kaj sukceso de poloj en la kavalira turniro en Malbork. Temo el la pola gazetaro estas dediĉita al esploroj pri la elmigrado de junaj poloj. En scienca bulteno ni informas pri interesa eksperimento pri tio, ke kromdormo povas pozitive influi la memoron. La informoj de novaĵbulteno kaj de la scienca bulteno estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj. Ankaŭ la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto aŭdiĝas aparte en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”.

Saturday, May 2, 2015

Jan Danysz estas la heroo de nia felietono pri koninda polo. Komence de la 435-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas kulturkroniko, en kiu ni informas pri impona ekspozicio de skulptaĵoj de Igor Mitoraj en Pietrasanta, Italio, pri ekspozicio de hispanaj desegnistoj en Krakovo kaj pri inaŭgurota venontmonate Silezia Muzeo en Katowice. Nia E-komunuma informo rilatas al la kultura evento Mazara 2015. Fine de la elsendo aŭdiĝas Leterkesto. Muzike akompanas nin la grupo Kaj Tiel Plu per fragmento de la kanto „La Violonisto” el la KD „Surplacen venu vi” eldonita de Vinilkosmo. Kulturkronikaj informoj kaj  la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.