Friday, July 31, 2015

La sonsceno en la 464-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org referencas al la marda kongresa tago. Ni prezentas la programkontribuon de prof. d-ro Duncan Charters en la programo de Tago de Lernado  „Kiel plej efike lerni Esperanton kaj aliajn lingvojn”.

Wednesday, July 29, 2015

La 463-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org enhavas la unuan parton de raporto pri la ekskursa vizito en Bulonjo ĉe Maro por solenaĵo omaĝanta la unuan E-kongreson okazintan en ĉi tiu urbo antaŭ 110 jaroj.

Tuesday, July 28, 2015

La prikongresa raporto en la 462-a E-elsendo enhavas kelkajn sonscenojn kaj komentojn pri la lunda kongresa semajno. Pri la unua Aŭtora Duohoro ni interparolas kun Jukka Pietiläinen, ni prezentas krome interesan intervenon de Barabara Despiney el la lunda seminarieto pri Unesko 70-jara – kiu historie referencas ankaŭ al la kunlaboro de UEA kun ĉi tiu organizaĵo. Fine interesan sonscenon ni registris ĉe la kongresa DX-ula stacio.

Monday, July 27, 2015

La raporto el la 100-a UK en Lillo ĉe www.pol-retradio.org en la 461-a E-elsendo enhavas kelkajn sonscenojn el la Solena Inaŭguro, kaj sonspecimenon el la impona Nacia Vespero kun bonvenigaj vortoj de Giganto en ĝin enkondukanta kaj komune plenumita kanto el la fino de la spektaklo gvidita de La Kompanoj.

Sunday, July 26, 2015

En la 460-a elsendo enhavanta la duan raporton el la 100-a UK de Esperanto en Lillo  troviĝas la retrorigardaj sonkontribuoj al la kongreslaboroj de KKS, Clay Magelhaes, UEA-Prezidanto, Mark Fettes kaj la estrarano pri scienca kaj faka agado Jose Antonio Vergara.

Friday, July 24, 2015

Laŭvicajn 8 el 16 ravaj lokoj kandidatiĝantaj por la titolo Nova Mirloko de Pollando ni prezentas en la 459-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Sed la hodiaŭa programo enhavas programerojn ne nur registritajn en Varsovio, sed ankaŭ en Lillo, kie jam troviĝas viaj raportistoj Barbara, Milada kaj Krystyna. Ni do dividas kun vi kelkajn unuajn impresojn el la kongresurbo de la 100-a UK, ni citas el la letero de nia kanada aŭskultanto Bruce Crisp pri atendoj ligitaj kun nia raportado el Lillo. Milada prezentas la unuan faskon de la patronoj de la kongressalonoj. En nia programo kantas hodiaŭ E-kanton fama franca kantisto Max Roy Carrouges. La paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj fragmentoj de nia elsendo aperos ĉe nia paĝo post la kongresa tempo.

Thursday, July 23, 2015

La 21-an de Julio 2015 jam la 28-a fragmento de “Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof konsistigas la literaturan segmenton de la 458-a elsendo ĉe la adreso: www.pola-retradio.org. Nian informan parton malfermas raporto pri la laborekspluatado en la Eŭropa Unio kaj ankaŭ pri la preferoj de poloj rilate kosmetikaĵojn. La sciencbultena temo rilatas al la civilizacispuroj en glaciboraĵoj en Antarkto kaj Gronlando. La informoj de la novaĵbulteno kaj de la scienca bulteno estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj. En la etoson de la 100-a UK enkondukas nin post kelka paŭzo denove Georgo Handzlik.

Saturday, July 18, 2015

8 el 16 ravaj lokoj kandidatiĝantaj por la titolo Nova Mirloko de Pollando ni prezentas en la 457-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Nia kulturkronika informo rilatas al la funkcianta dum la tuta feria periodo eduka programo celita al infanoj en la Muzeo de Pola Elmigrintaro en Gdynia (la norda Pollando). La E-informoj koncernas la nunjaran eldonon de Internacia Kongresa Universitato kaj kandidatojn por la posteno de nova Ĝenerala Direktoro de UEA. La antaŭkongresa Leterkesto enhavas kelkajn gravajn informojn por ĉiuj niaj aŭskultantoj, kiuj partoprenos la Universalan Kongreson de Esperanto en Lillo kaj ŝatos renkontiĝi kun reprezentantoj de nia Redakcio dum la Movada Foiro kaj Renkontiĝo de la Aŭskultantoj de la E-Radiofonio. En la kongresan etoson enkondukas nin kanto de Ramona van Dalsem. Ni notas krome, ke la prezentita pasintsemajne en nia programo “Papilia Tango” kantata de Mélanie Prin estas jam spektebla kun kanzonvortoj en YouTube: https://www.youtube.com/watch?v=TmnYuly7eHw. Ekzistas ankaŭ la alia videaĵo de la sama tango prilaborita de hispana esperantisto ĉe https://www.youtube.com/watch?v=uhoXIvt34t4. Informoj pri kandidatoj por la titolo nova Mirloko de Pollando kaj la kultur­kronika informo estas paralele legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.

Tuesday, July 14, 2015

La temo de nia hodiaŭa interparolo kun Maciej Jaskot estas la okazinta malfruprintempe en Pollando konferenco, kies ĉeftemo estis la neceso de bona, korekta kono de la gepatra lingvo fare de infanoj kaj junuloj en la alproprigado de fremdaj lingvoj. Nian ĉi-semajnan sciencan temon ni dediĉas al la konfirmita hodiaŭ ekzisto de pentokvanto, kiun antaŭvidis pola sciencisto Michał Praszałowicz. En la komencaj aktualaĵoj de la 456-a E-elsendo el Varsovio ĉe www.pola-retradio.org ni informas pri akcepto fare de Greklando de kondiĉoj ebligantaj ricevi novan helpofaskon de la Unio. Ankaŭ pri la projekto de la pola prezidento-elektito revenigi la malnovan emerituran aĝon. Ni informas ankaŭ pri la aŭkciota en Lillo unika letero de Ludoviko Zamenhof el 1908 (http://www.uea.org/aktuale/komunikoj/2015/Unika-Zamenhof-letero-auxkciata-rete). La informoj de la novaĵbulteno kaj de la scienca bulteno estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj. Ankaŭ la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto aŭdiĝas aparte en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”. Hodiaŭ muzike akompanis nin fragmente la komponaĵo el la KD de Jim Petit “Karma” – La voko de la vento.

Friday, July 10, 2015

Denove en nia vendreda programo ni proponas enrigardi la E-gazetaron, ĉi-foje temas pri Norvega Esperantisto (3/2015), La Revuo Orienta (6/2015),Juna Amiko (2/2015), Informilo por Interlingvistoj (1-2/2015). En la 455-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org komence kulturkronike ni notas interesan ekspozicion en Varsovio dediĉitan al la japana arto en la polaj kolektoj; La elsendon finas leterkesta renkontiĝo, en kiu ni i.a. informas pri novaj sonmaterialoj akompanitaj per paralele legeblaj tekstoj, kio aparte gravas en la parola parktiko kaj trejniĝo. Ĉe nia paĝo troviĝas jam diverslongaj kaj laŭteme variaj studmaterialoj: 394 novaĵoj, 86 felietonoj, 143 sciencaj informoj kaj krome aŭdeblaj eksterelsende 61 interparoloj, intervjuoj kaj sonscenoj. Kaj krome la plej novan kanton de Lorenzo Tomezzoli kaj Gilbert Drigon “Papilian Tangon” kantas Mélanie Prin. Trarigardo de la E-gazetaro kaj kultur­kronika informo estas paralele legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.

Tuesday, July 7, 2015

La 27-a fragmento de “Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof konsistigas la literaturan segmenton de la 454-a elsendo ĉe la adreso: www.pola-retradio.org. Nian komencan, informan parton malfermas informo rilatanta al la sekvoj de la dimanĉa referendumo en Greklando. Ni informas krome pri malkreskanta loĝantaro de polaj urboj, aliflanke pri kreskanta nombro de turistoj en Pollando. La sciencbultena temo rilatas al la protekta efiko de la muzikaŭskulto. Muzike akompanas nin hodiaŭ Andrzej Tomecki invitante al promeno tra la varsovia Malnourba Kvartalo. La informoj de la novaĵbulteno kaj de la scienca bulteno estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj.

Saturday, July 4, 2015

Post 8 jaroj ni revizitas la polan urbon Puławy (en la orienta Pollando), kiel lokon nepre vizitindan. En la 453-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org en la komenco referencante al aktualaj eventoj ni informas pri tio, kiel Caritas helpas en la somera ripozo de polaj infanoj kaj gejunuloj. Ni alrigardas ankaŭ Greklandon antaŭ la dimanĉa referendumo. La kulturkronika informo rilatas al la prezentita programo de la pola urbo Vroclavo (la sudokcidenta Pollando), kiu en 2016 estos kultura ĉefurbo de Eŭropo. La E-informoj koncernas novajn E-eldonaĵojn – belartan esearon, eldonitan de UEA kaj poezivolumon de Wisława Szymborska, eldonitan de Bjalistoka E-Societo kun la Podlaĥia Libraro. Tiu ĉi libro aperas en la serio de UEA “Oriento-Okcidento”. En nia programo kantas hodiaŭ Andreo kaj Nata Berce. Temas pri la kanzono “Kion do faru ni”. Felietono, aktualaĵoj la kultur­kronika informo estas paralele legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.