Friday, January 30, 2015

La heroo de la nunsemajna felietono pri koninda polo estas Witold Pilecki, libervola malliberigito kaj organizanto de la rezistmovado en la germana koncentrejo Auschwitz dum la 2-a mondmilito (i.a. http://www.pilecki.ipn.gov.pl/). Komence de la 409-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas kulturkroniko kun informoj pri la jubileo de la Muzika Akademio en Poznano kaj pri la kreiĝanta en Szczecin artgalerio de la eŭropa arto. Nia E-movada informo rilatas al la okazonta kadre de la UK en Lillo Esperantologia Konferenco, kiun organizas Orlando Raola. Fine ni proponas renkontiĝon en la leterkesta programero. La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj. Uzu kaj diskonigu ĉi tiun servon unuavice inter viaj lingvolernantoj, krome ankaŭ inter viaj klubaj aŭ grupaj konatoj, kiuj ne havas ankoraŭ kuraĝon paroli Esperanton.

Tuesday, January 27, 2015

Joel Ericson el Svedio – juna sveda esperantisto, la unuafoja partoprenanto en la pola E-aranĝo – estas la antaŭmikrofona gasto de la 408-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Niaj hodiaŭaj aktualaĵoj estas dupartaj. Komence aŭdiĝas mallongaj informoj pri la plej aktualaj eventoj, inter kiuj la datreveno de la liberigo de la germanaj koncentrejoj Auschwitz kaj Auschwitz-Birkenau okupas la ĉefan lokon. Sekve ni informas pri malfondo de la Silezia Societo kaj pri la plej granda pola karitata organizo Caritas Polska, kiu nunjare festas jubileon. Sciencbultena temo estas dediĉita al hormone aktivaj substancoj aldonataj al kosmetikaĵoj, medikamentoj, purigaj substancoj kaj pakumoj. Sub la siglo EDC ili estas konataj kiel substancoj perturbantaj hormonprocezojn. Porokaze ni prezentas fragmente kanton “Auschwitz”, kiun kantas Emanuele Rovere, same fragmente ni aŭskultas muzikon el la KD “Karma” de Jim Petit kaj kompreneble muzikas por ni ankaŭ Joel Ericson. Novaĵoj, scienca temo kaj interparolo aŭdiĝas krome eksterelsende en unuopaj rubrikoj de nia paĝo. La tekstoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj.

Saturday, January 24, 2015

Ĉi-vendrede en la 407-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org Jorma Ahomäki el Finnlando prezentas recenzon pri la aperinta en 2014 libro “Esploro kaj Dokumentado” de Ivo Lapenna, aperinta lige kun la 60-jariĝo de la unua Unesko-rezolucio pri Esperanto. Ni notas ankaŭ kun profunda bedaŭro la forpason de la elstara figuro de la nederlanda kaj universala E-movado kaj komunumo, Hans Bakker. En la komenca kulturkroniko ni referencas al la 70-jariĝo de la unua en la postmilita Pollando pupteatro kaj informas pri Vistulo. La plej granda pola rivero estos aŭtune la honora gasto de la Festivalo de Luaro en Francio. En la fino aŭdiĝas leterkesta programero. La kulturkronikaj informoj kaj recenzo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj. En la programo ni aŭdigas fragmente la muzikon el la KD-oj “Esperanto” kaj “Regestilo” de Jonny M.

Tuesday, January 20, 2015

La antaŭmikrofona gasto en la 406-a E-elsendo el Varsovio estas Babak Soriush el Irano, unu el la novaj studentoj de la Interlingistikaj Studoj en Poznano. Krome ĉe la adreso www.pola-retradio.org aŭdiĝas la 17-a fragmento de la romano “Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. En la komenca informa parto ni superrigardas mallonge la lastajn eventojn en Pollando: vintrajn feriojn de lernantoj, finalon de la kantkonkurso pri la plej bona plenumo de la kristnaskaj kantoj, eksterlande – la semajnfinajn protestreagojn kontraŭ la francaj mokdesegnaĵoj pri Mahometo. Krome ni informas pri kreiĝanta en Pollando boato kun hibrida motoro, kaj pri tio, ke Pollando volas resti lando sen GMO. Nia sciencbultena temo traktas pri formikoj, el kiuj unu dekono havas komunajn radikojn. Muzike akompanas nin mallonge Anna Osmakowicz. Fragmente aŭdiĝas “Nova Jaro”, kanto de Martin kaj La Talpoj el ilia lasta KD eldonita de Vinilkosmo “Superbazaro”. Du novaĵoj, scienca temo kaj interparolo aŭdiĝas ankaŭ eksterelsende en unuopaj rubrikoj de nia paĝo. La tekstoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj.

Friday, January 16, 2015

La Cisterciana Abatejo en Lubiąż (la sudokcidenta Pollando) estas laŭvica vizitinda loko, kun kiu konatiĝi viziti felietone ni invitas en la 405-a E-elsendo el Varsovio ĉe la adreso www.pola-retradio.org. Pliaj informoj pri la loko estas konsulteblaj ĉe: http://www.fundacjalubiaz.org.pl/galeriaa/. En la kulturkroniko ni informas pri daŭranta renovigado de franciskana biblioteko en Krakovo kaj pri muzeo kreiĝinta en la postindustria loko en Tarnów. Nia E-movada informo memorigas pri la proksimiĝanta limdato anonci kontribuojn por la nunjara eldono de IKU kadre de la jubilea UK en Lillo. Fine de la elsendo aŭdiĝas leterkesta forumo. La kulturkronikaj informoj kaj la la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.

Wednesday, January 14, 2015

La antaŭmikrofona gasto de la 404-a E-elsendo el Varsovio estas Pascal Dubourg Glatigny, kun kiu ni interparolas pri lia prelego dum la lasta ARKONES. Ĝi estis dediĉita al francaj koncentrejoj lige kun la aperinta en 2014 libro, kiu enhavas ankaŭ E-veftojn pro ĝia heroo, kiu estas Jaume Grau Casas. Komence ni referencas al polaj amaskomunikiloj rilate la lastajn eventojn en Francio. Krome ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas informo pri komenciĝonta akadamia kunlaboro inter la pola kaj ĉeĥa altlernejoj pri studoj dediĉitaj al germanologio kaj la Centra Eŭropo. La temo de la scienca bulteno koncernas la kreiĝantan brumapon de Baltiko. La informo pri la altlerneja kunlaboro, scienca temo kaj la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto aŭdiĝas ankaŭ eksterelsende en unuopaj rubrikoj de nia paĝo. La tekstoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj.

Friday, January 9, 2015

En 403-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org nian felietonon pri koninda polo ni dediĉas al Jan Długosz, elstara pola historiisto, diplomato, patro de la polahistoriografio kaj heraldiko. La komenca kulturkroniko prezentas informojn pri du el polaj kulturcentroj multnombre vizititaj en 2014 kaj pri bitigo de la eksponaĵoj de la varsovia Nacia Muzeo. E-movade ni informas pri la forpaso de la eksa UEA-prezidanto Kep Enderby. Fine de la elsendo ni invitas al la leterkesta rendevuo. La kulturkronikaj informoj kaj la la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.

Wednesday, January 7, 2015

En la 402-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni gastigas Roland Belkorpa, prezidanton de Junularo Esperantista Brita renkontitan en Poznano,  kun kiu ni interparolas pri lia vojo al Esperanto, al la E-komunumo kaj liaj aŭtoraj planoj. La 6-an de januaro en multaj landoj oni solenas Epifanion, ankaŭ ni en Pollando. Pri la relative nova kutimo tiuokaze, la publikaj Adorparadoj de la Tri Reĝoj ni rakontas komence. Sevas kultur­kronika informo pri nova kapelo en la salminejo en Wieliczka, dediĉita al Johano Paŭlo la 2-a. Scienca temo traktas interesajn planojn de Zoo-ĝardeno en Płock (la norda Pollando). Fine ni anoncas la publikigitajn rezultojn de la zagreba literatura konkurso, al kiu patronecas Ivo Ratković. El la kristnaska muzika repertuaro ni memorigas kantojn de la pola grupo “Muzilanoj” kaj de la nederlanda “Akordo”. La informoj de la elsendo estas aparte legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la rubrikoj “Novaĵoj” kaj “Sciencaj informoj”. En la rubriko “Antaŭ la mikrofono” aŭdiĝas la interparolo kun nia antaŭ­mikrofona gasto.

Saturday, January 3, 2015

La jarŝanga festoperiodo estis/as la okazo por interŝanĝo de multaj bondeziroj Kristnaskaj kaj Novjaraj. Tiu temo dominas en nia Leterkesto, sed ĝojigas nin ankaŭ komentaj leteroj. Komence de la 401-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio ni rerigardas, kiel la Novan Jaron 2015 bonvenigis poloj kaj ni informas, kio en la komenciĝanta jaro estos laŭ politologoj la plej grava en Pollando. Kio estas la plej grava por la E-komunumo kaj movado elstarigas prezidanto de UEA, Mark Fettes. Kun multaj citaĵoj ni prezentas lian mesaĝon, kies plena teksto kiel Gazetara Komuniko de UEA estas legebla ĉe www.uea.org. La festa periodo estas aparte ĉarma por infanoj. Multaj el Pollando sendube havos la eblecon pluĝui la etoson en la unusola en Pollando Muzeo de Ludiloj. Muzike akompanas nin bondezira kanto el la KD „Vinilkosmo kompil’ 2” kaj kanteto „Bela rideto” en la plenumo de la ensemblo Tintilo. La komencaj kaj kulturkronika informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskult­eblaj ĉe nia paĝo en la rubrikoj Novaĵoj.