Friday, February 27, 2015

Nia ĉi-semajna felietono “antaŭ­printempe 2015” traktas pri la vigliĝanta naturo en Pollando kaj revenantaj cikonioj. En la kulturoniko ni informas pri la reago de la Ĝenerala Unesko-direktoro, Irina Bokova je la barbarecaj kulturdetruoj en Mosulo, Irano; pri Honora Legio por la pola direktisto Antoni Wit kaj pri nova artgalerio en Krakovo. La E-movadaj informoj en la 417-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org rilatas al serĉado de kandidatoj por la posteno de la Ĝenerala Direktoro de UEA kaj al organizata de ILEI 3-a Tutmonda Kolokvo pri Instruado. En la fino aŭdiĝas leterkestas programero. La kultur­kronikaj informoj kaj la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.

Friday, February 20, 2015

La komenca ĉefinformo de la 415-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org estas la porokaza mesaĝo de la Ĝenerala Direktoro de Unesko, Irina Bokowa lige kun la sabata Tago de la Gepatra Lingvo. En la sekvanta kultura kroniko ni informas pri interesa ekspozicio en la sudorienta Pollando ligita kun la funkciantaj en la regiono vitrofandejoj, pri trezoro de antaŭ 3 kaj duona mil jaroj retrovita ankaŭ en la sama regiono. La omaĝobelisko al pola poeto Kazimierz Przerwa-Tetmajer [kazimjeŝ pŝerva-tetmajer] estas la okazo memorigi iun el liaj poeziaĵoj en la traduko de Antoni Grabowski. Per la nekrologa rememoro ni adiaŭas Honoran Membron de UEA kaj de la Kanada E-Asocio, Steven T. Norwall. Fine aŭdiĝas tradicia Leterkesto. La kulturkronikaj informoj estas samtempe legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la rubrikoj Novaĵoj. Bonvolu uzi kaj diskonigi ĉi tiun servon unuavice inter lingvo­lernantoj, krome ankaŭ inter klubaj aŭ grupaj konatoj, kiuj ne havas ankoraŭ kuraĝon paroli Esperanton.

Wednesday, February 18, 2015

Flo Martorell estas la antaŭmikrofona gasto de la 414-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org malkaŝante iun el la novaĵoj de la spektala programo de la 100-a UK en Lillo. Temas pri Malferma Artista Scenejo (MAS), kiu i.a. helpos prepari pli kvalitan Internacian Artan Vesperon (IAV). En la informa parto komence de la elsendo aŭdiĝas aktualaĵoj pri polaj junuloj elektantaj eksterlandajn studojn kaj pri Varsovio kaj Krakovo inter vizitindaj urboj de la mondo. En la pola gazetaro ni legis por vi pri prezo, kiun pagas la orientaj regionoj de Pollando pro elmigrado de poloj kaj pri sovaĝaj bestoj, kiuj ne sole estas admirindaj, sed kiuj kaŭzas ankaŭ gravajn perdojn por la mastrumado. Scienca bulteno traktas pri la vespertoj en ilia plej granda vintrumejo en la loko Międzyrzec kaj pri Siluro. Muzike ni elektis la kanton de Martin kaj La Talpoj, kiuj kantas sian kanton “Kie vi estas”, kiu troviĝas en ilia lasta KS “Superbazaro” eldonita de Vinilkosmo. Aktualaĵoj, sciencbultenaj informoj estas legeblaj aŭ aŭskulteblaj samtempe en la rubriko Novaĵoj. La interparolo kun Flo Martorell estas ankaŭ aparte aŭskultebla en la rubriko Antaŭ la mikrofono.

Sunday, February 15, 2015

Karolina Lanckoroński estas la ĉefheroo de la felietono pri koninda polo en la 413-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. En la komenca kulturoniko ni informas pri la 100-jara jubileo de la Nacia Filharmonio en Łódź kaj pri laŭvica pola urbo, Szczecin kies loĝantoj povas konatiĝi kun la bildo de Rembrandt “Mizerikorda Samaritano”. La E-movadaj informoj rilatas al la premio por prof. Federico Gobbo veninta el Seulo kaj al la impona radia reklamkampanjo pri Esperanto antaŭ nova studenta sesio en Hungario. Mallonga leterkesta renkontiĝo – en kiu aŭdiĝas fragmente la kanto de Kapriol’ “Jen forira moment’” el la KD eldonita pasintjare de Vinilkosmo – finas la elsendon. La kulturkronika informo kaj la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.

Tuesday, February 10, 2015

La laŭvica fragmento de Quo Vadis de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof estas la ĉefa programero en la 412-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. En la komenca, informa parto ni alrigardas eventojn en la mondo apartan atenton donante al la debato „Pollando fronte al minacoj ligitaj kun islama radikalismo”, okazinta semajnfine en Varsovio. En la temo el la pola gazetaro ni referencas al la starpunkto de OECD pri klerigaj reformoj en Pollando. En la scienca bulteno ni donas atenton al la apartaj proprecoj de tibetaj anseroj flugantaj super Himalajo. Hodiaŭ muzike akompanas nin Ĵak Le Puil per la fragmente prezentata kanzono “Al virino” el lia KD Sen elizi’ eldonita pasintjare de Vinilkosmo. La informoj de la elsendo estas samtempe legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la rubrikoj “Novaĵoj” kaj “Sciencaj informoj”.

Sunday, February 8, 2015

Per la nunsemajna felietono ni invitas al la loko en la sudokcidenta Pollando dum jarcentoj ligita kun la orminado t.e. la loko Złotoryja kaj la tiea orminejo Aurelia. En la komenco de la 411-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org nia kultur­kronika informo rilatas al la bitigitaj kolektoj de la Universitata Biblioteko en Vroclavo nun disponig­itaj publike. La E-movada informo traktas la bezonojn de la kataluna Biblioteko-Arkivo Petro Nuez. Fine ni proponas renkontiĝon en la leterkesta programero, en kiu i.a. pri literaturaj elsendoj en nia programo ni interparolas kun nia hispana aŭskultanto Suso Moinhos. La kulturkronika informo kaj la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj. Uzu kaj diskonigu ĉi tiun servon unuavice inter lingvo­lernantoj, krome ankaŭ inter klubaj aŭ grupaj konatoj, kiuj ne havas ankoraŭ kuraĝon paroli Esperanton.

Friday, February 6, 2015

En Pollando daŭras studenta ekzamena sesio. Tiukuntekste ni interparolas kun d-ro Maciej Jaskot, kiu estas ne sole universitata lekcianto, sed ankaŭ studento pri la ukraina lingvo. Komence en la 410-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org en informa parto ni parolas pri la klopodoj de la nova greka registaro persisti sur la vojo de reformoj kaj atendoj pri tio de germanaj politikistoj. Ni notas la forpason de germana prezidento tre meritiĝinta por la pola-germana dialogo kaj ankaŭ la enpostenigon de la nova itala prezidento. Ekonomia informo rilatas al konstruata en Pollando ŝipo por universitato en Gotenburgo. Temoj el la pola gazetaro koncernas kreskon de pola eksporto al Svedio kaj laboremon de poloj semajnfine. Kion eblas ekscii analizante niajn ŝatosignojn en Facebook-profilo tion klarigas la scienc-teknika temo. En la programo akompanas nin la kanto de Feri Floro “Galopante”. Ekonomia aktualaĵo, scienca temo kaj interparolo aŭdiĝas krome ekster­elsende en unuopaj rubrikoj de nia paĝo. La tekstoj estas paralele legeblaj kaj aŭskult­eblaj.