Sunday, March 29, 2015

En la 425-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ĉi-semajne ni proponas laŭvican legendon ligitan kun Varsovio, pri terura Bazyliszek, kies rigardo ŝtonigadis homojn. Komence en nia kulturkroniko ni informas pri la 2-a Festivalo de la Pasiona Muziko en Szcecin (la nordokcidenta Pollando), pri ekspozicio kaj aŭkcio de i.a. paskaj ovoj en Lodzo kaj pri la Paskolunda tradicio de pilgrimoj al Emaus nur por viroj. Muzike ni akompanas la informojn per fragmentoj de la Pasiona Lamentado, kiu en la varsovia preĝejo de Sankta Kruco estas praktikata dum Karesmo ekde 1704-a jaro. La E-komunumaj informoj rilatas al la nuna stato de UEA-membraro kaj la 15-a Printempa Renkontiĝo en Hanojo. La kulturkronikaj informoj kaj la legendo pri Bazyliszek estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.

Friday, March 27, 2015

En la 425-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ĉi-semajne ni proponas laŭvican legendon ligitan kun Varsovio, pri terura Bazyliszek, kies rigardo ŝtonigadis homojn. Komence en nia kulturkroniko ni informas pri la 2-a Festivalo de la Pasiona Muziko en Szcecin (la nordokcidenta Pollando), pri ekspozicio kaj aŭkcio de i.a. paskaj ovoj en Lodzo kaj pri la Paskolunda tradicio de pilgrimoj al Emaus nur por viroj. Muzike ni akompanas la informojn per fragmentoj de la Pasiona Lamentado, kiu en la varsovia preĝejo de Sankta Kruco estas praktikata dum Karesmo ekde 1704-a jaro. La E-komunumaj informoj rilatas al la nuna stato de UEA-membraro kaj la 15-a Printempa Renkontiĝo en Hanojo. La kulturkronikaj informoj kaj la legendo pri Bazyliszek estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.

Tuesday, March 24, 2015

En la 424-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni denove proponas literaturan segmenton kaj en ĝi laŭvican fragmenton de la romano “Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. En ampleksa informa parto eĥas mallonge lastaj eventoj sur la internacia areno (Britio rilate la islamistan minacon, Obama pri la eldiro de Netanjahu, Korea-ĉina-japana renkontiĝo en Seulo). Sekve ni informas pri defendopreteco de poloj, ilia malfavoro rilate enkondukon de la unia valuto kaj pri kresko de geedziĝoj en Pollando. Nia temo el la gazetaro samtempe rilatas al la sciencistaj esploroj pri la vora efiko de fremdaj specioj enkondukataj en novajn ekosistemojn infomante pri ĉi-rilataj leĝaj solvoj en Eŭropo. Tiun temon eblas samteme legi kaj aŭskulti en la rubriko Sciencaj Informoj. La informoj el la lando estas same paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubriko Novaĵoj. En la hodiaŭa elsendo ni memorigas la kanton de Jacques Yvart “Geamantoj sur la verda benk’”el lia unua KD eldonita de Vinilkosmo.

Saturday, March 21, 2015

En la 423-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni proponas felietonon el la ciklo pri konindaj poloj, 9-persona Ulm-familio, kiu per sia vivo pagis la klopodojn savi judojn kontraŭ certa germana ekstermo dum la 2-a mondmilito. La komenca kulturkroniko alportas informojn pri Krakovo kaj Vroclavo en la Pariza Librofoiro kaj pri nova centro de la japana sporto kaj kulturo en Lodzo. E-komunume ni referencas al la pasonta dimanĉe Monda Tago de Akvo kaj Esperantlingva mesaĝo tiuokaze de Ligo de Bona Volo: http://www.paivanetto.com/index.php/esp/artigo?cm=98816&cs=100&utm_source=Personal&utm_medium=email&utm_campaign=expansao. Ĉu nur du aŭ eble tri orienttimoranoj povos gasti dum la someraj E-eventoj en Eŭropo? Jen la sekva temo kaj fine informo pri la plej nova libro de HORI Jasuo el Japanio kun poemoj pri la lasta granda katastrofo en ĉi tiu lando. Fine aŭdiĝas Leterkesto. La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj. Printempon ni bonvenigas en la akompano de samtema kanzono de Miŝo Zdravev.

Wednesday, March 18, 2015

La lastaj numeroj de Esperantolehti, Norvega Esperantisto, Eŭropa Bulteno, Informilo por Interlingvistoj, Juna Amiko kaj Kontakto speguliĝas en la “Trarigardo de la E-Gazetaro” de la 422-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. En la komenca parto ni informas pri la rezolucio de la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo pri persekutado de kristanoj en Eŭropo, pri studenta iniciato koncerne polan lingvon sen krudaĵoj kaj pri daŭranta Semajno de Cerbo. La temo el la pola gazetaro traktas statistikaĵojn pri kreskantaj memmortigoj en Pollando. La scienca bulteno klarigas, kio kaŭzas la kolorŝanĝon de kameleonoj. Muzike akompanas ni Grazia Barboni kantante el sia KD la E-italan version de la kanzono de De Andre “Amo alvenas, amo iras for’”. La informoj de la elsendo estas paralele legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la rubrikoj “Novaĵoj” kaj “Sciencaj informoj”. Trarigardo de la E-gazetaro same en la rubriko “Felietonoj”.

Friday, March 13, 2015

En la 421-a E E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni proponas kadre de la felietonoj el la ciklo “Vizitnda Pollando” viziton en la loko Uniejów en la centra Pollando. La komenca kulturoniko alportas informojn pri novaj restaŭraj laboroj en Krakovo kaj pri samurajaj kirasoj kreiĝantaj en Pollando. E-komunume ni referencas al la solenaĵo en la Universitato de Amsterdamo, dum kiu la estro de ĝia Katedro pri Interlingvistiko kaj Esperantoa, profesoro Federico Gobbo prezentis sian trilingvan inaŭguran paroladon. Ĝi estis registrita kaj estas libere konsultebla ĉe http://webcolleges.uva.nl/Mediasite/Play/07e441552184440382b6734a1551f4091d. Ni informas ankaŭ pri la aliĝostato al la 100-a UK en Lillo, kiu superis jam du mil personojn. Fine aŭdiĝas la leterkesta programero. La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.

Friday, March 6, 2015

La felietono en la 419-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org estas dediĉita al elstara pola fiziologo, malkovrinto i.a. de adrealinto Nikodem Napoleon Cybulski. En la komenca kulturoniko ni informas pri la nomumo de la nova konstruaĵo de la Filharmonio en Szczecin inter aliaj arkitektura objektoj por la premio de Mies van der Rohe kaj pri interesa ekspozicio en la Muzeo en Włocławek, kiu al la vasta publiko prezentas siajn neceamikajn kolektaĵojn. Sekve ni prezentas interparolon kun Maciej Jaskot. Ĝia temo estis spronita de nia brazila aŭskultanto Leonardo rimarkinta, ke en flua esperantlingva konversacio enŝoviĝis vorto el la lingvo hispana. Maciek klarigas kaŭzojn de tiaj lingvaj misoj. Fine tradicie ni proponas Leterkeston, en kiu i.a. fregmente kantas La Perdita Generacio „Pluku ne la florojn”. La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.