Tuesday, June 30, 2015

Kun Konrad Andrzejuk, la sekretario de la estraro de Zamenhof-fondumo en Bjalistoko, kiu estas la antaŭmikrofona gasto de la 452-a E-elsendo, ni interparolas pri la laboroj efektivigitaj en 2014 kaj 2015. Komence en aktualaĵoj ni infomas pri la kriza situacio en Greklando; ni prezentas pritakson de la pola socio pri la laboro de la reganta koalicio kaj prezidento. Temo el la pola gazetaro koncernas raporton pri laborsatisfakcio en la landoj de la Eŭropa Unio. Sciencbultena temo rilatas al la fizika diferenco en la cerbokonstruo depende de tio ĉu temas pri t.n. emocia aŭ racia cerbo. Muzike akompanas nin hodiaŭ fragmentoj el Bjalistokaj Prezentaĵoj registritaj en la tempo de la Bjalistoka UK. La informoj de la novaĵbulteno kaj de la scienca bulteno estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj. Ankaŭ la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto aŭdiĝas aparte en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”.

Friday, June 26, 2015

Jan Potocki, la heroo de nia felietono pri koninda polo troviĝas inter polaj figuroj sur la nunjara listo de datrevenoj aŭspiciataj de Unesko, lige kun lia 200-a mortodatrevno. En nia 451-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni komence referencas al la politika situacio en la mondo kaj teroristaj atakoj en Francio, Tunezio kaj Kuvajto, al la decido disloki 60 mil enmigrantojn en ĉiuj landoj de la EU. En la kultura parto krom la felietono aŭdiĝas ankaŭ informo pri omaĝo al pola nacia heroo, Tadeusz Kościuszko en la finna Turku. Per E-informoj ni adiaŭas meritiĝintan litovan esperantiston Antanas Mekys kaj informas pri la 31-a eldono de Arkones okazonta en septembro en Poznano. La programon finas leterkesta programero. Felietono kaj la kultur­kronika informo estas samteme legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.

Wednesday, June 24, 2015

La 26-a fragmento de la romano “Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof konsistigas la literaturan segmenton de la 450-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Krome ni memorigas la polan ensemblon “Niaj bardoj”, kiu en sia repertuaro havis ankaŭ poezion de Julio Baghy. Komence ni informas pri la finiĝinta konkurso “Galicja Vitis” kaj el la pola gazetaro aŭdiĝas informo pri la valoro de hejma. La sciencbultena temo koncernas la demandon, ĉu komputiloj anstataŭigos homojn? La informoj de la novaĵeldono kaj scienca bulteno estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj.

Friday, June 19, 2015

Tri novaj ĝardenoj disponigitaj al la publiko kaj turistoj en Varsovio, Krakovo kaj Sandomierz [sandomjeŝ] estas la temo de nia programero Vizitinda Pollando. Komence de la 449-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni informas pri interesa projekto “Plurkultura Pola Respubliko en la epoko de reĝo Sigismundo Aŭgusto” kaj ĝia ĉefcelo - esploroj pri la famaj arasoj (reĝaj murtapiŝoj) el la Reĝa Kastelo en Krakovo. E-informoj rilatas al la ekspozicio de la rumana literaturo en Esperanto kadre de la librofestivalo “AXIS LIBRI” en Galaco, Rumanio, kaj al la unutaga staĝo en Burgundio. La kultur­kronika informo kaj la teksto pri Vizitinda Pollando estas paralele legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.

Wednesday, June 17, 2015

La antaŭmikrofona renkontiĝo kun Maciej Jaskot estas dediĉita al la nunjara la 5-a jam olimpiko, alivorte konkurso pri la hispana lingvo por mezlernejanoj en Pollando. En la komenco de la 448-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni informas pri daŭra negativa rilato de poloj al eŭro, pri sukceso de polaj pakaĵkestoj ankaŭ eksterlande kaj granda plantokampanjo en la okcidenta Pollando. Sciencbultena temo traktas la negativan influon de homa infrastrukturo je la natura ĉasinstinkto de pumoj. La informoj de la novaĵbulteno kaj de la scienca bulteno estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj. Ankaŭ la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto aŭdiĝas aparte en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”. Muzike akompanas nin hodiaŭ la ensemblo “Kaj Tiel Plu”. Ni memorigas fragmente ĝian kanton “La aventuro” el la KD eldonita de Vinilkosmo “Plaĉas al mi”.

Friday, June 12, 2015

Denove en la 447-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni proponas enrigardi la E-gazetojn. Ĉi-foje temas pri la lastaj numeroj de “Kontakto” kaj “Esperanto en Azio”. Nia kultur­kronika informo rilatas al la projekto “Poloj en Islando”. E-movade ni sciigas laŭ la Gazetaraj Komunikoj de UEA pri la nuna stato de UEA-membraro. Fine aŭdiĝas leterkesta programero. La kultur­kronika informo kaj  la Trarigardo de la E-gazetaro estas samtempe legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj. Muzike akompanas nun Amindaj el Kubo per sia kanto el sia unua KD eldonita de Vinilkosmo.

Wednesday, June 10, 2015

La forpasinta lastsabate Jiří Patera estis unu el la plej fidelaj kaj longdaŭraj aŭskultantoj de la E-Redakcio de Pola Radio. Li estis ankaŭ elstara ĉeha esperantisto, honora membro de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Apartajn meritojn li notis sur la redaktora kaj literatura kampoj. Omaĝante lian memoron en porokaza programero ni referencas al lia lasta letero al la redakcio, ni prezentas lian recenzon pri la ĉeĥa libro dediĉita al Peter Ginz, kaj ni rememorigas fragmente nian lastan antaŭmikrofonan interparolon el 2009. En la komenco de la 446-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni informas pri la unuaj renkontiĝoj de la prezidento-elektito Andrzej Duda kun eksterlandaj politikistoj. Temoj el la pola gazetaro rilatas al butikumado de orientaj najbaroj en Pollando en 2014 kaj al aktuala demografia bildo de la lando. Sciencbultena informo rilatas al la kreiĝanta centro de protona terapio. La informoj de la novaĵbulteno kaj de la scienca bulteno estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj.

Friday, June 5, 2015

La mortinta antaŭ pli ol 700 jaroj arkiepiskopo Jakub Świnka, kiu grave kontribuis al la altigo de la pola konscio estas la heroo de nia felietono pri koninda polo. Komence de la 445-a E-elendo ĉe www.pola-retradio.org ni prezentas kulturkronikan informon pri la identigita nur pasintjare originala desegnaĵo de Camille Pissarro en la Nacia Muzeo en Poznano. Post la felietono aŭdiĝas laŭvica kulturkronika informo pri preparoj al impona ekspozicio ligita kun pasonta venontjare 1050-a datreveno de la bapto de Pollando. E-informoj rilatas al distingo de pola esperantistino Halina Kuropatnicka-Salamon. La programon finas la leterkesta programero. Felietono kaj la kultur­kronikaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj. En nia elsendo ni prezentas fragmente kanzonon de Ĵele el ŝia KD “Sentokaoso”.

Wednesday, June 3, 2015

La 25-a fragmento de la romano “Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof konsistigas la literaturan segmenton de la 444-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Komence reference al la pasinta hieraŭ Internacia Infantago ni mencias pri polaj lernantoj, kiuj en la pola Sejmo kiel Sejmo de Infanoj kaj Junularo debatis pri la plej urĝe solvendaj problemoj de la lando. Pliaj aktualaĵoj rilatis al novaj busoj por Varsovio baldaŭ ektrafikontaj en la pola ĉefurbo, pri junia konkurso por la Arbo 2015 kaj pri vincentro, nova turisma allogaĵo kreiĝanta en la okcidenta Pollando. La scienctema informo referencas al malkovroj pri tio, kiel formiĝas la tn. ventra obezeco, tre danĝera por la sano. La informoj de la novaĵeldono kaj scienca bulteno estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj.