Tuesday, August 25, 2015

En mallongaj informoj komence de la 472-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni referencas la 25-an de aŭgusto 2015 al la semajnfinaj vizitoj de la pola prezidento en Tallino kaj de la rusa ĉefministro sur unu el la insuloj de la Kurila Arkipelago, kie li deklaris formalan vastiĝon de la rusa teritorio. Informo el Pollando rilatas al la feria (sed ne nur) bicikla vizitado de la vitejoj en la suda Pollando. La sciencbultena temo traktas novajn malkovrojn pri goriloj. Reference al la 100-a UK en Lillo Milada Szwedo prezentas sian interparolon kun Tali Wandel pri ŝia kontribuo al la temo eŭritmio kadre de la Kleriga Lundo. En la marda E-programo muzike akompanas nin Neide Barros Reĝo prezentante la kanton Blanka Luno el la KD „Revo de Amo”. Tekstoj de aktualaĵoj, scienca temo estas paralele legeblaj kaj aŭsulteblaj ĉe nia paĝo. En la rubriko Antaŭ nia mikrofono aŭdiĝas interparolo el nia programo kun Tali  Wandel.

Saturday, August 22, 2015

La 471-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org estas la ekstervica programo enhavanta retrorigardajn sonscenojn pri la 100-a UK en Lillo. Ĉi-foje temas pri la sonraporto el la solenaĵo okazinta la 28-an de julio 2015 ligita kun la senvualigo de la memortabulo dediĉita al la naskiĝinta en Lillo Gaston Waringhien. La eventon gviditan de Xawier Dewidhem partoprenis i.a. prezidantoj de Akademio de Esperanto, Christer Kiselmann kaj de UEA, Mark Fettes. La raporto kreiĝis kun la sonregistra helpo de Mark Bavant.

Friday, August 21, 2015

La mallongaj aktualaĵoj komence de la 470-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ligiĝas kun la eventoj en Koreio, Grekio kaj Bulgario. Sekve ni informas pri interesa ekspozicio de Pollando en la korea ĉefurbo Seulo. Laŭvica sonsceno registrita ĉe la stando de la Pola Retradio dum la Movada Foiro atestas pri la viglo kaj denseco de la ligitaj tie kontaktoj. Ni referencas krome al la statistiko pri la 100-a UK en Lillo kaj informas pri la nunjara eldono de Biblioteka Apogo Bachrich, pri kiu eblas klopodi ĝis la fino de aŭgusto. La elsendon finas mallonga Leterkesto. La tekstoj de aktualaĵoj kaj de la kulturkronika informao estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.

Tuesday, August 18, 2015

La komencaj aktualaĵoj en la 469-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ligiĝas kun la planoj de la eksterlandaj vizitoj de la pola prezidento kaj atribuita helpo al Grekio. Pri avantaĝoj de filozofilernado fare de gejunuloj informas nia sciencbultena temo. Ĉi-foje nia antaŭmikrofona renkontiĝo kun Maciej Jaskot traktas lian aktivadon en la unusola altlerneja grupo en Pollando okupiĝanta pri la evoluigaj laboroj rilate al Referenckadro pri lernado de fremdaj lingvoj. Muzike ni prezentas la kanton de Daimi el Kubo pri la Lilla UK. La tekstoj de aktualaĵoj kaj de la scienca temo estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo. Ankaŭ la interparolo kun Maciej Jaskot estas aŭdebla aparte en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”.

Friday, August 14, 2015

En la 468-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas komence aktualaĵoj referencaj al la aktualaj eventoj en Pollando, sed ni referencas krome al la sondokumentoj el la 100-a UK en Lillo. Unue ni prezentas la 1-an parton de la sondokumento, en kiu Giorgio Silfer kaj Carlo Minnajo dum la programero “Belartaj Konkursoj” prezentis sian libron pri la historio de la E-literaturo, aĉetebla ĉe uea.org. Sekve en nia Leterkesto aŭdiĝas kelkaj sonscenetoj ĉe la stando de Pola RetRadio dum la kongresa Movada Foiro.

Tuesday, August 11, 2015

En la 467-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org reference al la 100-a UK en Lillo ni prezentas interparolon kun Ursula Grattapaglia en la kunteksto de la furoranta dum la kongreso spektaklo „Ursula” kaj la nuna situacio en Bona Espero, Brazilo. Komence ni referencas al la 70-a datreveno de la faligo de la atombombo sur la urbon Nagasaki (Japanio) kaj al la konsideroj de la Eŭropa Unio apliki sankciojn rilate Israelon. Nia scienca temo traktas la dependiĝojn inter korpograso kaj salo. En la elsendo ni prezentas fragmente kanton el la japana kasedo „Japanio kantas por paco”. Krome ni prezentas la kanzonon de Alejandro Cosavella „Pordo” el lia KD „Revolucio en Pajlero”. Aktualaĵoj kaj scienbultena informo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo. Ankaŭ la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto aŭdiĝas aparte en la rubriko Antaŭ la mikrofono.

Friday, August 7, 2015

En la 466-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni revenas al la kadra programa skemo de la varsoviaj elsendoj. En la komenca parto ni informas pri la ekoficinta nova prezidento de Pola Respubliko, Andrzej Duda. Nia sekva informo rilatas al omaĝa ekspozicio memoriganta la hombuĉadon de la civila loĝantaro de Varsovio dum la Varsovia Insurekcio 1944. Pliaj kulturkronikaj informoj koncernas grandan sukceson de la pola teatro dum la Teatra Festivalo en Avinjono kaj la polan-hindunian kulturan kunlaboron. Per la sonsceno pri la raporto de TEJO-reprezentano Michael Boris Mandirola dum la Solena Fermo de la Lilla UK ni enkondukas en la informon pri lia elekto TEJO-prezidanto dum la daŭranta IJK. La informoj de aktualaĵoj kaj kulturkroniko estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en nia paĝa rubriko „Novaĵoj”.

Wednesday, August 5, 2015

En la 465-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni revenas al la kadra programa skemo de la  varsoviaj elsendoj. En la informa parto ni referencas al la 71-a datreveno de la Varsovia Insurekcio 1944, heroa elano de la varsovianoj kontraŭ la germanan okupaciinton. La sciencbultena temo rilatas al la ĵus malkovritaj proprecoj de iu ĉina planto, kiu havas obezecoforigajn trajtojn. En la unua programo post la Lilla UK, el kiu ni raportis rekte, ni prezentas kelkajn emociigajn scenojn el la Solena Fermo de la 100-a UK en Lillo okazinta la 01-an de aŭgusto.