Tuesday, September 29, 2015

En la 483-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni interparolas kun d-rino Ilona Kouthny (ricevinta nunjare pro sia plurjara kleriga laboro Diplomon pro Elstara E-Agado) pri la finiĝinta en Poznano aŭtuna sesio de la Interlingvistikaj Studoj. Komence en niaj aktualaĵoj ni informas pri la lastlunda parolado de la pola prezidento en UNo-sidejo en Novjorko. Ni donas la atenton al la impostaj deliktoj de grandaj konzernoj kaj holdingoj en la uniaj landoj – baze de speciala raporto de Eŭropa Komisiono. Nia scienbultena temo rilatas al esploroj pri la flarsenso kaj spaca orientiĝo. Ni prezentas krome la rezultojn de la 2-a Muzika Konkurso de „Kontakto” (http://kontakto.tejo.org/2015/07/vocdonu-por-la-2-muzikakonkurso) fragmente citante el la laŭreato de la 1-a premio, la kanzono „La Princino” de Martin kaj Talpoj. La komencaj informoj estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubriko Aktualaĵoj. Same la sciencbultena temo estas samtempe aŭdebla kaj legebla en rilata rubriko de nia paĝo. En la rubriko Antaŭ la mikrofono aŭdiĝas interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto.

Friday, September 25, 2015

En la 482-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org en la komenca kulturkroniko ni informas pri aparta omaĝo al pola politikisto kaj patrioto, Henryk Sławik per kies nomo oni baptis fragmenton de Danuba riverbordo en Budapeŝto. Speciala felietono al li dediĉita aŭdiĝis en nia E-elsendo el la 07.02.2014. Sekve ni parolas pri polaj eventoj lige kun Eŭropa Tago de Lingvoj (26.09.2015). E-komunumaj informoj rilatas al speciala numero de INDECS dediĉita al Esperanto, al Scienc-Teknika Biblioteko de Eventoj kaj okazonta la plej proksiman mardon en Frosinone, Italio evento dediĉita al Esperanto. Retrorigardante al la Lilla UK ni prezentas sondokumente la enkondukon al IKU-prelego de Amri Wandel „La revolucio de Eistein: Jubileo de Teorio de Relativeco 1915-2015”. La tekstoj de la kulturkronikaj informoj estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubriko Aktualaĵoj.

Wednesday, September 23, 2015

En la 481-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org per la sonondokumento pri la Aŭtora Duonhoro de Nicola Ruggiero dediĉita al lia poemaro „La kanto de korvo” ni retrorigardas al la eventoj de la nunjara UK en Lillo. Komence de la programo niaj aktualaĵoj rilatas al la renkontiĝoj de Arraiolos-Grupo en Germanio kaj la starpunkto de la estro de la Oficejo pri Nacia Sekureco pri la islamaj enmigrantoj. Krome ni informas pri la studplanoj de polaj abiturientoj. La sciencbultena temo koncernas la senstreĉigan efikon de manlaboroj je la homa cerbo. Muzike akompanas nin Mélanie Prin memorigante fragmente la kanzonon „Morgaŭ”. La komencaj informoj estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubriko Aktualaĵoj. Ankaŭ la sciencbultena temo estas samtempe aŭdebla kaj legebla en rilata rubriko de nia paĝo.

Saturday, September 19, 2015

La 480-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org enhavas komence kulturkronikon, en kiu ni informas pri ĵus inaŭgurita varsovia Muzeo pri Katyń-Krimo, pri la komenciĝintaj Tagoj de la Eŭropa Kulturheredaĵo en Varmio kaj Mazurio, fine pri la 1-a Festivalo de Barokaj Operoj en Varsovio. Nia antaŭmikrofona gasto estas Małgosia Komarnicka, aktiva vroclava E-agantino al multaj konata kiel ĉefrolantino en la spektaklo „Ursula” prezentita dum la Lilla UK. E-informoj koncernas la planatan novan ekspozicion en la E-muzeo de la Ĉeĥa E-Asocio (http://www.ipernity.com/blog/181031/1584432) kaj la nunan staton de la hispana Bitoteko (http://bitoteko.esperanto.es:8080/jspui/). La kulturkronikaj informoj de la elsendo estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubriko Aktualaĵoj. Ankaŭ la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto aŭdiĝas aparte en la rubriko Antaŭ la mikrofono.

Sunday, September 13, 2015

La 479-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org enhavas komence kulturkronikon. Krome audiĝas en ĝi la interparolo kun Petro Balazs el Slovakio, aktivulo de EEU pri la jam 10-a esperantista partopreno en la grava regiona evento, kiu estas Ekonomia Forumo loganta al la sudpola kuracloko Krynica politikistojn, ekonomikiistojn, publikajn ekspertojn kaj ĵurnalistojn. En la kultura programo de la evento prezentiĝis la kantgrupo „Junaj Voĉoj” el Nowy Sącz konata al la partoprenantoj de la Lilla UK. Kelkaj iliaj kantoj (fragmente) el la koncerto „Vento el la montaro” akompanas nian escepte dimanĉan E-elsendon. La kulturkronikaj informoj estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubriko Aktualaĵoj. Ankaŭ la interparolo kun nia antaŭ nia mikrofona gasto aŭdiĝas aparte en la rubriko Antaŭ la mikrofono.

Wednesday, September 9, 2015

Denove la ĉefinformo en  la 477-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ligiĝas kun la problemoj de la  enmigrado en Eŭropo.  Sekve ni prezentas kelkajn donitaĵojn pri la akceptado de eksterlandanoj en Pollando en la unua jarduono kaj informas pri speciala kampanjo favore al la naturo en la pola Tatry-montaro. Nia sciencbultena temo traktas la semajnan profesian labordaŭron kaj riskon de kormalsanoj. Fine ni interparolas kun Maciej Jaskot pri lia lastsemestra universitata laborgrupo pri konstruataj lingvoj. Ni memorigis krome la Ciganan Baladon el la E-repertuaro de Remigiusz Kossakowski.  La komencaj  informoj estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubriko Aktualaĵoj. Ankaŭ la sciencbultena temo estas samtempe aŭdebla kaj legebla en rilata rubriko de nia paĝo.

Tuesday, September 8, 2015

La 476-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org enhavas la ekstervican programon, kiu enhavas retrorigardajn sonscenojn pri la 100-a UK en Lillo. Ĉi-foje temas pri la 2-a parto de la sonscenoj ligitaj kun la ekskursa vizito en Bulonjo ĉe Maro por solenaĵo omaĝanta la unuan E-kongreson okazintan en ĉi tiu urbo antaŭ 110 jaroj. La sondokumentoj estis registritaj sur la urba Placo de Zamenhof, kie okazis senvualigo de la monumento de la lingvokreinto, sekve dum la akcepto en la urbodomo de Bulonjo ĉe Maro. La unua parto de ĉi tiu sonraporto aŭdiĝis en la 463-a elsendo el la 29-a de julio 2015 sendita rekte el Lillo.

Friday, September 4, 2015

La problemoj de la enmigrado en Eŭropo estas la komenca temo en la 475-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Nia kulturkronika informo rilatas al la morgaŭa sabata Tago de la Nacia Legado, kiu de kelkaj jaroj memorigas al poloj la plej gravajn verkojn de la pola literaturo. La morgaŭan tutlandan legadon de la romano „La Pupo” de Bolesław Prus en la varsovia Saksa-Parko inaŭguros la pola prezidenta paro. E-kleriĝemulojn kaptos tutcerte informo pri nova, interesa libro de Aleksandro Melnikov. Fine ni proponas renkontiĝon en la leterkesta programero. La teksto de la kulturkronika informo estas paralele aŭdebla kaj legebla en la rubriko Aktualaĵo. Muzike akompanas nin Amindaj memorigante la delonge konatan kanton „Tiel la mondo iras”, kiu troviĝas sur ilia KD eldonita de Vinilkosmo.

Tuesday, September 1, 2015

En la 474-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni revenas postferie al la prezentado de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. Antaŭ ĝi ni prezentas du opiniojn pri literaturo en niaj elsendoj registritaj ĉe nia movadfoira tablo dum la Lilla UK. La komencaj informoj rilatas al la 76-a datreveno de la eksplodo de la 2-a mondmilito kaj al la nova lernojaro en Pollando. Nia sciencbultena temo ankaŭ gravas en la kunteksto de lernado, ĉar eksplikas kial daŭre gravas manskribado kaj kaligrafio. La tekstoj de la komencaj informoj estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubriko Aktualaĵoj. En la rubriko Sciencaj Informoj samtempe legebla kaj aŭdebla estas nia hodiaŭa sciencbultena temo.
Komence de la 473-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org nia aktualaĵo aperas sojle de la vizito de la pola prezidento en Germanio. La kulturkronika informo rilatas al la nova sidejo de la Mielkuka Muzeo en Toruń, Pollando. La E-informo sciigas pri la nova originala E-romano de la eldonejo „Edition Iltis”. Temas pri „Ho, tomboj de l’ prapatroj” de Clelia Conterno Guglielminetti, aperanta okaze de la 100a naskiĝdatreveno de la aŭtorino (1915-1984), kiu verkis en la itala kaj en Esperanto. La programon – en kiu muzike akompanas nin fragmente la kanto „Reva danco” de Kapriol’ el ilia KD „Kavaliriko”, eldonita de Vinilkosmo – finas Leterkesto. La tekstoj de la komencaj informoj estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubriko Novaĵoj.