Friday, October 30, 2015

En la 493-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org gastas la prezidanto de la Nitra LKK, Peter Baláž, kun kiu ni interparolas pri la pasintsemajna kunsido de LKK de la 101-a UK en Nitro. La komenca kulturkronika informo rilatas al la jhus inaugurita en Varsovio ekspozicio de pentristoj kreantaj lau la pashteltekniko. La nunsemajna felietono estas dedichita al la proksimighanta Tago de Mortintoj. Audighas raporto pri la okazinta en Katalunio Semajno de Kulturo kaj Tekniko. La kulturkronika informo kaj la felietono estas paralele audeblaj kaj legeblaj en la rubrikoj de nia pagho. Ankau la interparolo kun LKK-prezidanto estas auskultebla eksterelsende en la rubriko „Antau la mikrofono”.

Tuesday, October 27, 2015

Komence de la 490-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org audighas aktualajhoj pri la lastdimanchaj balotoj en Pollando. Ni informas ankau pri nova centro en Pollando, kie eblas studi la chinan lingvon kaj subighi al shtata ekzameno pri ghi. La sciencbultena informo koncernas la sciencistajn laborojn, kiuj konfirmas, ke bestoj kapablas antausenti dangherajn situaciojn, katastrofojn. Nia antaumikrofona gasto estas la prezidanto de Slovaka E-Federacio, Stano Marchek kun kiu ni interparolas pri ghi en la kunteksto de la 101-a UK en Nitro. Muzike akompanas ni la slovaka (ne plu ekzistanta kantgrupo TEAM) kaj slovaka popola kanto el la KD „Kantoj de l’popolo”. Aktualajhoj kaj la scienca informo estas paralele auskulteblaj kaj legeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia pagho. Ankau la inerparolo kun nia gasto estas auskultebla aparte en la rubriko „Antau la mikrofono”.

Tuesday, October 20, 2015

En la komenco de la 490-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni prezentas ampleksajn aktualaĵojn kun informoj pri pola starpunkto rilate enmigrantojn, pri la komenciĝinta lasta semajno antaŭ la polaj balotoj la 25-an de oktobro. Sekve ni informas pri la trapaso de Chopin-konkurso kaj pri du eventoj, rilataj al E-o en la pola publika spaco. Temas pri novembra internacia simpozio en Vroclavo pri grandaĝuloj kaj hodiaŭ inaŭgurita ekspozcio pri Esperanto en la Jagelona Biblioteko en Krakovo. Nia sciencbultena temo koncernas revolucian malkovron de polaj scienistoj en la sfero de bioplantaĵoj. Referencante al ARKONES-tagoj ni krome prezentas interparolon kun nia aŭskultanto, studento de Interlingvistikaj Studoj, kunredaktanto de „Beletra Almanako” kaj poeto, Suso Muinhos el Galegio. Fragmenton de pola poezio kante memorigas krakova esperantistino, Jadwiga Dzięgielewska.

Friday, October 16, 2015

En la 489-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org rege je interesiĝo de kelkaj aŭskultantoj pri pola religia muziko ni prezentas KD-ojn eldonitajn de polaj Senŝuaj Karmelaninoj en Gniezno lige kun la jubileo de la 500-a naskiĝdatreveno de la katolika mistikulino s-ta Tereza el Avila. En komencaj mallongaj informoj – retrorigarde al la lastĵaŭdaj uniaj interparoloj – ni donas la atenton al ĉi-rilata starpunkto de la pola ministro por la eksterlandaj aferoj. Ni informos pri la ĵus establita Nacia Evolukonsilio. La kulturkronika informo rilatas al interesa ekspozicio en Vroclavo prezentanta la tn. Trezoron el la loko Środa Śląska. La movada programero traktas vendojn de la Libroservo de UEA dum la Lilla UK kaj disponigon de la Biblioteka Bachrich-Apogo. La komencaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la niapaĝaj rubrikoj Aktualaĵoj kaj Sciencaj Informoj. Muzike akompanas nin Kapriol’ per la kanto Mi velis sur la maro, devenanta el ilia furorinta dum la Lilla UK KD „Kavaliriko”.

Tuesday, October 13, 2015

En la 488-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org komence niaj akualaĵoj traktas politikajn aferojn ĉirkaŭ Sirio, krome ni informas pri pasintsemajnaj eventoj kiel inaŭguro de vincentro en la Lubuŝa Regiono (okcidenta Pollando) kaj rekorda kunflugo de gruoj en la Nacia Parko „Revierbuŝo de Warta-rivero” (http://birdmap.5dvision.ee/EN/2015/Autumn/one/). Nia scienca informo traktas novajn malkovrojn pri faktoroj decidantaj pri la vinkvalito. Antaŭ nia mikrofono gastas Vera Barandowska-Frank, kiu dividas kun ni kelkajn rimarkojn pri siaj okupoj kun studentoj dum la aŭtuna sesio de Interlingvistikaj Studoj en Poznano. La aktualaĵoj kaj sciencbultena temo estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubriko Aktualaĵoj kaj Sciencaj Informoj. Muzike akompanas nin Kore per sia kanto La Sonĝoj el la KD Kia viv’ eldonita de Vinilkosmo.

Friday, October 2, 2015

En la 484-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org en la komenca kulturkroniko ni informas pri la unua solenata la 2-an de oktobro 2015 Tago omaĝanta la Civilan Loĝantaron de Varsovio dum la Varsovia Insurekcio 1944. Sekve ni sciigas pri la komenciĝinta la 1-an de oktobro en Varsovio 17-a Internacia Pianista Chopin-konkurso. Kun Tobiasz Kaźmierski ni interparolas pri la finiĝinta lasdimanĉe en Poznano ARKONES. La programon finplenigas leterkesta renkontiĝo. En ĝi ni utiligas fragmente la koncertan surbendigon de Zuza Komarnicka. Unu el la koncertaj kanzonoj de Ĵomart kaj Nataŝa akompanas nian interparolon kun Tobiasz Kaźmierski. Temas pri la pola furorkanzono de Seweryn Krajewski kaj la grupo „Ruĝaj Gitaroj”. La tekstoj de la kulturkronikaj informoj estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubriko Aktualaĵoj. Aparte la rubriko Antaŭ la Mikrofono estas aŭskultebla la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto kun specimeno el la koncerta surbendigo de Ĵomart kaj Nataŝa.