Friday, November 20, 2015

La komencaj novaĵoj en la 498-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org rilatas al la enĵuroficigo de la pola registaro kaj situacio post la teroristaj atencoj en Parizo. En nia scienca bulteno ni parolas pri pola kontribuo en la nombrado de pingvenoj sur Antarkto kaj pri interesa specio de formikoj, kiuj sklavigas aliajn senbatale. En la hodiaŭa E-elsendo ni proponas laŭvican literaturan fragmenton de la romano de Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof. Muzike akompanas nin Ĵele per fragmento de sia kanzono „Mia steleto kara”.   La komencaj informoj estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubriko Aktualaĵoj.  En la rubriko Sciencaj Informoj  same paralele aŭdeblaj kaj legeblaj estas temoj de nia Scienca Bulteno.

Friday, November 13, 2015

Ĉe www.pola-retradio.org en la 497-a E-elsendo nia ĉiusemajna felietono estas dediĉita al la figuro de koninda polo, elstara historitema pentristo Jan Matejko, memoriginda en la tagoj, kiam Pollando solenas Feston de Sendependeco. Komenca aktualaĵo rilatas al la aktuala politika situacio, kulturkronikaj informoj sciigas pri plano transformi Polan Radion en kulturan institucion kaj pri nova monero ligita kun Poznano. En E-komunuma segmento ni raportas pri la lasta Pupfestivalo en Japanio. Muzike akompanas nin hodiaŭ Kajto per la kanzono „Pupoj” kaj JoMo memoriganta la kanton „Suno sunu”. Nia komenca aktualaĵo, kulturkronikaj informoj kaj felietono estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.

Wednesday, November 11, 2015

En la 496-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org post la somera-aŭtuna paŭzo ni denove renkontiĝas kun nia redakcia kolego, dr-o Maciej Jaskot, kiu rakontas pri kelkaj lastatempaj eventoj ligitaj kun lia laboro. Komence ni proponas aktualaĵojn kun informoj pri la konsistopropono de la nova pola regsitaro, kiujn prezentis la venka partio Juro kaj Justeco. La sekva informo rilatas al la morgaŭa nacia festo, la 97-a datreveno de la reakiro de sendependeco de Pollando. En la sciencbultena temo ni informas pri esploroj koncerne la efikadon de ruĝa lumo je cikatriĝado de vundoj. La komencaj informoj estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubriko Aktualaĵoj. Tio koncernas same la sciencbultenan temon, kiu aperas skribe kaj sondokumente en la rubriko Sciencaj Informoj. Muzike – en la nunaj iom grizaj aŭtunaj tagoj – varmajn ritmojn de Tango de Amo reproponas Mélanie Prin el Francio.

Saturday, November 7, 2015

En la 495-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org nia ĉiusemajna felietono estas dediĉita al la varsovia Tombo de Nekonata Soldato, en la kunteksto de ĝia ĵusa 90-jariĝo kaj pasonta la 11-an de novembro pola nacia festo, Festo de Sendependeco. Nia komenca kulturkronika informo rilatas al interesa ekspozicio rigardebla ĝis la mezo de decembro 2015 en Collegium Polonicum en Słubice kaj dediĉita al Karl Dedecius. La E-komunuma informo memorigas pri la okazonta fine de novembro Malferma Tago en la CO de UEA en Roterdamo. Denove en la fino de la programo aŭdiĝas leterkesta programero, en kiu i.a. ni citas el la pensiga letero de nia brita aŭskultanto pri migrantoj aŭ rifuĝintoj. La kulturkronika informo kaj la felietono estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubrikoj de nia paĝo. La felietonon akompanas muzika citaĵo el Fantasie-Impromptu in cis-moll (Do-dies’ minora) de Frederiko Chopin. Kaj ene de la elsendo kantas Ĵomart kaj Nataŝa pri „Reva vojaĝo” devenanta el ilia KD „Amu min”.

Tuesday, November 3, 2015

La 494-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org enhavas laŭvican, ĉi-foje jam la 32-an fragmenton de la romano de Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof. En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la vizito de la pola prezidento en Rumanio. Alia temo estas la enspeza diskriminacio de virinoj en la Eŭropa Unio. Temo el la pola gazetaro rilatas al ukrainaj enmigrantoj en Pollando, kies nombro superis dum du lastaj jaroj kelkdek mil personojn. La scienctema rubriko prezentas novan polan inventaĵon Pilobox. La komencaj informoj estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubriko Aktualaĵoj. Tio koncernas same la sciencbultenan temon. Muzike ni memorigas Paŭlon Moĵajev en la kanzono „Olda Pian’” el lia KD „Pluke Traduke”.