Tuesday, April 29, 2014
André Grossmann el Alzaco, Francio estas la gasto de nia 329-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Kun la prezidanto de Mulhouse-Esperanto kaj redaktoro de la Sud-Rejna Kuriero ni interparolas i.a. pri la loka movado kaj aktivadoj, pri komputila trejnado kaj evoluperspektivoj de la E-komunumo ligitaj kun junularo. Kadre de la aprila staĝo de la federacio koncertis Mélanie Prin, ni memorigas do el ŝia repertuaro la kanzonon „Forlasi la ŝafaron” de Gilbert Digon kaj Lorenzo Tomezzoli. Komencaj aktualaĵoj rilatas al polinoj sur la balotlistoj al la Eŭropa Parlamento kaj helpo de polaj kamparanoj al bizonoj el Białowieża-Parko. Per la temo el la pola gaztetaro ni referencas al eventoj en Ukrainio informante pri usonaj soldatoj en Pollando. La scienca bulteno traktas la influon de televido je dormoaŭro de infanoj. Krome ni informas pri pliaj esploroj koncerne la lingvon carabayo. Aktualaĵoj kaj sciencaj informoj estas samtempe aŭskulteblaj kaj legeblaj en unuopaj rubrikoj de nia paĝo. Ankaŭ la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto aŭdiĝas aparte en la rubriko Antaŭ la mikrofono. www.pola-retradio.org
Friday, April 25, 2014
La 238-a E-elsendo de Pola RetRadio grandparte estas dediĉita al la evento, kiu estos la kanonizo de Johano Paŭlo la 2-a kaj Johano la 23-a, la du papoj, kies influo al la historio estas netrotakseblaj. Por esperantistoj aparte grava kaj interesa estas la fakto, ke Johano Paŭlo la 2-a estis tiu papo, kiu kiel la unua uzis Esperanton en sia komunikado kun homoj de la tuta mondo. Tiutekste ni memorigas liajn historiajn mesaĝojn el 1991, per kiuj li turnis sin al gejunuloj dum la Mondaj Tagoj de Junularo en Częstochowa. Niaj aktualaĵoj ankaŭ estas ligitaj kun ĉi tiu evento. El la arkivo ni memorigas felietonon dediĉitan al la naskiĝurbo de Karol Wojtyła, nun ĉiam pli multnombre vizitata de turistoj. En nia programo ne mankas E-informoj kaj leterkesta renkontiĝo. La aktualaĵoj kaj la felietono estas samtempe aŭdeblaj kaj legeblaj en unuopaj rubrikoj de nia paĝo: www.pola-retradio.com
Wednesday, April 23, 2014
Lidia Zamenhof estas la fama filino de d-ro Zamenhof, kiu aktive movadumis, verkis kaj tradukis. Sendube ŝia tradukista ĉefverko estas “Quo Vadis” de la pola Nobel-premiito Henryk Sienkiewicz. En la 327-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni prezentas la komencan parton de ĉi tiu romano el la tempo de Nero. Sendube rekomendinda literaturaĵo pro la fakto, ke la libro estas aktuale apenaŭ aĉetebla. Komence de la elsendo aŭdiĝas temo el la pola gazetaro rilatanta al eventoj en Ukrainio. Niaj aktualaĵoj – legeblaj kaj paralele aŭdeblaj en la rubriko novaĵoj – rilatas al la nova sezono de la ŝafbredaj herbejoj en la pola montaro, eksporto de pola biero al Ĉinio kaj Hinda Unio, fine al pliaj polaj urboj en la reto Cittaslow.
Saturday, April 19, 2014
La aktualaĵoj de la 326-a elsendo de la Pola Retradio ligas al la festata i.a. en Pollando, Pasko. El nia arkivo ni aŭdigas interparolon kun profesoro Leszek Kordylewski, pri lia profesia laboro en Usono kaj E-vivo. Fine aŭdiĝas nia Leterkesto kun multaj mesaĝoj ankoraŭ ligitaj kun la jubileo de la unua profesia E-Redakcio de Pola Radio, kiu pasis la 4-an de aprilo. La aktualaĵoj estas legeblaj kaj paralele aŭskulteblaj en la rubriko Novaĵoj ĉe la paĝo www.pola-retradio.org. Ankaŭ la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto aŭdiĝas aparte en la rubriko Antaŭ la mikrofono.
Tuesday, April 15, 2014
La 97-a mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof estas la ĉeftemo de la 325-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.com. Per felietono de la dojena varsovia esperantisto, Jeremiasz Ratajczyk (Pola Esperantisto 2/2012) dediĉita al la Tomboŝtono de la Majstro ni omaĝas tiun ĉi datrevenon aŭdigante fragmente tri kanzonojn dediĉitajn al la kreinto de la lingvo kaj lian poemon Ho, mia kor’. Kantas koruso „Esperanto”, Remigiusz Kossakowski, Georgo Handzlik kaj Nikolin. Komence aŭdiĝas aktualaĵoj: pri la dimanĉa marŝo omaĝe al la viktimoj de Katyń-viktimoj en Varsovio kaj solvita konkurso por Paskaj Palmoj en Kurpie-regiono. Nia scienca bulteno informas pri interesa inentaĵo de polaj studentoj por neplenlertuloj uzantaj komputilojn kaj pri tio, kiel trodrinkado influas la maljuniĝadon. Ĉiuj menciitaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo. http://pola-retradio.org/
Friday, April 11, 2014
Unu el la „patroj” de la profesia E-redakcio de Pola Radio, kreiĝinta la 4-an de aprilo 1959, red. Jerzy Uśpieński mallonge gastas en nia ĉi-semajna Leterkesto. Komence de la 324-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni informas pri la ekspozicio senvualiganta kruelaĵojn de la 2-a mondmilito „Wołyń 1943. Ili vokas el tomboj, kiuj ne ekzistas”, kiu nun estas prezentata en Krakovo. Nia felietono proksimiganta konindan konon traktas pri la kreinto de la Transanda Fervojo, Ernest Malinowski. Zbyszek Matczak informas pri revivigo de iu E-evento en la esperantista vivo de Szczecin okazonta jam morgaŭ. Fine ni renkontiĝas kadre de Leterkesto, en kiu dominas reagoj je la 55-a jubileo de la unua profesia E-Redakcio en la publika radiostacio, kiu estis Pola Radio. Informo kaj felietono tradicie estas paralele aŭskulteblaj kaj legeblaj en koncernaj rubrikoj de nia paĝo. http://pola-retradio.org/
Tuesday, April 8, 2014
Kio kaŝiĝas malantaŭ la devizo “Esperanto tuj” klarigas Thierry Saladin renkontita en marto dum la Meditereanea E-ista Semajno en Les Issambres. Komence de la 323-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas aktualaĵoj. Ni informas pri modernigoj de polaj monbiletoj, pri novaj laborofertoj lige kun Pasko kaj pri Ekstremaj Krucovojoj, kiuj logas ĉiam pli da enpensiĝemajn junulojn. Temo el la pola gazetaro rilatas al bonstatiĝado de poloj kaj la scienca temo malkaŝas la sekretojn de la dieto de pompejanoj. Muzike ni aŭdas fragmente “Himnon de Esperhe” de Dolchamar el ilia KD eldonita de Vinilkosmo “Rebela Sono”. Aktulaĵoj kaj scienca temo estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en unuopaj rubrikoj de nia paĝo. Ankaŭ la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto aŭdiĝas aparte en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”. http://pola-retradio.org/
Friday, April 4, 2014
La 55-a datreveno de la kreiĝo de la unua profesia E-Redakcio de Pola Radio kaj ĝiaj elsendoj pasanta 4-an de aprilo 2014 estas la ĉeftemo de la 322 elsendo de la Pola Retradio. Tiukuntekste ni prezentas ampleksan programeron kun la antaŭmikrofonaj intervenoj de kelkaj el la malnovaj kaj dukaze ankaŭ aktualaj redakoroj de niaj programoj: Gabi Kosiarska, Andrzej Pettyn kaj Milada Szwedo. Nia aparta gasto estas la Ĝenerala Direktoro de UEA, Osmo Buller. Komence de la elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas aktualaĵoj. Ili rilatas al eventoj ĉirkaŭ Ukrainio t.e. ĉesigo de kunlaboro de la usona NASA kun Rusio kaj humaneca helpo de poloj por ukrainanoj helpe de Caritas Polska kaj la Pola Poŝto. Aktualaĵoj estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la novaĵrubriko de nia paĝo. La opiniinterŝanĝo ĉirkaŭ la 55-a datreveno de la E-Redakcio de Pola Radio estas aparte aŭdebla en la rubriko Antaŭ la mikrofono. http://pola-retradio.org/
Tuesday, April 1, 2014
Mirejo Grossjean, la prezidantino de ILEI en interparolo kun nia Redakcio priparolas la prioritatajn agadkampojn de sia oficperiodo. La informa parto de la 321-a elsendo ĉe www.pola-retradio.org unualoke mencias la lastlundajn interparolojn Putin-Merkel. Ni informas krome pri daŭranta rekrutado de la uniaj oficistoj kaj pri tio, ke ne ĉiuj poloj povas ŝpari. Pli optimisma informo aŭdiĝas inter temo el la pola gazetaro i.a. pri la unua loko de Pollando koncerne produktadon de elektronikaĵoj en Eŭropo. Scienca temo rilatas al tio, kiel la religiemo speguliĝas en la konstruo de la homa kortekso. Muzike ni memorigas la ne plu ekzistantan svedan knabinan koruson „Trifolio” kaj ĝian pacemfazan kanzonon „Ĉi-nokte sonĝon sonĝis mi…” La komencaj aktualaĵoj kaj scienca temo estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en unuopaj rubrikoj de nia paĝo. Ankaŭ la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto estas aŭdebla aparte en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”. http://pola-retradio.org/
Subscribe to:
Posts (Atom)