Saturday, July 26, 2014

La Nacia Parko de Biebrza [bjebjxa]-rivero, la plej granda en lando kaj unu el la plej grandaj en Eŭropo estas la temo de nia felietona ciklo pri la vizitinaj lokoj de Pollando. Komence ni informas pri la baldaŭa festivalo Sacrum Non Profanum. En la nunjara eldono ĝi estas dediĉita al elstara pola komponisto Wojciech Kilar. Per la kanto esperantig­ita kaj kanata de Manuel “Dankas mi la vivon”, kiu i.a. aperas en lia samtitola KD kaj per Leterkesto ni referencas en la 354-a Elsendo al la komenciĝ­onta tre baldaŭ 99-a Universala Kongreso de Esperanto en Bonaero. Manuel havos tie sian koncerton, Pola RetRadio invitas por la Movada Foiro, la 26-an de julio kaj por AERA-renkontiĝo, la 29-an de julio je la 15-a horo en la salono Sekelj. Komencaj informo kaj felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la unuopaj rubrikoj de nia elsendopaĝo: www.pola-reradio.org
Clay Magalhães, la Konstanta Kongresa Sekretario rakontas en la 352-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org pri la lastaj ŝanĝoj en la kongresa programo de la 99-a UK, kiu estas jam konsultebla kaj elŝutebla ĉe la adreso: http://uea.org/kongresoj/uk_2014.html. Li ankaŭ dividas utilajn informojn pri konketo de la flughavenoj de Bonaero al la urbocentro, valutnuancoj kaj sabata registriĝado de la kongresanoj. Komence per kulturkroniko ni informas pri la Inkaa Vojo aldonita laste a...l Unesco-listo de la Monda Kulturheredaĵo kaj prezentas laŭvican konindan polon, Wanda Błeńska. Riĉaj E-informoj rilatas al laboro de E-rotarianoj, la kongresa Tago de Lernado, la dumkongresa renkontiĝo kun radioaŭskultantoj AERA. Ni prezentas ankaŭ rezolucion de EEU-kongreso. Komencaj informo kaj felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj de nia elsendopaĝo. Tie ankaŭ estas aparte aŭskultebla interparolo kun KKS, Clay Magalhães.

Tuesday, July 22, 2014

Jam la 7-an fojon en la 353-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni komune sekvos la intrigon de “Quo Vadis” de la pola Nobelpremiito, Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. La nuna jarsezono tradicie estas la periodo por lerni la polan lingvon kaj kulturon. Tia kurso por eksterlandanoj i.a. daŭras en la Lublina Katolika Universitato – la orienta Pollando. Baldaŭ tiu-ĉi-regione kreiĝos la plej granda en la lando sun­elektrejo. Someron oni opinias ankaŭ bona periodo por diversaj kursoj kaj instrukci­adoj. Pri tio skribis pola gazetaro. Scienca temo estas dediĉita al la reenkonduk­ado de migrantaj falkoj en la naturan medion de Pollando. Manuel koncertos en la Bonaera UK, ni prezentas fragmente la titolan kanton de lia lasta KD “Dankas mi la vivon”. Aktualaĵoj kaj scienca temo estas paralele ­legeblaj kaj aŭskult­eblaj en unuopaj rubrikoj de nia paĝo. Aŭskultu kaj aŭskultigu aliajn! Pola RetRadio lasas neniun esperantiston lingve izolita.

Friday, July 18, 2014

Clay Magalhães, la Konstanta Kongresa Sekretario rakontas en la 353-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org pri la lastaj ŝanĝoj en la kongresa programo de la 99-a UK, kiu estas jam konsulebla kaj elŝutebla ĉe la adreso: http://uea.org/kongresoj/uk_2014.html. Li ankaŭ dividas utilajn informojn pri konketo de la flughavenoj de Bonaero al la urbocentro, valutnuancoj kaj sabata registriĝado de la kongresanoj. Komence per kulturkroniko ni informas pri la Inkaa Vojo aldonita laste al Unesco-listo de la Monda Kulturheredaĵo kaj prezentas laŭvican konindan polon, Wanda Błeńska. Riĉaj E-informoj rilatas al laboro de E-rotarianoj, la kongresa Tago de Lernado, la dumkongresa renkontiĝo kun radioaŭskultantoj AERA. Ni prezentas ankaŭ rezolucion de EEU-kongreso. Komencaj informo kaj felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj de nia elsendopaĝo. Tie ankaŭ estas aparte aŭskultebla interparolo kun KKS, Clay Magalhães.

Tuesday, July 15, 2014

Gianfranco Tomba, esperantisto el Bolonjo kaj aktivulo de IFEF estas la gasto de nia 351-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. La interparolon kun li sekvas malgranda trarigardo de E-periodaĵoj ligitaj kun la esperantista fervojista agado, inkluzive de la kongresaj bultenoj. En la informa parto ni donas la atenton al la konvencio de Konsilio de Eŭropo koncerne malpermeson komerci per homorganoj, en la trarigardo de la pola gazetaro ni koncentriĝas pri ĉiam pli multaj eksterlandanoj – ĉefe ukrainanoj - en Pollando. La scienca temo traktas la malutilajn sekvojn de televid-rigardado por nia sano, eĉ pli la longo de la homa vivo. Nov¬ajbultena informo kaj scienca temo estas paralele aŭskult¬eblaj kaj legeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia elsendpoaĝo.

Friday, July 11, 2014

Pułtusk en Pollando estas la vizitinda loko, kiun ni prezentas en la 350-a E-elsendo de la Pola Retradio ĉe www.pola-retradio.org. La elsendon ni komencas per kulturkronika evento, kiu estas Theatrum Musicum Kraków-2014. E-informoj rilatas al la relanĉata literatura konkurso, kiun povas partopreni kroataj esperantistoj. Kun granda ĝojo ni anoncas la reaperon de la elŝutejo de Vinilkosmo post kelkmonata riparado kaj renovigado ĉe www.vinilkosmo-mp3.com/eo/. Fine aŭdiĝas mallonga muzika programero. Muzike en la vendreda elsendo akompanas nin Eterne Rima kun sia kanzono “Samideano”, aperinta sur la samtitola KD, eldonita de Vinilkosmo. En Leterkesto ni citas el la kanzono de Mélanie Prin (Gilbert Drigon kaj Lorenzo Tomezzoli) “Ne-forgesu-min”.

Tuesday, July 8, 2014

En la 349-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org denove ni proponas renkontiĝon kun E-literaturo per la 5-a fragmento de la romano “Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la traduko de Lidia Zamenhof. En la novaĵoj ni referencas al disdivido de la taskoj en la Eŭropa Parlamento notante i.a., ke Ryszard Czarnecki fariĝis unu el ĝiaj vicprezidantoj. En la scienca bulteno ni informas pri klopodoj rekrei la populacion de leporoj en la natura medio kaj pri giganta nesto de blankvostaj maragloj trovita en la centra Pollando. Jam per la tria kanzono laŭvice ni preparas nin al la Bonaera UK memorigante Tangon Romantika en la plenumo de Ramona van Dalsem. Aktualaĵo kaj sciencaj informoj estas samtempe legeblaj kaj aŭskult­eblaj. Rekomendu tiun servon de Pola Retradio al novaj kaj ankoraŭ ne plene spertaj E-parolantoj dezirantaj altigi sian lingvokonon kaj parol­komprenon.

Friday, July 4, 2014

Tadeusz Orzechowski konata ankaŭ kiel Oksza Bej, finfine Tadeusz Oksza-Orzechowski meritiĝinta por Pollando kaj Turkio, ankaŭ por la 19-jarcenta telegrafia komunikado estas la heroo de nia felietono pri koninda polo. En la 348-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni informas komence pri interesa eksponaĵo, kiun akiris la muzeo de Nikolao Kopernik en Frombork, E-informo sumigas la rezultojn de la monda reta KER-ekzameno. Fine de la elsendo kiel kutime aŭdiĝas leterkesta programero. Hodiaŭ krome apartan atenton meritas la premiera prezento de la nova kanto de Gilbert Drigon kaj Lorenzo Tomezzoli “Vin revidi”, kiun plenumas Mélanie Prin. La kanzono muzikritme kaj vorte enkondukas en la etoson de la Bonaera UK. Al Mélanie Prin la Redakcio gratulas aldone pro la brila rezulto de ŝia profesia bakalaŭriĝo. Spektu la kanton ĉe: http://youtu.be/LhSdaC6H1BE. La tekstoj de la kultur­kroniko kaj de la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskult­eblaj ĉe la unuopaj rubrikoj de nia elsendopaĝo

Tuesday, July 1, 2014

En la 347-a E-elsendo ni denove invitas por la “Trarigardo de la E-Gazetaro”, en kiu ni rilatas al “Starto” de Ĉeĥa E-Asocio (4/2013), “Bulteno” de la E-ista klubo en Praha (2/2014), “La Ondo de Esperanto” (7/2014), “La Revuo Orienta” de Japana E-Instituto (6/2014), “La Lanterno Azia” de Korea E-Asocio (05/2014) kaj al “Nova Vojo” de E-Populariga Asocio (05/2014). Komence de la elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas aktualaĵoj pri tio, kiuj eksterlandanoj avanas inter plej grandaj aĉetantoj de polaj grundoj kaj pri la sukceso de varsoviaj biciklistoj. Temo el la pola gazetaro analizas la sintenon de poloj al la t.n. surbendiga skandalo. La scienca informo koncernas minacojn ligitajn kun la natur­deficito ĉe la homo. Novaĵoj, scienca informo kaj la teksto de la trarigardo estas paralele legeblaj kaj aŭskult­eblaj en unuopaj rubrikoj de la elsendopaĝo.