Wednesday, December 31, 2014

Interparolo kun Maciej Jaskot pri la 500-jariĝo de la troviĝanta en polaj kolektoj kuprogravuraĵo de Albert Dürer „Melankolio” kaj okazinta tiuokaze scienca konferenco, la laŭvica fragmento de Quo Vadis de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof estas la ĉef­programeroj de la 400-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. La interparolon akompanas la malnova kanto en la plenumo de la kvarteto „Beltono’, ne senkaŭze. Komencaj informoj rilatas al la Kristnaskaj subteno­kampanjoj: por poloj malantaŭ la orienta limo de Pollando kaj por hindaj samaĝuloj de polaj infanoj. Lige kun tio aŭdiĝas laŭvica pola Kristnaska kanto, kiun plenumas la pola ensemblo „Muzilo” – „En Bet Leĥem regas ĝoj’ senfina”. En la scienca bulteno ni informas pri Prix Galien por polaj specialistoj protektanaj la aŭdokapablon. La informoj de la elsendo estas aparte legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la rubrikoj “Novaĵoj” kaj “Sciencaj informoj”. En la rubriko “Antaŭ la mikrofono” aŭdiĝas la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto.

Friday, December 26, 2014

Eliza Kehlet el Danlando kaj Dominika Krajeńska el Pollando estas la gastoj de la 399-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Kun Eliza Kehlet, unu el la ideo­donintoj de la Kultura Kaso por la arta programo de la Jubilea 100-a UK en Lillo ni interparolas pri tio, kiel kreiĝis la ideo de la Kaso, kion ĝi celas kaj kiel eblas al ĝi kontribui. Ĉar ŝi mem kontribuas al la Kaso i.a. por omaĝi la memoron de siaj gepatroj, ankaŭ la vefto ligita kun la E-familio edukanta denaskulojn aŭdiĝas en nia interparolo surbendigita dum la Malferma Tago en Roterdamo. Dominika Krajeńska ne estas denaskulino, sed kiel kelkjara knabino dank’ al sia avo ŝi bonege ekregis la lingvon. Renkontiĝ­inte dum Arkones en Poznano ni interparolas pri kelkaj ŝiaj interesiĝoj, kaj ankaŭ pri ŝia daŭre fidela aŭskultado de niaj elsendoj. La interparolojn interplektas kelkaj polaj   Kristnaskaj Kantoj en la E-vesto, kio ebligas pluĝui la Kristnaskan etoson. Notendas, ke temas pri porokazaj kantoj kun kelkcentjarcenta historio. Kantas Mariusz Domaszewicz, Remigiusz Kossakowski, la korusoj Hejnał kaj Muzilo. La interparoloj kun niaj antaŭ­mikrofonaj gastoj estas aparte aŭskult­eblaj en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”.

Wednesday, December 24, 2014

En la 398-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni denove renkontiĝas kun Marc Bavant el Francio, kiu klarigas la rezult­indikajn proprecojn de Esperanto, reference al sia ĉi-tema prelego dum la Lingvistika Simpozio en Poznano. Komence ni tamen referencas al grava komunuma informo pri Esperantisto 2014 de “La Ondo de Esperanto”. La sekvantaj aktualaĵoj rilatas al la fenomeno de la t.n. eŭropunia orferco, projekto de balotujo maleblig­anta falsi balotojn kaj nova postindustria komplekso en Wałbrzych. Scienc­bultene ni informas pri la klopodoj rekrei la populacion de la polaj fiŝagloj, kio kelkloke okazas sukcese. Lige kun la fakto, ke ni frontas Kristnaskon la ĉi-rilataj festaj akcentoj ne mankas en la elsendo. Ni memorigas la pacemfazan porokazan kanton “Kristnasko tra la tero”, kiun plenumas Mélanie Prin kaj krome ni prezentas poeziaĵon de Helena Dobaczewska-Skonieczka “Atendado”, kiu enkondukas en la festan agordon. La informoj de ĉi tiu elsendo estas aparte legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj “Novaĵoj” kaj “Sciencaj informoj” . En la rubriko “Antaŭ la mikrofono” aŭdiĝas la interparolo kun nia antaŭ­mikrofona gasto.

Friday, December 19, 2014

La Panorama Parko de Suwałki [suvaŭki] en la nordorienta Pollando estas unu el la laste elektitaj mirlokoj de la lando. Pri ĝi ni rakontas en nia cikla felietono pri Koninda Pollando. Komence ĉe la 397-a E-lsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas novaĵoj en antaŭkristnaska etoso. Vroclavo el la sudorienta Pollando ektroviĝis inter la eŭropaj urboj 2014, kie okazas la plej bela Antaŭkristnaska Bazaro, polaj fiŝoj – i.a. tradicie pola karpo estos servataj la plej proksiman sabaton en multaj romaj domoj, eĉ ĉe la papa tablo. Pri interesaj polikromiaĵoj en historia preĝejo en Tokarnia ni sciigas sekve. E-informoj notas iujn eventojn lige kun la nunjara Zamenhof-Tago. Fine aŭdiĝas Leterkesto. En ĝi aŭdiĝas “donaca” informo pri la aperinta “Oftecvortaro de Esperanto” de prof-ino Sabine Fiedler: http://univerlag-leipzig.de/catalog/article/1593-Frequency_Dictionary_Esperanto. La antaŭkristnaskaj novaĵoj, kultura informo kaj ankaŭ la felietono pri la Panorama Parko de Suwałki estas paralele legeblaj kaj aŭskult­eblaj ĉe nia paĝo en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.

Saturday, December 13, 2014

7 novaj mirlokoj en Pollando laŭ la plebiscito de “National Geographic Traveler” en 2014 estas la temo de nia felietono pri konindaj lokoj en Pollando. En la 395-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org komence aŭdiĝas kultur­kronikaj informoj ligitaj kun la vintra sezono en Poznano en la kultura aspekto kaj kun televida sukceso de la itala filmo pri sankta Francisko, la Patrono de ĉi tiu lando, en kiu la ĉefan rolon plenumas pola aktoro. Per E-temo ni referencas al la pasinta la 10-an de decembro 60-jariĝo de la 1-a Unesko-rezolucio pri Esperanto. Tiurilate aŭdiĝas la deklaro de la prezidano de UEA, Mark Fettes pri la temo “Esperanto kaj Unesko: 60 jaroj de komunaj streboj”. Fine de la elsendo tradicie aŭdiĝas leterkesta programero. La kulturkronikaj informoj kaj la felietono pri la novaj mirlokoj de Pollando de la 2014-a jaro estas paralele legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj ĉe nia paĝo.

Tuesday, December 9, 2014

D-ro Ulrich Lins estas la antaŭ­mikrofona gasto en la 394-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Kun li ni interparolas pri la historiaj eventoj de antaŭ 60-jaroj en Montevideo kaj pri la historia dokumentado en la E-komunumo. D-ro Lins estas la kun­redaktoro de la aperinta antaŭ 40 jaroj “Esperanto en Perspektivo” de Ivo Lapenna, enhavanta faktojn kaj­ analizojn pri la Internacia Lingvo. Ĝi i.a. registras faktojn gravajn por la nuna datrevena semajno, en kiu pasis la 60-a datreveno de la starigo de la konsultaj rilatojn inter UEA kaj Unesko kaj en kiu pasos la 60-jariĝo de la unua Unesko-rezolucio pri Esperanto el la 10. 12.1954. Al la temo de tiuj datrevenoj kaj la Kamanjo Montevideo 60 ni aludas en la komenco de la programo. Krome rilate temojn pri Pollando ni informas pri du altlernejoj en la rangolisto de “Financial Times” kaj pri interesa malkovro de juna pola sciencisto, kiu eĥis en la pola gazetaro, kaj kiu malkovro estos helpa por teni la aeron pura. Tiuj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la rubrikoj “Novaĵoj” kaj “Sciencaj Informoj” de nia paĝo. En la rubriko “Antaŭ la mikrofono” aŭdiĝas ekster la elsendo interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto, d-ro Ulrich Lins.

Friday, December 5, 2014

La ĉefparton de la 393-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org plenigas la sonsceno pri la libroservaj novaĵoj, kiujn komence de la Malferma Tago en la CO de UEA en Roterdamo prezentis Ionel Onet. Komence ni prezentas la informon pri la kristnaskaj preparoj en unu el la polaj urboj, la tiel nomata Poznana Bet Leĥem, kiun vizitos la finna sankta Nikolao el Rovaniemi, Finnlando. Fine aŭdiĝas tradicia leterkesto en kiu premiere ni prezentas la plej novan kanton de la konata al niaj ge­aŭskultantoj franca triopo: Gilbert Drigon, Lorenzo Tomezzoli kaj Mélanie Prin “Kristnasko tra la mondo”. Ĝi aŭdiĝas jam en YouTube, kie eblas ankaŭ konsulti ĝiajn vortojn: https://www.youtube.com/watch?v=7tfhhv4LumM. La komenca informo estas paralele aŭdebla kaj legebla en la rubriko “Novaĵoj”. La sonsceno estas prezentita aparte en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”.
Antaŭ­mikrofone ni interparolas kun TEJO-estraranoj kaj TEJO-volontulo, last­semajnfine partoprenintaj sian estrarkunsidon en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo kaj la unuan fojon renkontiĝ­inte tie kun la publiko de la 41-a Malferma Tago. En la komenca parto de la 392-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio ni informas pri la vizito de familianoj de polaj antaŭmilitaj kriptologoj en brita kriptologia centro Bletchley Park kaj pri Jaro de prof. Ludwik Hirszfeld. Nia scienc­bultena informo koncernas la malkovron de la ludemo de mar­organismoj, i.a. fiŝoj. La tekstoj de la informa parto de la elsendo estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la rubrikoj “Novaĵoj” kaj “Sciencaj Informoj” de nia paĝo. Aparte estas aŭdebla la interparolo kun la kunsidintaj en Rotedamo TEJO-estraranoj kaj TEJO-volontulo.