Saturday, April 11, 2015
En la 429-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni proponas kadre de la
felietonoj el la ciklo “Vizitinda Pollando” viziton sur la montopinto Sankta
Kruco, de kiu deriviĝas la nomo de la tuta montoĉeno en la suda parto de la
centra Pollando. La komenca kulturkroniko alportas informojn pri omaĝa monero
dediĉita al papo Johano Paŭlo la 2-a kaj pri nova itinero en Hispanio Tereziana
atendanta ankaŭ polojn. Antaŭ la kulturkroniko ni notas informe la 5-an
datrevenon de la kraŝo de la pola registara aviadilo apud Smolensko, en kiu
pereis 96 personoj. Nia E-informo rilatas al la aktivadoj de Hispana E-Federacio
kadre de la Jaro M60 kaj ĝia kontakto kun Unesko-klubo en Madrido. Fine aŭdiĝas
la leterkesta programero, en kiu ni i.a. notas la 2-jariĝon de nia redakcia
retejo kaj dankas al la martaj subtenantoj. Fragmente ni memorigas la kanton “Ne
forgesu min” en la plenumo de Mélanie Prin. La porokaza kaj kulturkronikaj
informoj, ankaŭ la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la
rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.
Subscribe to:
Post Comments (Atom)
No comments:
Post a Comment