Friday, June 12, 2015
Denove en la 447-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni proponas enrigardi la E-gazetojn. Ĉi-foje temas pri la lastaj numeroj de “Kontakto” kaj “Esperanto en Azio”. Nia kulturkronika informo rilatas al la projekto “Poloj en Islando”. E-movade ni sciigas laŭ la Gazetaraj Komunikoj de UEA pri la nuna stato de UEA-membraro. Fine aŭdiĝas leterkesta programero. La kulturkronika informo kaj la Trarigardo de la E-gazetaro estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj. Muzike akompanas nun Amindaj el Kubo per sia kanto el sia unua KD eldonita de Vinilkosmo.
Subscribe to:
Post Comments (Atom)
No comments:
Post a Comment